Quantcast
Channel: Esperanto-Informado..
Viewing all articles
Browse latest Browse all 468

Seminarios de entrenamiento para activistas en Esperanto.

$
0
0


Los SEMINARIOS DE ENTRENAMIENTO PARA ACTIVISTAS  son una nueva modalidad de lanzamiento del idioma Esperanto para su difusion mas masiva.
Los voluntarios del movimiento esperantista mundial reciben un entrenamiento específico para que su trabajo de difusion y enseñanza sea mas efectivo.

Muy pronto tendrán lugar tambien en nuestro pais.

El movimento esperantista mundial desde sus orígenes ha estado constituido solamente por voluntarios imbuidos de la idea de la practicidad y efectividad de la difusion y enseñanza de un idioma común para la humanidad.  
A lo largo de mas de cien años, son millones las personas que lo han utilizado y que lo utilizan normalmente creando una nueva red de comunicacion interpersonal, con solidaridad humana pacifica y sin fronteras culturales, religiosas, etnicas o politicas.

El esperanto es considerado un idioma de muy facil aprendizaje  y pese a su condicion de idioma planificado sin dificultades gramaticales
resulta de total adecuación  a la vida y actividad de nuestro mundo actual.
mendozaeserantounio@gmail.com
http://lernu.net
info.esperanto@gmail.com

Lasta sukcesa AMO 15-Seminario de UEA.

(“La Seminario pri AKTIVULA MATURIGO, estas tre sukcesa kaj bezonanta programo por trejnigi kaj aktualigi averaghajn esperantistojn sed estontece eble deviga por tiuj kiu volas esti gvidantoj en la E-asocioj” (–tia la komentarieto en la sociaj retoj.-) kaj jen informo en Dec.2015 Revuo Esperanto,pagh 245.


La monto granita konkerita en Greziljono
Montojn granitajn ni kutime traboras per torento da gutoj. La aktivuloj en AMO
15 tamen ricevis la defion maturigi sin kaj grimpi tiun monton kuraĝe. Post konatigaj aktivaĵoj, sekvis kvar tagoj kiuj prezentis kvar etapojn en la pinten-ira lukto – pri la kvar etapoj, legu en la septembra revuo, p. 173.

La unua etapo demandis, kiel trafe informi pri Esperanto.
La seminarianoj listigis la ĉefajn uzendajn argumentojn kaj devis rafini tion, por ke restu nur ok. Laŭ propono de seminariano, la grupo listigis seson da evitindaj mesaĝoj, kune kun komune deciditaj manieroj kiel prefere prezenti la punktojn. Ambaŭ dokumentoj disiris per la Estraraj Komunikoj EKO 46 (okt. 28) kaj
EKO 47 (okt. 31). Plia tasko estis esplori la uzeblajn komunikajn kanalojn; la diskuto estis centrita en la novaj retbazitaj ebloj.

La dua etapo demandis, kiel starigi kaj konigi kurson. Tio estis traktita per la
tekniko “Ses kafejoj”, laŭ kiu la seminarianoj promenis libere inter la stacioj kaj lasis
mesaĝojn pri propraj spertoj kaj konsiloj kaj reagis al komentoj de aliaj vizitantoj.

La tria etapo demandis, kiel efike instruí la lingvon. Proponoj estis procedi laŭ la strukturo de la lingvo mem, kaj ne tiom de aliaj lingvoj, frue paroligi la lernantojn per praktike utilaj frazoj, kaj koncentri sin pri verboj, iliaj kunteksto kaj uzado – precipe rilate al la transitiveco de la verbo, kiu unike gravas en Esperanto.

La kvara etapo demandis pri utiligo; kiel konigi la komunumon kaj la kulturon
de la lingvo jam dum la kurso, kiel prezenti postkursajn aktivaĵojn kaj kiel plekti
kursfinintojn en la komunumon aŭ eĉ en la movadon. La listo de baroj al la efika reteno de kursfinintoj ne mallongis.

La kvina tago estis dediĉita al revizito al tiuj kvar etapoj por proponi rolojn kaj taskojn sur diversaj movadaj niveloj – loka, landa, faka kaj tutmonda.     En la lasta tago la grupanoj faris FLAM-analizon pri la kulturcentro Greziljono, kiun ili bone konis. Tiel ili helpis analizi ĝiajn Fortojn, Lamaĵojn, Avantaĝojn kaj Minacojn kaj el tio tiri proponojn por plia prosperigo de la sorto de la kastelo.

La ekzerco konigis al la seminarianoj tiun analizan teknikon. Tra la tuta semajno, la grupanoj – kvankam nemultaj – aktive partoprenis kaj arde (kaj ade) diskutegis.
Info.-Stefan MacGill.//
PS.Nova administranto de AMO
La estraro de UEA nomumis novan administranton de la AMO-seminarioj, nome Sara Spanò, kiu formos teamon de helpantoj. Ŝi kunlaboras kun la nuna administranto inter nun kaj AMO 20; ekde AMO 21 ŝi prenos la
ĉefan respondecon.
Info. Stefan MacGill

Viewing all articles
Browse latest Browse all 468