https://plus.google.com/u/0/113414999295178317010 - marian <fresxo @ gmail.com>
Mi informas pri la sekva, NOVA, plibonigita, interaktiva, reta krucvortenigmo, kiu situas ĉe:
http://www.emavideo.pl/kve/
Krucvortenigmo estas preparita surbaze de la "Konversacia Vortaro" de Andreo Cseh kaj ĈIUJ difinoj devenas el tiu broŝuro... "KV" entenas nur 600 (sescent) vortojn kun difinoj...
Kelkaj geesperantistoj konstatis, ke iuj difinoj estas tro malmodernaj, tro malfacilaj aŭ nekompreneblaj... speciale por komencantoj...
Tial (se vi havus tempon kaj volon):
- helpu redifini iuj difinoj, kiuj estas tro strangaj (strangaj - laŭ via opinio)
- helpu pliriĉigi vortaron - per novaj vortoj - por komencantoj, t.e. ke novaj difinoj por ili estu spritaj, bonhumoraj, mallongaj , logikaj, modernaj... simple: similaj al la difinoj el "Konversacia Vortaro"
Aŭ eble ekzistas (ekzemple en la reto) tiu bonhumora kaj sprita vortareto ? Estus bona afero !!! Kaj mi promesas, ke mi provos ĉiusemajne publikigi novan krucvortenigmon ĉe menciita supre retadreso...

Tial miaj informoj pri ili estos tre maloftaj...
Sekvaj krucvortenigmoj estos pli malfacilaj kaj iomete aliaj...
Do... se vi interesiĝos pri ili... vi mem kontrolu !
Dankante por pli fruaj, bonintencaj reagoj rilate al mia reta krucvortenigmo - nune mi atendas helpon pligrandigi vortaron por komencantoj, ĉar mi preparas ĝin speciale por komencantoj...
Marian ZDANKOWSKI
olŝtina esperantisto
PS
Oni valoras scii, ke:
- se vi musklakos ene kvadrateto de krucvortenigma diagramo (dekstra parto de monitora ekrano) - vi ekvidos difinon rilatantan al ĉi vorto (en maldekstra parto de ekrano)
- kontrolu ankaŭ kio troviĝas supre maldekstre de ekrano, sub "+", " L u d o ", "Sufloro" kaj "Kontrolo"... speciale atentu pri "+"... se vi musklakos ĝin - aperiĝos fenestreto kun Esperanta alfabeto... musklakante kvadrateton en diagramo kaj poste la literon en fenestreto vi aperigos en diagramo ĝustan literon