Quantcast
Channel: Esperanto-Informado..
Viewing all articles
Browse latest Browse all 468

FELIZ AÑO NUEVO CHINO: "2016-MONO DE FUEGO"!

$
0
0

2016-8-an de febr: komencas ĈINA JARO DE LA FAJRA SIMIO...

 


 NIAN BONDEZIRON AL AMIKARO ESPERANTISTA 
EL ĈINIO!
http://peripateandoenlaredglobal.blogspot.com.ar/2016/02/feliz-ano-nuevo-chino.html

 


http://esperanto.cri.cn/2521/2016/02/07/162s184225.htm

Sabate antaŭtagmeze okazis kunveno de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio kaj ĉina Ŝtata Konsilantaro por doni novjarajn bondezirojn. Partiaj kaj ŝtataj gvidantoj Xi Jinping, Li Keqiang, Zhang Dejiang, Yu Zhengsheng, Liu Yunshan, Wang Qishan, Zhang Gaoli kaj reprezentantoj el diversaj rondoj ĝoje kolektiĝis por bonvenigi la ĉinan novjaron.
Konstanta komitatano de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio kaj ĉina ĉefministro Li Keqiang diris en la kunveno, ke ĉe la alveno de la ĉina jaro Simio, li bondeziras feliĉon al diversnaciecaj popolanoj de la tuta lando, al samlandanoj en Honkonga kaj Makaa Specialaj Administraciaj Regionoj, al samlandanoj en Tajvano kaj transmaraj ĉinaj elmigrintoj kaj ĉin-devenuloj kaj adresas sincerajn salutojn al laborantoj, kiuj restas sur sia posteno.
Li diris, ke nuntempe diversnaciecaj popolanoj de la tuta lando antaŭenpuŝas la grandiozan celon plenamplekse konstrui la bonhavan socion sur la nova startpunkto. Necesas kuraĝe alfronti al defio kaj klopodi por realigi bonan komencon de la 13-a Kvinjara Plano laŭ la strategia aranĝo de "kvar plenampleksecoj".


Viewing all articles
Browse latest Browse all 468