LA REVISTA ESPERANTO ES EL ORGANO OFICIAL DE UEA, UNIVERSALA ESPERANTO ASOCIO. Su lectura es absolutamente necesaria para quienes utilizan o enseñan el idioma internacional ESPERANTO.
Pueden subscribirse...
Sub la signo de la Jaro de la Simio, konforme al tradicia kalendaro adoptita en Azio,
Trezoro Huang Yinbao prezentas kelkajn ideojn, Peter Balaž klarigas la modelon de
“simia” organizaĵo, E@I, kaj Fabricio Valle argumentas por ŝanĝoj kaj renovigo.
Ĉi-numere:
La mencio pri la ĉina novjaro sur la kovrilo de la revuo Esperanto,
eble la unuan fojon en pli ol 100 jaroj de sia historio, estas rekono,
ke Esperantujo pli kaj pli fariĝas senprecedente multfaceta sub ĉiuj
vidpunktoj, kaj Azio ludas kaj plu ludos gravan rolon en nia afero. Ni
atentu pri Azio kaj ĝiaj kulturo kaj tradicioj.
Per reto nova, plurisme kaj laŭ multaj vojoj
Fabricio Valle –Redaktoro.
La E-movado bone funkciis ĝis antaŭ nelonge laŭ la sama piramida strukturo
de la pioniraj tempoj, kun tegmenta centra asocio kaj la sama celaro – diskonigi kaj
instrui Esperanton – sed lastatempe ekaperis signoj, ke tiu modelo survojiĝis al elĉerpiĝo.
Pruvas tion la fakto, ke Esperanto fartas bone, dankon, sed la tradicia E-asociaro
fartas malbone kaj certe malaperos post nur kelkaj jardekoj, se oni ne komprenos
bone la kialojn de tiu ŝajna kontraŭdiro, por poste preni saĝajn decidojn – se paroli
pri la Jaro de la Simio el Oro – kaj eviti, per transformiĝo kaj adaptiĝo al novaj
tendencoj kiuj konturiĝas sur la horizonto, la malaperon de la tradicia E-asociaro.
Nu, unue, ni devas kompreni, ke nuntempe unusola homo, kun bonaj konoj pri la nunaj teknologiaj rimedoj kaj retmerkatumaj iloj povas fari multe pli sur la kampo de diskonigado kaj instruado de Esperanto ol rustiĝinta asocio…
Eŭropo,vi baldaŭ mortos.
Zlatko Tiŝljar . Maribor:
Interkulturo, paĝoj: 63,
prezo: € 5,10
Komentarieto de RENATO CORSETTI:
“La nuna Eŭropo scias, kiu estas ĝia identeco – vasala ŝtato de Usono – kajĝi faras ĉion eblan por uzi la lingvon de Usono, la anglan, ĝuste kiel identecan aŭ subidentecan lingvon. Kiel tiaj homoj povas alpreni Esperanton, restas por mi mistero...”
Por elŝuti la numeron bonvolu viziti retpaĝon http://reto.uea.org (unuafojaj venantoj bezonas registriĝi).
La enhavlisto de la februara kajero:
- 27 ... Malferme: Per reto nova, plurisme kaj laŭ multaj vojoj - Fabrício Valle
- 29 ... TEJO: Ni bezonas jure sendependan TEJO-n ‒ Michael Boris Mandirola
- 29 ... Esperanto tra Kultura Ondo ‒ Zhu Xueli (Ĉielia)
- 30 ... Dek Demandoj: Lu Wunsch-Rolshoven sin prezentas antaŭ la leganto kun tre firmaj opinioj pri diversaj aspektoj de nia movado. Pri desuprismo, desubismo, timoj de la esperantistoj, la potencialo de la faka agado en Esperantujo kaj aliaj interesaj movadaj aspektoj Lu allasas deirpunktojn por vigla diskutado
- 32 ... Kalejdoskopo: Notoj pri interesaj eventoj, homoj kaj agadoj
- 34 ... AMO: Amokvino densis kaj densos ‒ Stefan MacGill
- 34 ... Postaj AMO-planoj: kio okazos en 2016 (kaj 2017) ‒ Sara Spanò
- 35 ... Recenzo: Ĉu vi legas bretone? ‒ Aitor Arana
- 36 ... La jaro de la simio el fajro: Novigoj en la simia jaro ‒ Trezoro Huang Yinbao
- 37 ... Ŝanĝoj en Esperantujo – ankaŭ danke al E@I ‒ Peter Baláž
- 38 ... La ora sinteno: ŝanĝi kaj renovigi la E-movadon ‒ Fabrício Valle
- 39 ... Kongreso en Kubo: La Kuba triopo – vivoplena, fake altnivela kaj esperiga ‒ Sabine Fiedler
- 39 ... Esperantismo aŭ kiel konstrui identecon en diverseco? ‒ Maritza Gutiérrez González
- 42 ... La arto recenzi: La verkisto Sten Johansson donas valoran kontribuon por la arto recenzi en Esperantujo. Legante tiun ĉi artikolon la recenzistoj trovos utilajn gvidliniojn kaj la legantoj fariĝos pli postulemaj konsumantoj de recenzoj.
- 44 ... La bardoj: Mikaelo Bronŝtejn prezentas al ni kelkajn respondojn al la demandoj pri la Esperantaj bardoj de Rusio. Li konfesas, ke “ne eblas eĉ kelkvorte rakonti pri ĉiuj rusiaj bardoj, kiuj meritas prezenton ekster Rusio”, sed talente rakontas pri kelkaj.
- 46 ... Forpasoj: Nekrologoj pri nelonge forpasintaj esperantistoj
- 46 ... Oficiala Informilo
- 47 ... Laste Aperis: La plej lastaj novaĵoj de la libroservo de UEA
*** Pardonpeton, se la informo vin ne interesas. Por ne plu ricevi la sciigojn pri la PDF-versioj, bonvolu viziti retan Jarlibron - http://reto.uea.org -> Retlistoj kaj malaboni. Aŭ bonvolu peti tion alreto@uea.org.
Amike,
Andrej Grigorjevskij,
volontula prizorganto de UEA.ORG