INTERNACIA KALENDARO DE ESPERANTAJ RENKONTIĜOJN
Novaĵservo RET-INFO / Lingvo-Studio
KIAM, KIE, KIO OKAZAS? - INTERNACIA KALENDARO
pri Esperanto-renkontiĝoj, kongresoj, festivaloj!
pri Esperanto-renkontiĝoj, kongresoj, festivaloj!
La "Internacia Kalendaro" listigas ĉiujn konatajn Esperanto-renkontiĝojn, kongresojn, festivalojn, kiuj akceptas vojaĝantajn esperantistojn kiel partoprenantojn.
·Vojaĝu al Esperanta renkontiĝo! Serĉu kaj trovu simpatian aranĝon, kun datoj, nomoj, mallonga priskribo, reteja adreso, ktp!
·Se mankas iu aranĝo, anoncu kaj registru ĝin senpage!
·Diskonigu, reklamu la Kalendaron al viaj Esperantistaj amikoj
La Internacian Kalendaron funkciigas teamo de la Esperanto-Centro "Eventoj" en Budapeŝto. La Kalendaro funkcias ekde 1996, kaj enhavas jare ĉ. 250 Esperanto-aranĝojn.
Adreso de la Internacia Esperanto-Kalendaro: http://www.eventoj.hu/kalendaro.htm
Se vi ŝatus esti kunlabora membro en nia teamo, kontaktu nin: Szilvási László,szilvasi@eventoj.hu
Bonan vojaĝon, agrablajn travivaĵojn!
--------
Ret-Info / Lingvo-Studio, LS - http://www.eventoj.hu
Ret-Info / Lingvo-Studio, LS - http://www.eventoj.hu
NOTINDE
24 - 27. marto
57a Argentina Kongreso de Esperanto - en Las Grutas, Río Negro, Argentino. La argentina movado faros sian ĉijaran kongreson ĉe la atlantika marbordo. Belega kaj vizitinda banurbo estas Las Grutas (La Grotoj). LKK kaj Argentina Esperanto-Ligo invitas vin al la 57a Argentina Kongreso de Esperanto dum Pasko en Las Grutas, Río Negro. Kongresa temo: "Konsento konstruas, malpaco detruas". Inf.: Ruben Sanchez Strato Moritan 985 , (8300) Neuquen, Argentina, rete: rubensan15@gmail.com
9 - 14. Julio
9-a TAKE-TUTAMERIKA KONGRESO DE ESPERANTO.en Bogoto, Kolumbio. Kongresa temo: "Kulturo de paco: Latinamerika integriĝo kaj ekosistemoj". Loko: Distrikta Universitato Francisko Josefo el Kaldas – (Kune ala 22-a Kolombia Kongreso de Esperanto)
http://take.nirevo.com/wp/
PS.- Memoru ke la 2-a DUA TAKE, okazis en ARGENTINO en la urbo de SAN LUIS, en 12-15 de julio 1981, prezidita de Rossina Langhi de Zaninetti (esperantistino el Kordobo) kaj la ĉeesto de la Vic-Presidanto de UEA D-ro Humphrey Tonkin.