Quantcast
Channel: Esperanto-Informado..
Viewing all articles
Browse latest Browse all 468

Revista ESPERANTO DE UEA, Mayo 2016

$
0
0
YA PUEDE LEERSE EN INTERNET LA REVISTA ESPERANTO DE UEA, NUMERO DEL MES DE MAYO 2016.
ES EL PRIMER NUMERO DEL NUEVO REDACTOR DE LA REVISTA, 
ATTILA KASZÁS
CONOCIDO ESPERANTISTA HÚNGARO.

En la presentacion de este primer numero expone sus ideas sobre la rvista y el equipo de colaboradores que ha logrado reunir.



MALFERME:  
de la nova redaktoro
Attila Kaszás.
Antaŭ 111 jaroj aperis la unua revuo
Esperanto. Oni legas ĝin en 120 landoj. Inter
la legantoj estas akademianinoj kaj dommastroj,
pensiuloj kaj studentoj, lingvistoj
kaj fervojistoj, estraranoj kaj bibliotekistoj.

Oni uzas la revuon por informi pri la
movado, pri eventoj, pri libroj, pri lernado,
pri aliaj kulturoj, pri interesaj personoj, por
trovi bonajn tekstojn instrucele, por montri
al la ekstera mondo, ke la Esperanto-movado
estas viva, vigla, bunta kaj interesa. 
Ĉiuj tiuj faktoj, tradicioj, roloj, atendoj signifas
grandan taskon, respondecon kaj intelektan
defion por la redaktoro. 
Kiam nova redaktoro
transprenas la laboron pri la revuo, 
la atendoj
estas eĉ pli grandaj, oni atendas samtempe,
ke ĝi konservu la tradiciojn kaj adaptiĝu al la
nova epoko, lernu el la laŭdoj kaj kritikoj de la
antaŭuloj, gardu ĉiujn malnovajn rubrikojn,
kaj enkonduku novajn, havu pli longajn kaj
malpli longajn artikolojn, kun pli multe kaj
malpli multe da teksto, grafikaĵoj kaj fotoj, ke
la revuo estu serioza kaj distra, aprezinda kaj
ŝatebla. 
Fine evidentiĝas, ke la dudek kvar
paĝoj fakte estas dek sep krom la devigaj
elementoj, ke la bele kompletan intervjuon
oni devas draste mallongigi, ke ne taŭgas
ĉiuj ricevitaj fotoj, ke perdiĝis mesaĝoj, ke
malbonvola viruso formanĝis ĉiujn dosierojn
de la komputilo, sed tamen la revuo devas
esti preta, ĉar oni atendas ĝin.
Mi ŝatus danki al la Estraro de UEA ke
ĝi konfidis al mi la taskon de la redaktado,
al la oficistoj kaj volontuloj de la Centra
Oficejo pro la multflanka helpo, al Fabrício
Valle, la antaŭa redaktoro, pro la helpema
asisto ĉe la transdono de la taskoj, la aŭtorojn,
recenzistojn, intervjuitojn, korektiston,
enpaĝigistojn, desegniston pro iliaj
kontribuaĵoj kaj laboroj. La revuo, kiun vi
havas enmane aŭ surekrane, estas la frukto
de kunlaboro de pli ol tridek engaĝitaj homoj....

(daurigu legadon en la revuo)

En la retejo UEA.ORG jam estas elŝutebla la PDF-versio de la maja numero de la revuo Esperanto.
Por elŝuti la numeron bonvolu viziti retpaĝonhttp://uea.org/revuoj/esperanto/2016 (unuafojaj venantoj bezonas registriĝi).
La enhavlisto de la maja kajero:
99 ... Malferme: la revuo en la 21-a jarcento – Attila Kaszás. La nova redaktoro dividas siajn pensojn pri la roloj de la revuo en la movado kaj la lingva
101 ... Duolingo en IEI – Jolanta van Holstein 101
102 ... Riĉa scienca programo en Nitro – Amri Wandel
103 ... 45-a IIK en Nitro-Zobor
104 ... Khan-Akademio – Ottmár Járeb. La plej granda privata iniciato en la kampo de edukado en la pasinta jardeko, en kiu pli ol 20 milionoj da lernantoj lernas per instrufilmetoj, parte sen instruistoj.
104 ... Mateo-Akademio – Matthew Orlowski
106 ... Kalejdoskopo
107 ... UN: Lingva simpozio en Novjorko – Humphrey Tonkin
107 ... Freŝaj novaĵoj el Unesko
108 ... AMO-Seminarioj – Stefan MacGill, Renato Corsetti
110 ... Legendulo de la Esperanta roko Kim J: henriksen. La verkanto de ’Sola’, kantisto de Amplifiki kaj de Esperanto Desperado, la „profesia” etosofaranto de renkontiĝoj, la denaska esperantlingvano Kimo dividas kun la legantoj la detalojn de sia Esperanta kaj muzikista vivo.
112 ... El la Esperanta gazetaro
113 ... Recenzoj
114 ... Muzeo Mundolingua – Didier Loison
115 ... Madrida libroprezento
116 ... Trilanda kongreso – Iyan S. Taylor, Sándor Horváth
116 ... Oficiala informilo
117 ... Recepto de Bigos – Kroko, la krokodilo
118 ... Forpasoj
119 ... Laste aperis
*** Pardonpeton, se la informo vin ne interesas. Por ne plu ricevi la sciigojn pri la PDF-versioj, bonvolu viziti retan Jarlibron - http://reto.uea.org -> Retlistoj kaj malaboni. Aŭ bonvolu peti tion al reto@uea.orgAmike, Andrej Grigorjevskij,
volontula prizorganto de UEA.ORG



Viewing all articles
Browse latest Browse all 468