DON QUIJOTE DE LA MANCHA ES LA OBRA CUMBRE DE LA LENGUA ESPAÑOLA CASTELLANA, Y UNA DE LAS GRANDES OBRAS DE LA LITERATURA UNIVERSAL.
HA SIDOTRADUCIDA AL ESPERANTO DESDE HACE MUCHO TIEMPO Y AHORA PUESTA LIBREMENTE A DISPOSICION DE LOS LECTORES EN UNA EDICION DIGITAL EN INTERNET.
QUIENES CONOCEN LA OBRA PODRAN ASI DISFRUTAR DE ESTE TEXTO EN ESPERANTO, VALORANDO LA HABILIDAD Y CAPACIDAD DE SU TRADUCTOR
FERNANDO DE DIEGO (1919-2005)
Pueden leer mas abajo el primer y ultimo parrafos de Don Quijote en Esperanto.
DON QUIJOTE DE LA MANCHA, esperante legebla en interreto.
La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha
nun libere legebla diĝite en la reto
Título uniforme: Don Quijote de la Mancha. Esperanto
Título: La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha / Miguel de Cervantes Saavedra ; traduko, Fernando de Diego
Publicación: Alicante : Biblioteca Virtual Miguel de Cervantes, 2016
Nota general: Edición original en: La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha
Nota general: Institución de origen: Federación Española de Esperanto
Notas de reproducción original: Edición digital a partir de la 2a bita k. reviz. eld. / [reviziis, Marcos Cruz kaj Antonio Valén], [Madrid], Hispana Esperanto-Federacio , 2016 (Bitoteko. Hispana literaturo.
Portal:Miguel de Cervantes
- EPUB La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha / Miguel de Cervantes Saavedra ; traduko, Fernando de Diego
UNUAJ KAJ LASTAJ VORTOJ DE LA FAMA VERKO:
“En vilaĝo de La Mancha, kies nomon mi ne volas memori, antaŭ nelonge vivis hidalgo el tiuj kun lanco en rako, antikva ŝildo, osta ĉevalaĉo kaj rapida levrelo. Stufaĵo pli ofte bova ol ŝafa[30] en la matenoj, haketita viando kun salo preskaŭ en ĉiu nokto, grivoj kaj frititaj ovoj sabate, lentoj
vendrede, kaj plie kolombido dimanĉe prenis tri kvaronojn de lia enspezo. La alian kvaronon konsumis velura sajo,[31] pluŝaj kuloto kaj pantofloj por la festaj tagoj, dum en la cetero de la semajno li kontentiĝis portante delikatan lanaĵon…”
…………………….
.................................
“…Fine alvenis la lasta tago de don Quijote, post ol li ricevis la
sakramentojn kaj abomenis kun multaj kaj trafaj argumentoj la librojn kavalirajn… Kaj la hidalgo, inter ĉies veoj kaj larmoj, fordonis sian spiriton: mi volas diri, ke li mortis…
Tiam la pastro petis la aktiston, ke li faru dokumenton pri tio, ke Alonso Quijano la bona, ordinare alnomata «don Quijote de La Mancha», forlasis ĉi mondon kaj mortis de natura morto. Li
aldonis, ke li deziras la ateston, por eviti, ke alia ajn aŭtoro,
escepte de Cide Hamete Benengeli, false revivigu lin kaj verku senfinan historion pri liaj faroj.
Ĉi finon havis la inĝenia hidalgo de La Mancha, kies naskolokon ne volis precize riveli Cide Hamete, por ke ĉiuj vilaĝoj de La Mancha disputu inter si la honoron patri kaj posedi lin, same kiel la sep urboj de Grekio disputis pri Homero….
Kaj la tre prudenta Cide Hamete diris…:
“Nur por mi naskiĝis don Quijote, kaj mi por li. Li sciis agi kaj mi skribi, kaj ni du estis fakte unu….. mia sola celo konsistis en tio, inspiri al la homoj disdegnon kaj abomenon kontraŭ la fikciaj kaj absurdaj historioj de la libroj kavaliraj, kies prestiĝo, de kiam aperis la vera rakonto de mia vera don Quijote, komencas ŝanceliĝi kaj sendube baldaŭ disfalos. Vale.-"