Quantcast
Channel: Esperanto-Informado..
Viewing all articles
Browse latest Browse all 468

Resumen de informacion sobre el 101° Congreso Universal de Esperanto 2016.

$
0
0

EKO 2016-24: LASTA RESUMO de informoj, filmoj kaj podkastoj pri Nitra-101-a UK.

Para quienes no pudieron informarse acerca del último Congreso Universal de Esperanto, celebrado en Nitra, Eslovaquia, ofrecemos este resumen....


Se vi ne havis tempon legi aŭ iom pli atenteme sekvi la UK-Nitra, jen por tiu ĉi EKO informilo.


Dom 21 Ago 2016 5:19 pm . Inviato da: "Stefan MacGill"
*Estrara Komuniko EKO 2016-24 sendita el Budapeŝto, la 21an de aŭgusto.*

*Al: Landaj kaj Fakaj Asocioj de UEA (aliĝintaj kaj ne). Plie al la Komitato, Konsilianoj, regionaj komisionoj de UEA, ILEI-aktivuloj, TEJO-estraro, gazetaro, partoprenintoj en iuj AMO-seminarioj, aliaj listoj kaj unuopuloj.*

Kongresaj filmoj

Jen ligo al filmeto pri ĉi-jara UK en Nitra, farita de SO Jinsu el Koreio,
la sekvajara UK-lando:

https://www.youtube.com/watch?v=4miBJI69OuE&feature=youtu.be

Sendis:SO Gilsu

Ne ĉiujn programerojn en la UK eblis partopreni, ĉar okazis pluraj
samtempe, sed kelkajn vi povas plene spekti eĉ post la kongreso. 15
programeroj okazintaj en salono Hodler, interalie kunsidoj de la Komitato
de UEA, prelegoj kaj koncertoj, estas spekteblaj ĉe:

https://archive.tp.cvtisr.sk/archive.php?tag=esperanto

Sendis: Dorota Rodzianko


Kongresaj podakastoj.
La podkasta teamo de <movada vid-punkto> pretigis imponan serion da
son-intervjuoj kun movadaj aktivuloj kadre de la Kongreso. Ĉiuj elsendoj
de la 101a UK estas aŭskulteblaj en la retejo de <movada-vid.punkto>.

*MvP001-Preparoj por UK 101* (registrita en januaro 2016)
https://movada-vid.punkto.info/2016/01/16/mvp001-preparoj-por-uk101/
Gastoj: Peter Baláž, Ján Vajs; 45 min.

*MvP003- Parolado pri UEA 2016*
https://movada-vid.punkto.info/2016/07/25/mvp003-parolado-pri-uea-2016/
Gastoj: Mark Fettes, Martin Schäffer; 50 min.
En la PDF aperas foto de tiuj intervjuitoj farita dum la postkongresa
estrarkunsido.

*MvP004-Esperanto instruado*
https://movada-vid.punkto.info/2016/07/25/mvp004-esperanto-instruado/
Gastoj: Mireille Grosjean, Katalin Kováts; 1 horo 10 min

*MvP005-Faka agado*
https://movada-vid.punkto.info/2016/07/27/mvp005-faka-agado/
Gasto: José Antonio Vergara; 1 horo 32 min

*MvP006-Lingva justeco*
https://movada-vid.punkto.info/2016/07/28/mvp006-lingva-justeco/
Gastoj: Javier Alcalde, Bengt-Arne Wickström; 1 horo 46 min

*MvP007-UK 102 en Seulo*
https://movada-vid.punkto.info/2016/07/28/mvp007-uk102-en-seulo/
Gastoj: So Jinsu, Ho Song; 57 min

*MvP008-Esperanta kulturo*
https://movada-vid.punkto.info/2016/07/31/mvp008-esperanta-kulturo/
Gastoj: Anna Löwenstein, Chuck Smith; 1 horo 33 min

MvP009-Resumo pri UK 101*
https://movada-vid.punkto.info/2016/08/04/mvp009-resumo-pri-uk101/
Gasto: Alois Eder; 1 horo 57 min

Krome ni ankaŭ regule registras podkaston pri neesperantaj temoj
https://kern.punkto.info/

*Kontaktinformoj por Movada-vid.punkto*
Reteja adreso https://movada-vid.punkto.info
retpoŝto: kontakto@movada-vid.punkto.info
Raportis: Johannes, Julia kaj Eva

En la PDF aperas foto el la manifestacio survoje al la urba placo.
VOJOTROV: La unua ero en ova orientiga serio:
Kelkaj komunikaj ebloj de kaj pri UEA


*Informoj pri UEA*
La baza kaj oficiala fonto de informoj pri la Universala Esperanto-Asocio
estas ĝia retejo:
www.uea.org

Tie la kategorioj je eniro estas: UEA (enkonduka prezento), Aktuale
(novaĵoj el la Asocia vivo), Asocio (ĉefaj organoj kaj strukturoj),
Strategio (la nune valida plano), Landoj (informoj pri la sepdeko da landaj
asocioj de UEA), Fakoj, (informoj pri la fakaj asocioj de la Asocio), TEJO
(junulara agado, TEKO (gravaj dokumentoj kaj financaj raportoj, i.a. por
komitatanoj).

Pliaj paĝoj permesas retan aliĝadon al UEA aŭ la kongresoj, prezentas
informojn pri Universalaj Kongresoj, pri la Delegitaro, la asociaj revuoj
kaj la libroserva katalogo.

*Libere alireblaj informejoj, diskutejoj*

Populara estas la paĝo de UEA en Facebook:
https://www.facebook.com/Universala.Esperanto.Asocio.
5.647 homoj ŝatis la paĝon, al ĝi alvenas multaj reagoj, komentoj kaj fotoj.

UEA havas pli grandan kaj vaste alireblan grupon en Facebook kun momente
735 grupmembroj:
https://www.facebook.com/groups/Universala.Esperanto.Asocio;

Tie oni ne postulas membrecon al UEA. Tiu grupo estas por membroj
individuaj, aligitaj kaj simpatiantoj de UEA. Al tiu grupo eblas alsendi ne
nur tekstajn mesaĝojn (laŭeble mallongajn sed trafajn), sed ankaŭ fotojn
kaj foto-albumojn – prefere kun bildklarigoj. Mesaĝoj devas rilati al la
agadoj au celoj de la Asocio.

Nun ĉiu alsendata mesaĝo devas esti aprobita de administrantoj, vidu ĉe:
https://www.facebook.com/groups/Universala.Esperanto.Asocio/admins

*Diskutejo por individuaj membroj de UEA *
Por disponigi liberan forumon al niaj individuaj membroj, sendepende de la
estraro, ekzistas retpoŝta listo. La sekva adreso prezentas la regularon
por la grupo:
https://groups.yahoo.com/neo/groups/uea-membroj/info,

La grupmembroj mem elektas prizorgantojn por la listo. Klaku la (devige
anglalingvan) butonon <+ *Join Group>*, por peti aliĝon al la grupo,
laŭeble citante vian uea-kodon. Ĉiam eblas malaliĝi pere de sekvo de ligo
sube de ĉiu grupa mesaĝo. La grupo momente havas 284 membrojn.

*Estonto*
Aktivaj diskutoj en la Asocio rilatas al pretigo de novaj laŭtemaj forumaj
eblecoj por diskutigi la membrojn kaj aliajn. Diversaj organoj de la Asocio
havas siajn proprajn diskutejojn, ekz. la komatatanoj, konsilianoj kaj
agantoj pri informado.
Vortoj: 550

Ĉi tiu komuniko estas disponebla laŭ la permesilo Krea Komunaĵo Atribuite
Samkondiĉe 4.0 Tutmonde. Por pli da informoj vidu ĉe: <https://creativecommons.
org/licenses/by-sa/4.0/>.

Aperintaj komunikoj legeblaj ĉe: http://uea.org/vikio/index.
php/Komunikado_kun_LA,_FA...

*ALDONU VIN:* Skribu al <stefan.macgill&lt;ĉe>gmail.com>. Neniu alira kondiĉo
aldone al valida retadreso. Malferma al Aligitaj Membroj, eks-membroj,
neniam-membroj, volapukistoj ktp.
*SUBTRAHU VIN:* Skribu al la supra adreso. Donu vian nomon, retadreson
landon, kaj (se eble) la grupo aŭ kialo por via ĉeesto en la ekspedolistoj.

Kore  -Stefan MacGill - Vicprezidanto de UEA

Strebante je konkretaj atingoj kaj rezultoj - 
Attachment(s) from Stefan MacGill
1 di 1 file
-------------------------------------------------

Viewing all articles
Browse latest Browse all 468