YA HA SIDO ANUNCIADO EN LA RED, EL TRAICIONAL CURSO DE ESPERANTO EN EL VERANO DE LOS ESTADOS UNIDOS.
UN CURSO EN VARIOS NIVELES, IDEAL PARA QUIENES DESEN PERFECCIONARSE EN EL USO DEL IDIOMA Y SU CULTURA VIVIENDO EN UN AMBIENTE TOTAL ESPERANTISTA CON PROFESORES Y ASISTENTES DE PRIMER NIVEL.
EL CURSO TIENE LUGAR EN LA UNIVERSIDAD EILLAM PEACE DE RALEIGH, EN CAROLINA DEL NORTE, DESDE EL 3 AL 12 DE JULIO 2018.-
HAY ALGUNAS BECAS ESPECIALES PARA PAISES DEL TERCER MUNDO, PERO ES NECESARIO SOLICITARLAS CON TIEMPO.
VER MAS INFORMACION EN: nask.esperanto-usa.org/venonta
O ESCRIBIR PERSONALMENTE A LA Sra. EDDY ELLEN, organizadora: eddyellen@aol.com
LA Sra. ELLEN HA VISITADO ARGENTINA Y EN NUMEROSAS OCASIONES HAN PARTICIPADO DEL CURSO ESPERANTISTAS ARGENTINOS.
LE AYUDARAN A OBTENER LA VISA NECSARIA PARA VIAJAR.
ES UNA GRAN OPORTUNIDAD.QUE NO ESTA AL ALCANCE DE TODOS, PERO SI DE ALGUNOS...
NASK 2018 SOMERA ESPERANTO KURSO EN USONO
kun Elstaraj instruistoj, kvar kursoj, kaj KTF!
3-a de Julio (alveno de lernantoj), ĝis la 12-a de Julio (foriro)
En William Peace University, en Raleigh, Norda Karolino.
(inkluzive de la komencanta kurso, la unuan fojon en multaj jaroj), famaj
instruistoj (Katalin Kováts, Anna Löwenstein, José Antonio Vergara kaj
Thomas Alexander) kaj la speciala gastparolanto: la antaŭa prezidanto de
UEA, Renato Corsetti, plus, samtempe kun NASK denove okazos KTF:
Kino-Teatro-Festo. Jen nur kelkaj kialoj veni al NASK-2018 (3-12a de julio
2018, Raleigh, NC, Usono)!*
La Nord-Amerika Somera Kursaro (NASK) estas intensa, merga kursaro en
Esperanto, kiu okazas seninterrompe ekde 1969. Same kiel dum kelkaj
pasintaj jaroj, NASK okazos en la universitato William Peace (Raleigh,
Usono), kaj, jen denove, ĝi kunigas la fortojn kun KTF (Kino-Teatro-Festo).
Ĉi-jare anstataŭ la kutimaj tri kursoj (por post-komencantoj, progresantoj
kaj progresintoj), NASK ofertos kvar kursojn, inkluzive de la komencanta
kurso instruata de Thomas Alexander (Usono), por tiuj, kiuj ankoraŭ ne
lernis la lingvon aŭ bezonas solidan bazan revizion de la lingvo. Katalin
Kováts (Hungario/Nederlando), veterana NASK-instruisto, instruos kurson por
progresantoj, kiuj ŝatus fokusiĝi pri la praktikado de Esperanto kaj poluro
de siaj lingvokapabloj.
Estos du fakaj kursoj por tiuj, kiuj pretas studi la materialon en kaj pri
Esperanto kaj kiuj ne bezonas fokusiĝi pri lingvolernado specife: José
Antonio Vergara (Ĉilio) instruos la progresintan kurson pri
Esperanto-Movado, Historio kaj Kulturo, kaj Anna Löwenstein (Britio/Italio)
instruos la progresintan kurson pri Esperanto-Literaturo.. Renato Corsetti
(Italio) estos speciala gastparolanto kaj faros prezentaĵojn pri kelkaj
temoj. Notu ke la progresanta kaj la progresintaj kursoj estos instruataj
plene en Esperanto, kaj ke ĉi-jare NASK ne ofertas la postkomencantan
kurson. “En la lastaj jaroj la nombro de partoprenantoj multe kreskis (ni
havas ĉ. 60 partoprenantojn ĉiujare), kaj ni volas diversigi la opciojn por
studi Esperanton ĉi-somere kaj ankaŭ plenumi la bezonojn kiujn ni observis
en la lastaj kelkaj jaroj”, klarigas Lee Miller, unu el gvidantoj kaj
antaŭaj instruistoj de NASK. “Danke al Duolingo kaj Lernu.net multaj homoj
venas la unuan fojon jam tute pretaj partopreni en la progresanta kurso,
kaj estas ankaŭ multaj partoprenantaj jam bone preparitaj por la
progresinta nivelo”.
NASK estas bonega okazo vivi tute en Esperanto, paroli la lingvon la tutan
tagon, ĉiutage, en plej kutimaj situacioj: en la loĝejo, manĝejo, en etaj
grupoj, dum neformalaj konversacioj, dum ekskursoj, manĝante ekstere, ktp.
Okazos ankaŭ riĉa vespera programo kun prezentaĵoj de studentoj. Paralele
kun NASK, okazos KTF: Kino-Teatro-Festivalo, por ĉiuj, kiuj interesiĝas pri
produktado kaj prezentado de vidaj artoj. NASK-partoprenantoj havos la
okazon partopreni ankaŭ en KTF-projektoj aŭ simple spekti la vesperajn
programerojn prezentitaj de KTF-partoprenantoj. La studentoj havos ankaŭ la
okazon ekzameniĝi laŭ la Komuna Eŭropa Referenckadro (KER), sed oni bezonos
registriĝi por tio aparte (pli da informoj haveblos ĉe
https://edukado.net/ekzamenoj
<http://www.esperantic.org/?email_id=21&user_id=3102&urlpassed=aHR0cHM6Ly9lZHVrYWRvLm5ldC9la3phbWVub2o%3D&controller=stats&action=analyse&wysija-page=1&wysijap=subscriptions>
).
La baza kosto por la 8-taga kurso estas $770 (ĝi inkluzivas la loĝadon,
manĝojn kaj la instruadon) antaŭ la unua de marto 2018 kaj $820 post la
unua de marto 2018. Aldonu $250 por la aparta ĉambro. Estas ankaŭ opcioj
por lokaj studentoj kaj personoj loĝantaj eksterkampuse. Por pli da
informoj kaj la registrilo, vizitu nask.esperanto-usa.org/venonta
<http://www.esperantic.org/?email_id=21&user_id=3102&urlpassed=aHR0cDovL25hc2suZXNwZXJhbnRvLXVzYS5vcmcvdmVub250YQ%3D%3D&controller=stats&action=analyse&wysija-page=1&wysijap=subscriptions>
aŭ skribu al eddyellen@aol.com. Por pagi, vizitu
http://www.esperantic.org/eo/nask-2/
<http://www.esperantic.org/?email_id=21&user_id=3102&urlpassed=aHR0cDovL3d3dy5lc3BlcmFudGljLm9yZy9lby9uYXNrLTIv&controller=stats&action=analyse&wysija-page=1&wysijap=subscriptions>.
Spektu bonegan videon de *Globeto *pri NASK: youtu.be/UbnxwKbpf2I
<http://www.esperantic.org/?email_id=21&user_id=3102&urlpassed=aHR0cHM6Ly95b3V0dS5iZS9VYm54d0ticGYySQ%3D%3D&controller=stats&action=analyse&wysija-page=1&wysijap=subscriptions>
<http://www.esperantic.org/?email_id=21&user_id=3102&urlpassed=aHR0cHM6Ly93d3cueW91dHViZS5jb20vd2F0Y2g%2Fdj1VYm54d0ticGYySQ%3D%3D&controller=stats&action=analyse&wysija-page=1&wysijap=subscriptions>