Quantcast
Channel: Esperanto-Informado..
Viewing all articles
Browse latest Browse all 468

1-a de majo: monda tago de la laboristoj.

$
0
0


Oni jam festas la unuan de majo tradicie kaj  internacie kiel “tago de laboristoj”,  escepte de Usono, lando tamen kie la tago naskiĝis en la jaroj 1880 post grandaj strikoj kaj mortigo de laboristoj chefe inoj. 

Estas festo de la vivanta kapablo de la homoj en la konstruado de plibona kaj justa mondo, en kompreniĝo kaj solidareco.

Estas festo kaj memoriĝo de la longa daŭriga batalado de laboristoj por havi justan salajron, bonajn laborkondiĉojn kaj partoprenon en la monda riĉeco pliigita de sia laboro.

La devizo “Laboristoj de la mondo, unuiĝu” naskiĝis de la “Manifesto” de Karlo Marx kaj Federico Engels, tradukita al chiuj lingvoj.

Hodiaŭ laŭ sinteno de la Internaciaj Mondaj Forumoj, la devizo ankoraŭ devus esti simple kaj specife tiel: “malriĉuloj de la mondo, malŝatuloj, unuiĝu”, ne plu por protesti kaj bataladi, sed por kreadi la novan pli justan kaj solidareman eblan  mondon, ĉar la plej parto de la homaro apartenas al tiu nekredebla vico: malriĉularo!

En la Esperanto Movado, estas SAT “Sennacieca asocio tutmonda” fondita de Lanti en la jaro 1921 kiu celis “utiligi praktike la internacian lingvon ESPERANTO por la klasaj celoj de la Laboristaro tutmonda por digne plifaciligi la interrilatojn de la membroj, kreskigante ĉe ili fortikan senton de homeca solidaro…”  Eĉ se SAT kiel asocio tre malfortiĝis en lastaj jaroj, siaj celoj povas tute unuigi laboron de la tuta sperantistaro, neŭtraligante la sensencajn dividojn pro banalaĝoj, ĉar esence SAT devizoj kongruas kun la homarana idearo de la kreinto de Esperanto. 
HODIAŬ TAMEN
RIGARDU KION OKAZAS EN ĈIUJ LANDOJ DE LA MONDO.
 
ĈEFE EN NIAJ ĈIRKAŬAĴOJ
ARGENTINO, BRAZILO, VENEZUELO, CENTRAMERIKO, KTP
 
LA LABORISTA MOVADO ESTAS DENOVE EN PLENA
REVOLUCIA DEMANDARO PRI LA HOMAJ RAĴTOJ
KONTRAŬ AĈA NEOLIBERALISMAJ REGISTAROJ.

DENOVE MILIONOJ DA LABORISTOJ
MANIFESTACIAJ
KONTRAŬ LA DETRUO DE ILIAJ VIVKONDIĈOJ
DE HOMA DIGNECO.
 
Do revenas al tradicia alvoko:
 
"LABORISTOJ DE LA MONDO UNUIĜU"
 
Kontraŭ tiu ĉi fortega unuiĝo
nek la ĉiopovuloj sukcesos.

 
 


Viewing all articles
Browse latest Browse all 468