Hodiaŭ TEJO iĝas 80-jaraĝa! 🎉
Nia organizo naskiĝis la 14-an de aŭgusto 1938 dum la 1-a Internacia Junulara Kunveno (IJK, poste Internacia Junulara Kongreso) laŭ la iniciato de du nederlandaj instruistoj, Elisabeth van Veenendaal kaj ŝia edzo, kun la celoj popularigi Esperanton, aranĝi internaciajn renkontiĝojn kaj labori pri #Esperanto en lernejoj.La aktivado de la organizo (tiam nomata TJO - Tutmonda Junular-Organizo) estis baldaŭ haltigita pro la dua mondmilito kaj reaktivigita en 1945 per reeldono de la revuo La Juna Vivo kaj okazigo de Internacia Junulara Kongreso en Britio en 1947On.
Oni devas kompreni ke en la jaroj 1938-39-40 ĵus antaŭ la mondmilito, UEA ne funkciiĝis, kaj estas dividita en du asocioj esperantista...Do la disvastigo de la internacia lingvo estis en danĝero, ĉefe inter la junularo. Do naskiĝis la unua Tejo.