Revista ESPERANTO de UEA- Sep. 2018.
------------------
JEN GRANDA NOVAĴO POR LA MALRIĈULOJ DE LA ESPERANTO MOVADO:
“Ekde 2019 esperantistoj en la plej malriĉaj landoj
------------------
JEN GRANDA NOVAĴO POR LA MALRIĈULOJ DE LA ESPERANTO MOVADO:
“Ekde 2019 esperantistoj en la plej malriĉaj landoj
Dima Ŝevĉenko, Anna Striganova, Red.
MALFERME
“Julio kaj aŭgusto riĉigis kolekton de bonaj Esperanto-aranĝoj.
Ni, kiel esperantistoj kaj la redaktoroj, realigis preskaŭ 1,5- monatan vojaĝon por sperti almenaŭ parton de la Esperanto-etoso, ĉi-foje en Eŭropo, traveturante sume 10 landojn.
Ni prezentis la revuon dum la specialaj renkontiĝoj kun ĝiaj legantoj en Germanio, Slovakio, Hispanio kaj Portugalio, vizitis plurajn klubojn, Esperanto-centrojn, bibliotekojn kaj muzeojn, renkontiĝis kun la unuopaj esperantistoj.
Kiel kantas Jonny M “Mi volas diri dankon...”, same ni volas diri dankon al tiuj esperantistoj, kiuj tre agrable renkontis nin sur nia vojo.
Aparte estis agrable ne nur virtuale, sed ankaŭ persone renkontiĝi kun centoj da legantoj de la revuo, kiujn ni dankas pro la granda subteno kaj gravaj konsiloj! ….
.........................................................................................................................................................
Legu en la revuo.
La enhavlisto de la septembra kajero:
171 ... Malferme
172 ... REZOLUCIO de la 103-a Universala Kongreso de Esperanto en Lisbono
173 ... Universala Kongreso: Ekskursa programo
174 ... Komitato de UEA: Kotiza reformo celas plian justecon
175 ... Eventoj: SES 2018 – eksterordinara Esperanto-lernejo kun elstara Esperanto-programo
176 ... Universala Kongreso: Lingvoj, kulturoj, tutmondiĝo. Kien nun?
177 ... ILEI: La 51-a ILEI-Kongreso en okazis kvar Madrido
178 ... Universala Kongreso: Omaĝe al Marjorie Boulton
179 ... 50 jaroj da elstara agado: honorigo de ESF
179 ... UEA: Nova estrarano de UEA
180 ... Universala Kongreso: Sciencoriĉa UK en Lisbono
182 ... Unesko: Unesko-Kuriero en Esperanto profundigas la rilaton inter UEA kaj Unesko
183 ... Eventoj: KAEST 2018 – oktobre pri scienco en Esperanto
184 ... Afriko brilas: Raporto pri la rondvojaĝo de la Kunordiganto de la Afrika Komisiono de UEA (dua parto)
186 ... UEA: El la Gazetaraj Komunikoj de UEA
186 ... Radio: Tradiciaj prikongresaj raportoj de la Pola RetRadio
186 ... UEA: Biblioteka apogo Bachrich: subvencipetoj atendataj
187 ... Universala Kongreso: Koncerta programo
188 ... En Lisbono kulminis la Jaro de la Esperanta Kulturo
190 ... Oficiala Informilo
191 ... Rezultoj de la Belartaj Konkursoj de UEA en 2018
Por elŝuti tiun ĉi kaj pli fruajn numerojn de UEA-revuoj vi povas viziti retpaĝon https://uea.org/revuoj/ (unuafojaj vizitantoj bezonas registriĝi).