Konkurso por krei novan kunlaborejon por nia komunumo
KION?
La Estraro de UEA, en la klopodo igi la Asocion pli demokratia, kreos
novan forumon por faciligi la komunikadon kaj kunlaboron inter la
esperantistaro kaj nia Asocio. Äœi estos la oficiala kunlaborejo de UEA,
kie ĉiu esperantisto havos eblecon aktivi proksime de la Estraro kaj
niaj diversaj komisiitoj kaj kunlaborantoj. Samtempe, la Estraro havos
eblecon koni novajn agadproponojn.
En la forumo estos pluraj kategorioj, rubrikoj kaj subrubrikoj,
organizitaj laÅteme, kie laborgrupoj diskutos ideojn kaj proponojn, cele
al konkretaj agadoj en kunlaboro kun UEA. Ĝi konservos ĉiujn proponojn
kaj ideojn laÅ organizita kaj facile retrovebla maniero. La plano celas
respondi al malkontentoj pri la nunaj komunikejoj.
KAJ VI?
Se vi fakas pri retejo-kreado, prezentu vian proponon kaj
enspezo-deziron por la kreado de tiu forumo kaj monatan enspezon por
zorgi pri la retejo dum unu jaro (per kontrakto renovigebla por pliaj
periodoj).
Se vi ne estas komputilisto, sed volas uzi tiun kunlaborejon, prezentu
viajn ideojn pri la dezirataj rimedoj de la forumo.
KIA?
La forumo havu similan strukturon al http://forumo.esperanto.net kun
kategorioj, rubrikoj kaj subrubrikoj kun la jenaj trajtoj:
Äœi estu malfermita al ĉiuj por legado, sed Ä i postulu aliÄ on por skribado.
Äœi ebligu krei plurajn kategoriojn de forumanoj, kiuj havos aliron al
specialaj partoj de la forumo.
Äœi ebligu taksadon de komentoj fare de la membroj.
Äœi donu poentojn aÅ stelojn al membroj laÅ pozitiva taksado de legantoj.
Dezirindas, ke bonaj komentoj pli supre montriÄ u en la fadenoj
(www.kialo.com)
Ĉiuj registritaj forumanoj rajtu komenti afiŠojn, sed nur forumanoj kun
iu minimuma poentaro rajtu krei novajn afiÅ ojn.
Nur membroj de UEA kun alta poentaro rajtu krei novajn rubrikojn kaj
administri kategoriojn aÅ rubrikojn.
Estu facile formatigi tekston, kiel en Word.
Estu facile aldoni bildojn per kopio kaj algluo, aÅ per alÅ utado al la
forumo, sen la neceso de alÅ utado al ekstera retejo.
Äœi ebligu al administranto la sendadon de avertoj kaj specialaj
komunikoj al la forumanoj per retmesaÄ o.
Äœi ebligu la abonon de fadenoj (por ricevi retpoÅ te novajn komentojn).
Estu robot-kontrolo (“captcha†), por kontroli, ke abonas nur homoj.
KIEL, KIAM?
La limdato por prezenti vian proponon estas la 10-a de januaro 2019. Por
kandidatiÄ i, bonvolu sendi bazan grafikan ideon kaj planon pri la
strukturo de la retejo.
La Estraro de UEA decidos pri la gajninta propono.
La gajninto de la konkurso kun UEA devos liveri la retejon plene
funkcianta, adaptita al la petoj de la Estraro kaj preta ene de 30 tagoj
post la anonco de la gajninto, kiam la verkinto ricevos la pagon por Ä ia
kreado. Tridek tagojn post la livero de la retejo, la verkinto ricevos
la unuan monatan pagon, kondiĉe, ke li/Ši plenumu la plibonigojn
petitajn de la Estraro dum la periodo.
Por pliaj informoj, se vi havas demandojn, aÅ por sendi vian proponon
skribu al cid.emilio@gmail.com