Spomenka Ŝtimec cumple 70 años.
Normalmente no nos estamos refiriendo a quienes cumplen años, pero en este caso es de destacar a esta insigne esperantista croata, cuyos libros hemos leido y con quien tuvimos correspondenia al celebrarse el centenario de Tibor Sekelj en el 2012.
Es posible que la nueva generacion de esperantistas no sepan quien fue Tibor Sekelj que vivió unos diez años en Argentina (1939-1949)... Spomenka fue alumna de esperanto y confidente de Tibor Sekelj en sus ultimos años en Yugoslavia. Por lo mismo logró tener un gran conocimiento de la personalidad de Tibor Sekelj y de su actuacion en Argentina.
Vaya esto como escusa para quien quiera leer esta mencion en el Boletin europeo de Esperanto.
Januaro 2019, Numero 188 -EŬROPA BULTENO.
SPOMENKA ŠTIMEC 70-JARA
Spomenka Štimec naskiĝis la 4-an de januaro 1949 kaj sekve nun ŝi estas 70-jara. Tiukaze en januaro E-societo Tibor Sekelj el Zagrebo kaj Literatura domo en Maribor dediĉis tribunojn al ŝi prezentante ŝian enorman kontribuon al E-kulturo, sed ankaŭ al la kroata kulturo. Tial mi dediĉas tiun ĉi lokon por dediĉi al ŝi spacon merititan. Ŝi estas erudito kun multaj profundaj scioj aparte en la kampoj de kulturo kaj edukado. Ŝi kapablas ne nur verki, sed ankaŭ prelegi kaj paroli publike pri multaj temoj. Ŝi finstudis la germanan kaj francan lingvojn kaj poste detale ellernis Esperanton, do ŝi estas bona konanto de lingvistiko kaj mondaj literaturoj. Ŝi estas kunaŭtoro de la lernolibro de E laŭ la Zagreba metodo kaj ŝi instruis en plurdeko da kursoj ĉiuspecaj: por infanoj, gejunuloj, studentoj, plenkreskuloj, en elementaj lernejoj, en mezaj lernejoj, en universitatoj. Ŝiaj kulturaj interesoj komenciĝis per interesiĝo por literaturo kaj ne nur ke ŝi iĝis esperanta originala verkistino kaj ankaŭ kroatlingva, sed ŝi verkis ankaŭ plurcenton da porĵurnalaj artikoloj kaj eseoj kaj en la kroata kaj en esperanto. Ŝi persone korespondis kun deko da famaj kroatserbaj verkistoj en tuta tiama Jugoslavio kaj kompreneble kun tre multaj esperantaj verkistoj ŝi amikis. Laborante en IKS ŝi fruaĝe komencis konatiĝi kun la pupteatra arto kaj iom post iom ŝi profundigis tiujn sciojn kaj interesojn irante al diversaj festivaloj, pupteatraj fakaj aranĝoj kaj verkis recenzojn. Tiu intereso iris tiam ankaŭ al teatro ĝenerale (ŝi interalie verkis du dramojn). Ŝiaj interesoj ligiĝis iom ankaŭ al pentro- kaj skulptoartoj. Sekve por EMovado ŝi estis kaj estas ege utila, ĉar ŝi povis plenumi kiun ajn komplikan taskon reprezentante la movadajn instancojn ĉe superaj politikistoj, kulturpersonecoj kaj en ĉiuj publikaj medioj. Dum dudeko da lastaj jaroj ŝi same bonis kiel socia kaj financa organizanto sub kies gvido evoluis KEL, Literatura internacia agado estante certatempe skretariino de Verkistaj asocioj, kaj gvidanto de Renkontiĝo de verkistoj kaj tradukistoj.Ankaŭ tre komplikajn financajn transakciojn ŝi plenumis kaj organizis: gvidis LKK de UEA-kongreco Eŭropa Bulteno Januaro 2019, No 188 en 2001 kaj gvidis dekon de LKKoj de TEJO-kongresoj, importigis grandan monumenton de dana skulptiusto al Zagrebo kaj starigi ĝin en bela loko en la urbo, prizorgis financadon de aĉeto de la propra E-domo en Zagreba urbocentro kaj ankaŭ starigon de la propra domo – Esperanto-centro en vilaĝo Hraščina en Kroata Zagorje. Ŝi ankaŭ multfoje interpretis ĉefe inter la kroata kaj Esperanto kaj redaktis multajn librojn kaj la revuon TEMPO de KEL. Ŝi ofte kunlaboris kun E-asocioj de blindaj esperantistoj, prizorgis son-gazeton kaj gazetojn en brajla skribo, helpis organizi kelkajn internaciajn blindulajn kongresojn. Per tio la listo de ŝiaj aktivadoj eĉ ne duone estas elĉerpita kaj krome ŝi kun egala energio plu aktivas. Sub ŝia gvido okazas agado por agnoskigi Esperanto-literaturon kiel kroatian nacain kulturheredaĵon kio estas en fina stadio por agnosko. Pri ŝia plej valora aktivado en E-Movado – ŝia originala literatura kreado, mi ne skribos ĉi tie, ĉar eblas pri tio legi en aliaj studoj. En la libro Nia Diligenta Kolegaro – ŝi estas eternigita kiel unu el 200 plej gravaj esperantistoj de la tuta monda E-historio. Verkis Zlatko Tišljar