Quantcast
Channel: Esperanto-Informado..
Viewing all articles
Browse latest Browse all 468

Marta 2019, revuo Esperanto.

$
0
0

Tre profesiece redaktita kaj ĉiam "in tempo", alvenis rete la marta 2019 Revuo esperanto, nepre legenda revuo por ĉiu esperantisto.

Tiom la revuo kiel nia UEA klopodas aktualigi agadon je la ritmo de la teknologio kaj digitala mondo.
Fakte, ni jam vivas ene kaj pri nia `portebla telefonilo. Kaj tio verŝajne jam ne havas solvon...

Do jen unuaj vortoj de:
MALFERME
KIO ESTAS LA RETA Revuo?
Dima Ŝevĉenko, Anna Striganova

En 2017 estis lanĉita retejo de la revuo Esperanto. Pri tio vi povas trovi kelkajn raportojn sur la paĝoj de la antaŭaj numeroj. En novembro 2018 la redakcio kune kun la Estraro de UEA komencis evoluigi novan projekton 

Reta Revuo (https://revuoesperanto.org)- 

"Laŭkoncepte ĝi estas multe pli ol simpla retejo de la revuo Esperanto, kie aperas informoj pri la periodaĵo, kelkaj artikoloj kaj elŝuteblaj numeroj por varbi abonantojn ktp. 
Temas pri la projekto de plenvalora reta amaskomunikilo, kiun UEA ĝis nun ankoraŭ ne havis, kiu iĝis paralela, sed ne egala al la tradicia revuo, aperanta papere kaj PDF-forme. 
UEA situas en la centro de la Esperanto-movado. La tradiciaj revuoj, paĝoj en la sociaj retoj kaj kelkaj elektronikpoŝtaj dissendolistoj estas gravaj informfluoj inter la membraro, la ekstera publiko kaj la Asocio. 
La nova Reta Revuo celas iĝi ankoraŭ unu strategia komunikilo de UEA, kiu direktas sian rigardon al la estonteco kaj paŝas kune kun la teknika kaj informada progreso. 
En la Reta Revuo estas publikigataj kelkaj artikoloj, antaŭe aperintaj en la paperforma versio; ĉefe tio rilatas al la recenzoj, informoj pri la gravaj even­­toj, deklaroj ka. Tamen ili estas nur eta parto de tio, kion povas legi la abonantoj de la tradicia revuo kaj kro­me tiuj materialoj aperas multe pli poste – ofte monatojn aŭ eĉ jarojn post la publikigo papere. 
Sed la Reta Revuo ne limiĝas per tiaspecaj publikaĵoj kaj ili ne estas la ĉefa enhavo de la retejo. 
Nuntempe okazas aktiva laboro por evoluigi specialajn rubrikojn, kiel Monda Kulturo kaj Beletra rubriko kaj kelkajn aliajn. 
Pri la unua legu pliajn detalojn ĉi-numere en la artikolo de la estrarano de UEA Fernando Maia Jr. 
Pri la dua legu sube en la klarigoj pri la kontribuoj. 
Unu el la celoj de la Reta Revuo estas ankaŭ iĝi centro por interŝanĝi opiniojn pri la Esperanto-movado. 
UEA estas kontraŭ cenzuro kaj poras esprimon de ĉies opinioj; tamen ili ne estu kontraŭ la principoj de UEA, UN kaj Unesko, la sociaj normoj kaj internaciaj leĝoj. Ofte okazas tiel, ke materialoj vere kvalitaj kaj gravaj por la Esperantomondo ne taŭgas por la tradicia versio de la revuo. Foje pro la grandeco (ĉar la papera revuo havas tre limigitan spacon), foje pro la formo aŭ ĝenro. Ekzemple, la papera revuo ne povas akcepti beletraĵojn, sed la Reta Revuo estas tute taŭga loko por ili. Aŭ se temas pri interesaj longaj raportoj pri gravaj lokaj Esperanto-renkontiĝoj, aŭ pri gravaj artikoloj, kiuj ne rekte rilatas la Esperanto-movadon, gramatikaj diskutoj pri la lingvo, kaj multo alia. 
Krome grava aspekto estas, ke en la 21-a jarcento homoj ofte kutimas konsumi la enhavon plurmedie, sed ne nur legi. Gravan rolon en tiu ĉi evoluo ludas la projekto, gvidata de la estrarano de UEA Emilio Cid, pri la voĉlegado de la revuo (legu pri tio en Esperanto 1332(2), p. 40) kaj ni daŭre instigas ĉiujn interesatojn kontribui al tiu ĉi projekto. 
La Reta Revuo strebas buntigi la plurmediecon, publikigante ankaŭ multajn fotojn, kiujn rete eblas pub­likigi grandkvante kaj altkvalite, kaj ankaŭ videojn kaj sonregistraĵojn, kiujn praktike ne eblas (dume ;)) publikigi en la papera revuo. 
Jam nun vi povas trovi en la Reta Revuo plurajn ekskluzivaĵojn en diversaj rubrikoj. Kiel kontribui? La ĝeneralaj kondiĉoj, rilate la kontribuojn, estas similaj al tiuj por la papera revuo. La teksto de la artikolo ne devas esti antaŭe ie publikigita, oni devas havi konsenton de la aŭtoroj de la fotoj, videoj, sonregistraĵoj kaj la aliaj materialoj por la publikigo. La teksto devas esti aktuala, verkita en bona Esperanto kaj ne devas enhavi falsajn, ofendajn informojn, malpermesitajn laŭleĝe. 
Viajn kontribuojn bonvolu sendi al redakcio@revuoesperanto.org kun la noto “[por la Reta Revuo]” en la titolo de la mesaĝo. Beletra rubriko En la papera revuo ni ne publikigas beletraĵojn, sed en la Reta Revuo por tio ekzistas aparta rubriko. Vi estas bonvenaj sendi por publikigo tie viajn rakontojn, poemojn, teatraĵojn ktp., originale verkitajn en Esperanto. Ankaŭ tradukoj al Esperanto eblas..."
La enhavlisto de la marta kajero:
  • 51 ... La Reta Revuo
  • 53 ... Kalejdoskope
  • 54 ... Vaste kaj plurcele paroli pri Kulturo
  • 55 ... Universala Kongreso: Kiel konduti en finna saŭno.
  • 56 ... Historio: Cent jarojn post la fino de Neŭtrala Moresneto
  • 57 ... Libroservo: Momenta kresko en la libroservaj vendoj
  • 58 ... 50 jaroj de la Budapeŝta Medicina Esperanto-Fakgrupo
  • 60 ... Instituto Zamenhof en Lomeo, Togolando, juvelo inter la ZEO-j
  • 62 ... El la historio de la Esperanta gazetaro
  • 64 ... Rete | Opinio: Lernu!, Edukado.net, Duolingo kaj nun?
  • 65 ... Modernigi Esperantajn klubojn: la Pernambuka ekzemplo
  • 66 ... Recenzo: Verko, kiu plenigas vakuojn
  • 67 ... Landa agado: Du gravaj eventoj okazis jean vizitis la Instituton en Liaoning, Ĉinio
  • 68 ... Oficiala Informilo
  • 69 ... Recenzo: Puto de serpentoj
  • 70 ... Venontaj renkontiĝoj
  • 71 ... Forpasoj
Por elŝuti tiun ĉi kaj pli fruajn numerojn de UEA-revuoj vi povas viziti retpaĝon https://uea.org/revuoj/ (unuafojaj vizitantoj bezonas registriĝi).

Viewing all articles
Browse latest Browse all 468