KION FARI ANTAŬ LA PESTO KAJ FETORO DE LA FALSAJN NOVAĴOJN?
"Dubo, malfido, polusigo. La socio suferas de miskomunikado kaj
miskompreno.
Unu el niaj celoj kiel esperantistoj estas malpolusigo kaj pli-bonigo de komunikado.
Sed kiam homoj, esperantistoj eĉ, komencas diri ke aliaj homoj komunikas falsajn novaĵojn, kaj debatoj regataj de emocioj komenciĝas, la Skatolo de Pandora malfermiĝas.
Ĉu la faktoj ankoraŭ gravas en la fino, aŭ ĉu ni vivas en epoko de
relativismo, en kiu la plej bona oratoro kun la plej multe da amikoj ĉiam venkas?
Misinformado, la disvastigo de malveraj aŭ torditaj informoj, estas
problemo, kiu ankaŭ kaptis la atenton de Unuiĝintaj Nacioj kaj Unesko
(por enkonduko, vidu la Unesko-Ku-rieron pri la temo ĉi tie: https://en.unesco.org/sites/default/files/2017-2-esperanto-3.pdf).
Unesko, ekzemple, lanĉis manlibron (https://en.unesco.org/fightfake-
news) por enkonduki la batalon kontraŭ falsaj novaĵoj kaj por la protektado de bonkvalita ĵurnalistiko. Kvankam internaciaj organizoj provas protekti vin, ĝenerale homoj – eble vi estas unu el ili – pensas ke falsaj novaĵoj ne influas ilin. Tamen, scienca esploro afmontras, ke kiam ni testas homojn,kiuj pensas tiel, per bone elektitaj falsaj novaĵoj kaj veraj novaĵoj, oni ne bone kapablas distingi. Do, kion ni faru?...."
(Daŭrigu legadon en la revuo...)
La enhavlisto de la aprila kajero:
- 75 ... Vakcino kontraŭ falsaj novaĵoj: partoprenu en esploro
- 76 ... Pri la informa sekureco de UEA
- 78 ... Esperanto en universitatoj: Unuaj fruktoj de modela kunlaboro
- 79 ... Kongresa Komuniko 2
- 80 ... Recenzo: Neordinara vivo de ĉeĥdevena brazila esperantisto
- 81 ... Landa agado: Esperanto en la Havana Librofoiro 2019
- 81 ... Goiânia akceptas la unuan fojon la Brazilan Kongreson de Esperanto
- 82 ... Lingvo: Plu pri pluraloj
- 83 ... Recenzo: Perlo en la koliero de Esperanto-leksikografio
- 84 ... Intelekta stimulo, senfina plezuro
- 85 ... Faka agado: Raporto de AVE
- 86 ... Movado: La Aziaj-Oceaniaj Kongresoj de Esperanto
- 88 ... Eventoj: SES kaj SEP – du eventoj, unu loko, unu lingvo
- 89 ... Laste Aperis
- 90 ... Kalejdoskopo
- 91 ... Faka agado: Plurlingvula kunveno. Aranĝo kun forta Esperanta bazo
- 92 ... Oficiala Informilo
- 93 ... La ŝtato Kroatio agnoskas Esperanton kiel Kulturan Heredaĵon
- 94 ... Afriko brilas: G5 Sahelo, ĉu nova favora eblo por Afriko?
- 95 ... Forpasoj
Por elŝuti tiun ĉi kaj pli fruajn numerojn de UEA-revuoj vi povas viziti retpaĝon https://uea.org/revuoj/ (unuafojaj vizitantoj bezonas registriĝi).
EN LA TUTA MONDO, DANKE AL LA HELPOJ DE SOCIAJ RETOJ KAJ AMASMEDIOJ, LA MONDA INFORMARO PLENIGAS EL FALSAJ NOVAĴOJ...
KIUJ ENVENENIGAS LA HOMAJ MENSOJ...
(Okazas ankaŭ en Esperantujo)Lastaj ekzemploj okazis/as en informado pri SIRIO kaj VENEZUELO... Milionoj da personoj enveneniĝas kaj promocias la malamon, nur danke al tiaj ĉi falsaĵoj...
Jen, ekz. hodiaŭa klarigo pri la vero en Venezuelo: <https://actualidad.rt.com/actualidad/309195-directora-cine-recorre-venezuela-mes>(hispane)
---------------------