En la retejo UEA.ORG jam estas elŝutebla la PDF-versio de la maja numero de la revuo Esperanto. Tio estas ALDONA servo por la ricevantoj kaj abonantoj de la UEA-revuoj.
MALFERME
Fantomoj kuris tra la mondo, kiam oni anoncis, ke okazos kunveno en Irano. Ĉiuj familianoj malkonsilis vojaĝi tien, ĉiuj pridemanditaj instancoj malkonsilis, kaj kelkaj dezirantoj en la fino ne partoprenis pro supozataj danĝeroj, sed la sola granda problemo estis kalkuli la pikselojn por sendi foton de la ĝusta dimensio rete al la irana ministerio pri eksterlandaj aferoj por ricevi la vizon rete. Kiam fine oni atingis la landon, oni trovis ridetantajn akceptantojn kaj nur ĝentilajn homojn. La tuta etoso estis tre pli paca ol en eŭropaj flughavenoj, kie abundas policistoj kaj soldatoj kun hundoj.Ĉiuokaze temis pri la plej granda mezorienta kunveno en la serio de 12 mezorientaj kunvenoj okazintaj ĝis nun. Venis la kutimaj eŭropaj..."(R,Rosetti)
La enhavlisto de la maja kajero:
- 99 ... Esperanto junas kaj azias: Pri la 12-a Mezorienta Kunveno en Kaŝano, Irano
- 100 ... Esperanto-Vilaĝo en Namgang, Koreio
- 101 ... Landa agado: KERo 2019: sojle al #Esperanto40 en Kubo
- 102 ... UEA: Elekto de komitatanoj B por la periodo 2019–2022
- 104 ... Laste Aperis
- 105 ... Recenzo: Versoj metaforaj de iom kaprica poetino
- 106 ... Kalejdoskopo
- 107 ... Esperanto en lernejoj: Rakontu pri Ĉinio per Esperanto
- 108 ... Gijom Armide: La vivo estas mia ununura gvidilo
- 111 ... Opinio: Reta voĉdono. Ni adaptiĝu por ŝpari tempon kaj monon 112
- 113 ... Universala kongreso: Internacia Kongresa Universitato en Lahtio
- 114 ... Afriko brilas: Konciza agadraporto de la klubo “Verda Flago” de Mbanza Ngungu
- 115 ... Recenzo: La mirinda vivo de orkestra muzikisto
- 116 ... Opinio | Kulturo: Bona rilato helpas verki
- 117 ... UEA: Popularaj kredoj pri la membraro de UEA
- 118 ... Forpasoj
- 119 ... La membraro de UEA en 2018
Por elŝuti tiun ĉi kaj pli fruajn numerojn de UEA-revuoj vi povas viziti retpaĝon https://uea.org/revuoj/ (unuafojaj vizitantoj bezonas registriĝi)