![](http://i2.wp.com/esperanto.kr/wp-content/uploads/2019/06/parla.jpg?resize=640%2C406)
TRI NOVAJ PARLAMENTANOJ DE EŬROPA PARLAMENTO –ESPERANTISTOJ
En Slovenio elektiĝis inter 8 slovenaj EP-anoj Ljudmila Novak, bona esperantistino, kiu jam antaŭ du mandatoj estis membro kaj tre bone kunlaboris kun EEU, pro kio ŝi fariĝis honora membro de EEU (https://eo.wikipedia.org/wiki/Ljudmila_Novak). Ŝi certe estos grava por nia estonta agado. La Redaktoro de EB faris kun ŝi etan intervjuon:\
Estimata Eŭropa Parlamentanino Ljudmila Novak,
Ĉu vi havas iujn klarajn celojn, kiujn vi deziras realigi en ĉi tiu mandato?
En ĉi tiu mandato mi volas aktivadi por la bono de Slovenio, tie kie estas eble, kaj subteni proponojn kiuj instigos evoluon, kunlaboron kaj prosperon de EU. Mi deziras ke la homoj rericevu konfidon je EU kaj ties agado. Tial mi aktivos por la homoj kaj ilia vivo. Mi havas kelkajn prioritatojn, sed mia aktivado dependos ankaŭ de tio en kiuj komisionoj mi iĝos konstanta aŭ anstataŭa membrino.
- En kiu parlamenta grupo vi planas membri?
La partio „Nova Slovenio“ estas membro de la grupo de Eŭropa Popola Partio kaj logike mi aktivos ene de tiu grupo.
Eduardo Kozyra anoncis ke en Pollando du pliaj esperantistoj elektiĝis. Ili estas: Robert
Biedroń (https://eo.wikipedia.org/wiki/Robert_Biedro%C5%84) kaj Ryszard Czarnecki (
https://eo.wikipedia.org/wiki/Ryszard_Czarnecki ). Elektiĝis ankaŭ Anna Fotyga / favora por
Esperanto. - iN FORMIS Zlatko Tišljar--///
Ĉiuj scias ke jam ekde la tempoj de Zamenhof, la ĉefa intereso kaj la granda revo de la esperantistaro, estis fari Esperanton la komuna lingvo antaŭĉio de Europo.
La revo renoviĝis kiam Europo fariĝis EUROP-UNIO... Do la ĉeesto en la Eŭropa parlamento de esperantistaj parlamentanoj estas granda konkero. Tiel Esperanto fariĝas lingvo de la Parlamento, en la prelegoj, diskutoj aŭ eksposicioj, do oni bezonas la partoprenon de interpretistoj esperanto-parolantoj...
Nun kun la forigo de Britio, Europo povas komenci lasi la anglan lingvon kiel komuna.... tiel la alveno de la "fina venko" pli alproksimiĝas...
"Kuraĝe ne flankiĝante, IRI LA VOJON CELITAN"!!!