Quantcast
Channel: Esperanto-Informado..
Viewing all articles
Browse latest Browse all 478

ANTAŬENIRAS ESPERANTO EN AZIO...

$
0
0

LA AZIA-OCEANIA KOMISIONO DE UEA RENOVIGIS SIN.

Eĉ se ne ĉiuj esperantistoj estas informita pri la progreso de Esperanto en Aziaj landoj, Uea estas ĉiam atentema kaj ne mankas volontuloj konvinkitaj de la valoro de la internacia lingvo en tiaj ĉi landoj kun multaj lingvoj, kie oni klopodas imponi la lingvojn de la kolonialistoj.

ESPERANTO, "kuraĝe ne flankiĝante": ĉiam antauem!

Konforme al la trijara mandato por ofichavantoj en UEA, la Komisiono pri Azia-Oceania Esperanto-Movado (KAOEM) estas ĵus renomumita de la estraro de UEA. 14 aliĝintaj landaj asocioj de UEA rajtis rekomendi po unu reprezentanton por kune konsistigi la komisionon. Dum tri jaroj ili gvidos la movadon de du kontinentoj.ankas volontulojn
Por efike kunlabori, KAOEM dividis sin en jenajn 4 regionojn:
* Okcidenta kaj Centra Azio : Irano (Hamid babadi Akasheh), Israelo (Eran Yuval-Vodevoz), Taĝikio (Firdaus Ŝukurov);
* Suda Azio : Barato (Giridahar Rao), Nepalo (Mukunda Raj Pathik Wagle), Pakistano (Irfan Mehdi);
* Sud-Orienta Azio kaj Oceanio : Aŭstralio (Sandor Horvath), Indonezio (Sondang Ilia Sumilfia Dewi), Nov-Zelando (Bradley McDonald), Vjetnamio (Nguyen Thi Phuong Mai);
* Orienta Azio : Ĉinio (Wang Ruixiang), Japanio (Nisinaga Atusi), Koreio (Oh Soonmo), Mongolio (Chimedtseren Enkhee).
La nove konsistigita gvido-teamo de KAOEM estas jena:
Prezidanto. S-ro Nisinaga Atusi;
Vicprezidanto. S-ino Nguyen Thi Phuong Mai;
Sekretario. S-ino Oh Soonmo;
Vicsekretario. S-ino Sondang Ilia Sumilfia Dewi.
KAOEM okazigas sian kongreson en ĉiu tria jaro, ŝanĝante la kongreslandon simile kiel UK. Laste, de la 25-a ĝis la 28-a de aprilo, 2019, okazis la 9-a Azia-Oceania Kongreso de Esperanto en Danang, Vjetnamio, en kiu partoprenis 281 esperantistoj el 22 landoj. La 10-a kongreso okazos en Busan, Koreio, en 2022.

Viewing all articles
Browse latest Browse all 478