Quantcast
Channel: Esperanto-Informado..
Viewing all articles
Browse latest Browse all 478

Malfermiĝis la 104-a UK. Jen la oficiala Rezolucio.

$
0
0
Rezolucio de la 104-a Universala Kongreso de Esperanto
----
La Universala Kongreso Finlanda finiĝis kaj post la oficiala malfermo restas legi kaj studi la dokumentaron, krom taksi la opiniaron de la partopreninton kaj la multnombran fotadon.- 
Unue legu la sep eldonojn de la kurieron kiu aperis en la paĝo de UEA- Kongresoj.
---
Preskaŭ mil esperantistoj partoprenis la Ukon, kaj la adiaŭo ĉiam plenigas la korojn de intima nostalgio. Ĉio en la vivo havas komencon kaj finiĝon
Tiel unu esperantista poeto trave vortigis en sia poemo:
Kongresa poemeto
En parko ombraj arboj verdfolias;
fontano ŝpruce plaŭde melodias;
la tempo tre trankvilas kaj Lahtias.
Jam antaŭ la forir' mi nostalgias.
(Russ Williams KN 403) 

REZOLUCIO de la 104-a Universala Kongreso de Esperanto en Lahtio, Finnlando


La 104-a Universala Kongreso de Esperanto, kunveninte en Lahtio de la 20-a ĝis la 27-a de julio 2019, kun 917 partoprenintoj el 57 landoj,

traktinte la kongresan temon "Vivanta naturo - floranta kulturo", en tri kongrestemaj sesioj, pluraj prelegoj, kaj diversaj aliaj kunvenoj kaj ekskursoj en la regiono de Lahtio;
notante la kongruecon de la temo kun la lastatempa nomumo de Lahtio kiel Verda Ĉefurbo de Eŭropo por 2021;
substrekante la ligitecon de la temo kun la Internacia Jaro de Indiĝenaj Lingvoj, proklamita de Unuiĝintaj Nacioj kaj Unesko por la jaro 2019;
deklaras, ke daŭripova naturo akompanas daŭripovan socion kaj daŭripova socio akompanas egalecan pritrakton de la homoj, ankaŭ rilate lingvon;
avertas, ke la nunaj procezoj de ekonomia tutmondiĝo egale minacas la daŭripovon de kultura diverseco kaj biologia diverseco;
substrekas, ke la Esperanto-movado, kiel movado por alispeca tutmondiĝo bazita sur respekto kaj valorigo de lingva kaj kultura diverseco, estas samtempe movado por daŭripova evoluigo en vasta senco;
atentigas, ke multaj individuoj kaj organizoj en la Esperanto-movado jam aktive laboras por pli ekvilibraj rilatoj inter naturo kaj kulturo, interalie agadoj por interkultura edukado, interhoma solidareco, kaj subteno al lokaj iniciatoj por daŭripova evoluigo; kaj
alvokas por interproksimiĝo kaj kunlaboro inter la Esperanto-movado kaj aliaj organizoj kaj movadoj por la protektado kaj evoluigo de lokaj kulturoj kaj naturmedioj en monda skalo./-/
-----
 EN LA INFANA KONGRESETO DE LA UK
PARTOPRENIS GRUPETOJN DE TUTMONDA INFANARO.
JEN 
LIO, SESJARA, EL ĈINIO,

El HongkongoMi nomiĝas Lio, estas 6-jaraĝa kaj loĝas en Honkongo,
ĉe la marbordo de suda Ĉinio.
Mi multe ŝatas muzikon kaj povas ludi drumojn. Mi ŝatas ankaŭ desegni kaj ludi ŝakon.
Mi parolas la kantonan, iomete la francan kaj Esperanton.
Ĉi tiu IIK estos mia unuafoja partopreno en E-kongreso.
Mi volas lerni kaj kompreni ĉion kaj poste povas paroli Esperanton flue.

-----
KUN TIA SPECO DE INFANOJ LA ESTONTECO DE ESPERANTO ASEKURIĜAS POR ĈIAM.!

---------------------------------------------------------------------------------------------------------------------------------------------------------------------
LASTE NE BALASTE: Indas mencii ke esperantistoj ŝatas polemizi pri ĉio.
Do ne mankis en LIBERA FOLIO kaj CIVITO, kaj ie ajn alie la kutimaj kritikadoj 
al Estraranoj, oficistoj, redaktoroj, ktp. kaj ies agadoj aŭ proponoj for 
aŭ dum UK.
La ĉefa afero temas pri la deficitoj de UEA kiu devas esti korektota rapide. 
Do, ĉu foriri el Nederlando, multekosta lando, al kiu neniam interesis Esperanto? 
Ĉu transdoni la Uea-Bibliotekon? Kaj la Oficejo? Vendi la malnovan Roterdaman 
domo? Labori nur kun "volontuloj"? Kio estas la nuna "Monda Esperanto-Movado"?
Kiel perfektiĝi agadon kaj organizadon? Ĉu eldoni revuojn, jarlibron kaj ĉion senpapere 
nur pere de interreta digitalado?
LAŬ MIA PERCEPTADO post multaj jaroj kiel esperantisto, la averaĝa tutmonda
esperantisto nek legas, nek informiĝas, nek interesiĝas pri tiajn ĉi aferojn...
Mi tre ŝatus esplori kaj recerĉi pri la KIALO studi ESPERANTON en DUOLINGO, 
fare de centoj da miloj junuloj el la nova "millennial"-a generacio. Kaj kion ili 
opinius PRI TIAJ AFERAĈOJ ... kaj ĉu ankoraŭ la "interna ideo" de la homarana
frateco indas ene sur nia planedo, kaj interesiĝas al ni kiel esperantistoj.- (RS)


la 

Viewing all articles
Browse latest Browse all 478