Quantcast
Channel: Esperanto-Informado..
Viewing all articles
Browse latest Browse all 468

Informado pri lastaj AMO SEMINARIOJ...

$
0
0


Jen informeto pri lastaj SEMINARIOJ -A.M.O- pri aktivula maturigo kaj esperanta rejiunigo.
Mi komprenas ke multaj esperantistoj nenion konas pri la afero, ĉar ne estas aktivuloj, kaj ne sin tute dediĉas al Esperanto.
Tamen temas pri tre grava kaj daŭriga agado de grupeto de aktivuloj sub la regado de Stefan McGill, komitatano de UEA.

Tamen oni ne povas multon peti al argentinanaj esperantistoj, ĉiuj survivantoj el la nuna socio-ekonomia kolapso de la lando...

Eĉ se aktivuloj, "kuraĝe ne flankiĝante iras la vojon celitan"!




EKO 2019-11 sendita el Budapeŝto la 14an de aŭgusto de "Stefan MacGil

*Al: Komitato, sekcioj kaj aktivuloj de ILEI, Landaj kaj Fakaj Asocioj de UEA (aliĝintaj kaj ne). Plie al la Komitato, Konsilianoj, regionajkomisionoj de UEA, TEJO-estraro, gazetaro, partoprenintoj en iuj AMO-seminarioj, aliaj listoj kaj unuopuloj. Pli ol mil ricevantoj.*

Por tuja uzo kaj plia diskonigo inkluzive de la alkroĉaĵoj kun indiko de
fonto: EKO de ILEI kaj UEA

*AMO refoje gastigita de NASK en Usono*

La 57a AMO-Seminario en Raleigh, kunlabore kun Kino-Teatro-Festivalo (KTF) kaj Nord-Amerika Somera Kursaro (NASK), kunigis la plej grandan grupon de partoprenantoj kaj gvidantoj en nia historio. Ni atingis cent du homojn; la aĝoj varias de malpli ol 8 jaroj, ĝis pli ol 80, kun tre kontentiga kvanto da junuloj. La elcentaĵo de virinoj kreskas, afero bona kaj grava en Norda Ameriko. Ni videble sukcesas bonvenigi pli grandan kvanton de ne-duumaj kaj ne-blankulaj partoprenantoj, kaj pri aliaj aspektoj de diverseco, sed
restas multo por fari.

Pli ol duono de la partoprenantoj raportis ke ili almenaŭ parte lernis per *Duolingo*, kaj ni havis plurajn diskutojn pri kiel plibonigi la kurson, kaj kiel interesigi pli da Duolinganoj pri lokaj, regionaj, kaj naci-skalaj Esperanto-aranĝoj. 
Duncan Charters (elektita nun prezidanto de UEA) kaj Tomaso Alexander gvidis specialan seminarion pri instruado ekster la tradiciaj klasĉambroj kaj kuntekstoj.
Chuck Mays tujelsendis grandan parton de tiuj prezentoj, kaj Alex Miller afiŝis filmetojn dum pri okazaĵoj ĉi tie.

Estas la 50a datreveno de NASK. Ni havis prezentaĵon pri la historia evoluo de la kursaro kaj alia specife pri la ŝanĝiĝoj en lingvoinstruado. Ni registras la memoraĵojn de iuj, kiuj antaŭe ĉeestis en NASK, por dokumenti tiun aspekton de nia historio. Intertempe, ni dividas spertojn kaj teknikojn pri registri sonon, fari filmon, kaj reĝisori tiujn kaj similajn aranĝojn.

Vespero por spekti kaj diskuti filmojn allogis multajn partoprenantojn. Ni vidis du mallongajn filmojn, kiujn kreis membroj de nia grupo. Unu traktis kunsidon ĉe UN kun TEJO kaj aliaj junulaj organizaĵoj. La ĉefa filmo de la vespero estas la plej nova de Natalie McMahon, kiu traktas konflikton inter tiuj, kiuj subtenas amon (kaj Esperanton), kaj registaro, kiu taksas tion, ‘Malsano Nomita Amo’. Ni finis per aliaj mallongaj filmoj faritaj de Esperantistoj el diversaj landoj.

Plia temo estas kiel komuniki kaj allogi homojn al la Universala Kongreso en Montrealo 2020. Novaj ideoj kaj sugestoj aperis. Jen ligo al sep fotoj pri nia programo.

https://www.dropbox.com/sh/6adz1brlelp0e5o/AABMeBfSVmI0zN9FXIAJh7-la?dl=0

Koncizigita el raporto de Derek Roff.
*AMO refoje gastigita de ILEI, ĉi-foje en Serbio*

Tra tri tagoj disvolviĝis la 58a AMO-seminario kadre de la 52a Kongreso de ILEI en la okcidentserbia urbo Ĉaĉak . La unuan sesion gvidis la prezidantino de ILEI, Mirejo Grosjean pri la agadoj de UEA kaj ILEI ĉe Unesko (ĉefe en Parizo) kaj UN (ĉefe en Ĝenevo). 
La duan gvidis Duncan Charters pri manieroj prezenti Esperanton per retaj ebloj al signifaj nombroj de homoj. Kompletigis la seminarion prezento pedagogia de Stefan MacGill pri maniero efike prezenti la verbojn en Esperanto – kun ripeto specife petita por baldaŭa AMO-seminario en Rumanio (vidu sube).

*AMO 59 refoje en Rumanio*

Jam la duan fojon la AMO programo reiras al Rumanio, pli specife al
Timişoara. La dato estos tre baldaŭ difinota, iam de vendredo ĝis dimanĉo malfrue en septembro. La akceptita temo estas ’Instruado - de pioniroj ĝis nuntempo’. La pioniron reprezentas Andreo Ĉe, la nuntempo i.a. pri gravaj faktoroj en la adekvata instruado pri la naturo de verboj en Esperanto, nelaste pri ilia transitiveco kaj la utilegaj afiksoj ‘ig’ kaj ‘iĝ’.

*AMO 60 refoje en Ukrainio, ĉi-foje en Kijivo*

Ankaŭ la duan fojon la AMO programo reiras al Ukrainio, nun en la ĉefurbo.
Tio okazos en oktobro 2019, kadre de la nacia kongreso. Proponata temo: ‘Movada fortigo kaj konvena rolo en Eŭropo’.’ Foto en la PDF montras la partoprenintojn el la antaŭjara seminario.

------------------

Ekde tiu punkto ne eblas asigni numerojn al la seminarioj, sed ni volas komuniki niajn planojn aŭ esperojn. Kelkaj esperoj eble ne realiĝos, inverse povos aldoniĝi novaj seminarioj, depende de la proponoj. Ekzistas petilo por proponi seminarion – petu ĝin!

Gravas anonci, ke la nova estrarano de UEA pri la AMO-programo estas Jeremie Sabiyuma el Burundo, kie li aktive laboras pri la jarfina
seminario. Ni kore dankas al la ĝisnuna estrarano Sara Spanò, kiu multe evoluigis la programon per proksima kunlaboro kun trejnado en TEJO-rondoj, kaj krome pri la enkonduko de seminarioj pri la eksteraj rilatoj.

Frue en decembro povos eventuale okazi seminario en Azio, nunaj esploroj okazas pri Ĉinio kaj jam okazis pri pliaj landoj.

Fine de decembro okazos seminario, kiu estas jam de jaro decidita. Tio okazos en Buĝumburo, Burundo inter la 26 kaj 30a de decembro 2019, kadre de la 7a Afrika Kongreso de Esperanto, kiu trovos lokon en la kadro de la kontinenta agado de UEA. Proponita temo por AMO: ‘Esperanto kaj evoluigo.’
Estas en preparo por EKO 13 pliaj informoj pri la 7a AKE, kune kun ĝia aliĝilo.

Meze de januaro okazos seminario en Auckland, Nov-Zelando kadre de la dulanda kongreso de Nov-Zelando kaj Aŭstralio. Tiu kongreso okazos inter la 12a kaj 20a de januaro 2020, kun proponita temo: “‘Progresigi Esperanton – tre for de Eŭropo’. Jam de la komenco de la AMO-programo antaŭ kvin jaroj restis ĉiam la revo okazigi seminarion en Oceanio. 
La ceteraj kvar kontinentoj jam gastigis seminariojn ene de 8 monatoj depost la lanĉo en marto 2014. Foto en la PDF montras la urbocentron kun la vulkan-devena insulo Rangitoto en la fono.

Fine de marto ĉiam okazas la Mezorienta Kunveno (MK), kaj jam de kelkaj jaroj tiu kunveno akceptas organizi seminarion, tiuj jam okazis en Turkio, Maroko kaj Irano. En 2020 la MK okazos refoje en Turkio.

Maje estas imagebla seminario en Pollando, kiel okazis jam dufoje ĝis nun.
//-//

Viewing all articles
Browse latest Browse all 468