Quantcast
Channel: Esperanto-Informado..
Viewing all articles
Browse latest Browse all 468

Rete legebla Revuo ESPERANTO nov. 2019

$
0
0

RO

ESPERANTO
OFICIALA REVUO DE UEA
LEGENDA DE LA TUTA ESPERANTISTARO

MALFERME - De Orlando E. Raola, Estrarano de UEA
Elane al daŭripova evoluigo: 
Preparoj por la 105-a Universala Kongreso de Esperanto en Montrealo

“En aŭgusto 2020, esperantistoj el ĉiuj anguloj de la terglobo kunfluos al Montrealo, en la provinco Kebekio, Kanado, por okazigi la 105-an Universalan Kongreson de Esperanto.
La Loka Kongresa Komitato profunde kaj sindediĉe laboras jam de antaŭ pli ol jaro por sukcesigi la eventon, neniam antaŭe okazintan en orienta Kanado kaj nur la duan fojon en orienta Norda Ameriko.
Ĉiam indas rememori, ke lastafoje, kiam la kongreso venis al tiu mondoparto, L. L. Zamenhof mem partoprenis. Multe ŝanĝiĝis la mondo ekde la kongreso en Vaŝingtono, Usono, en 1910, sed ne tiom ŝanĝiĝis la emo de esperantistoj labori cele al pli bona vivo, al daŭra kaj signifoplena monda paco, bazita sur reciproka interkompreno internacilingva.
Enirante la trian jardekon de la dudekunua jarcento, la homaro alfrontas problemojn novajn kaj malnovajn, sed iom post iom, kunordigante strebojn pere de Unuiĝintaj Nacioj kaj aliaj interregistaraj kaj internaciaj organizaĵoj, registaroj kaj popoloj, engaĝiĝas en la solvadon de tiuj problemoj. La sukceso en tia entrepreno certe decidos ĉu la estontaj generacioj povos loĝi kaj ĝui la planedon same kiel ni faras ĝis nun.” …. (LEGU la sekvon...)

En la retejo UEA.ORG jam estas elŝutebla la PDF-versio de la novembra numero de la revuo Esperanto. Tio estas ALDONA servo por la ricevantoj kaj abonantoj de la UEA-revuoj.
Premu la ligilon por tuja elŝuto de la PDF-versio


(La ligilo estas persona kaj validas dum 7 tagoj.)

La enhavlisto de la novembra kajero:

  • 219 ... Malferme: Universala Kongreso
  • 221 ... Landa agado: Renkonte al la Tago de Esperanto en la 2760-jara Samarkando
  • 222 ... Instruista trejnado en Poznano – kiel plu?
  • 224 ... Forpasis Ludoviko C. Zaleski-Zamenhof. Rememore pri Ludoviko C. Zaleski-Zamenhof
  • 226 ... Eventoj: Freŝa vento blovas en Kroatio
  • 228 ... Esperanto dum POL'and'ROCK
  • 230 ... Afriko brilas: Instituto Zamenhof: eko de la lernojaro 2019–2020
  • 231 ... UEA: Almenaŭ 750 NRO-oj en Ĝenevo
  • 232 ... Nova vento venis en Koreion!
  • 233 ... Eventoj: Ekspozicio “Leteroj de la mondo”
  • 234 ... Landa agado: Negrande sed promesplene
  • 234 ... Lingvo: Nia alfabeto
  • 235 ... Recenzo: Manlibreto por kompreno de la realo
  • 236 ... Esperanta klasikaĵo pri homa lingvo
  • 237 ... Laste Aperis
  • 238 ... Alvoko al partopreno en la 71-a okazigo de la Belartaj Konkursoj de UEA en 2020
  • 239 ... Furoraĵoj de la kongresa libroservo en Lahtio
  • 239 ... Oficiala Informilo
Por elŝuti tiun ĉi kaj pli fruajn numerojn de UEA-revuoj vi povas viziti retpaĝon https://uea.org/revuoj/ (unuafojaj vizitantoj bezonas registriĝi).


Viewing all articles
Browse latest Browse all 468