En la retejo UEA.ORG jam estas elŝutebla la PDF-versio de la decembra numero de la revuo Esperanto.
Tio estas ALDONA servo por la ricevantoj kaj abonantoj de la UEA-revuoj.
Tio estas ALDONA servo por la ricevantoj kaj abonantoj de la UEA-revuoj.

La enhavlisto de la decembra kajero:
- 243 ... Malferme | D-ro L. L. Zamenhof vizitis Montrealon en 1910
- 244 ... Kie loĝis Zamenhof en Montrealo?
- 245 ... Impresoj pri Montrealo
- 246 ... Historio: Ludoviko Zaleski-Zamenhof
- 248 ... UN 75-jariĝas: Esperanto bezonas Unuiĝintajn Naciojn, sed Unuiĝintaj Nacioj bezonas esperantistojn
- 249 ... Eventoj: Kongreso de Ĉeĥa Esperanto-Asocio
- 250 ... Recenzo: Movadaj insuletoj. Vivo kaj agado de esperantistoj en Indonezio
- 251 ... AMO-seminarioj: AMO tra tri kontinentoj.
- 251 ... Oficiala Informilo
- 252 ... La 30-a artikolo en la rubriko "Afriko brilas"
- 254 ... La 106-a Japana Esperanto-Kongreso memore al la 100-jara jubileo de Japana Esperanto-Instituto
- 255 ... Edukado: Alvoko al la enlernejaj Esperanto-instruantoj
- 256 ... Recenzo: Ilo plena de utilo
- 257 ... Laste aperis
- 258 ... Eventoj: La 16-a Volgia Esperanto-renkontiĝo en Samara
- 259 ... Venontaj renkontiĝoj
- 260 ... UEA: Per filmo-konkurso vojaĝu al Montrealo!
- 260 ... ILEI: Du varbafiŝoj por Juna amiko pretaj, pliaj survoje
- 261 ... Forpasoj
- 262 ... Indekso-2019
Por elŝuti tiun ĉi kaj pli fruajn numerojn de UEA-revuoj vi povas viziti retpaĝon https://uea.org/revuoj/ (unuafojaj vizitantoj bezonas registriĝi).
LEGINDE
Afriko organizas sian
7-an Kongreson de Esperanto
Jérémie Sabiyumva
"Post la 6-a Afrika Kongreso de Esperanto, kiu okazis en Bunda, Tanzanio, en 2016, Afriko denove okazigos sian kongreson, ĉi-foje en Burundo, najbara lando de tiu de la 6-a AKE.
Buĵumburo, la ĉarma urbo, kiu situas ĉe la bordo de la dua plej profunda lago en la mondo (la lago Tanganjika), havas grandan honoron gastigi la plej grandan kaj prestiĝan afrikan Esperanto-eventon.
Post du sensukcesaj kandidatiĝoj de Burundo por organizi internaciajn kongresojn (6-a AKE kaj IJK, respektive en 2016 kaj 2017, kiuj migris al Tanzanio kaj al Togolando), burundaj esperantistoj nun havas okazon montri al la mondo, ke Esperanto ekzistas en ĉi tiu malgranda lando.
La kongreso okazos ĉirkaŭ Kristnasko, de la 21-a ĝis la 27-a de decembro 2019.
Belaj ĉambroj, klasoj, ĝardeno… de la liceo SOS Nyakabiga gastigos la aranĝon dum unu semajno, ni lernos, ludos, dancos, ĝuos…
Jam aliĝis pli ol 173 personoj el Burundo, Tanzanio, Demokratia Respubliko Kongo, Zambio, Ruando, Centrafriko, Kameruno, Benino, Togolando, Kenjo, Madagaskaro kaj Malavio.
Ni atendas ankaŭ partoprenon de pluraj esperantistoj eksterafrikaj, ne hezitu ankaŭ aliĝi.
Dum la kongreso okazos ankaŭ AMO-seminario, gvidata de spertaj kaj multjaraj aktivuloj: la Prezidanto de ILEI Mireille Grosjean, vic-prezidanto de UEA, estrarano de UEA pri Afriko kaj Aktivula Maturigo… kunlabore kun spertaj trejnistoj de TEJO.
Ni esperas, ke membroj de la nova Afrika Komisiono sukcesos ĉeesti la kongreson, ĉefe la AMO-seminarion, por multe scii pri la movado, kaj eĉ kungvidi la seminarion.
Okazos ankaŭ la internacia ekzameno de ILEI/UEA, post preparkurso gvidata de kandidatoj, kiuj sekvis la Retan Instruistan Trejnadon, do partoprenantoj havos okazon unue kleriĝi kaj poste trapasi la internacian ekzamenon! Ni deziras al ili sukceson!
Futbalo, sporto, kiu estas tre ŝatata, ne estos forgesita! Internacia elektitaro ludos kontraŭ ĵurnalista teamo sur belega tereno de la lernejo. Dank’ al Emile Malanda, la afrika teamo havas belegajn T-ĉemizojn, kaj certe, en decembro, kiel en Tanzanio en 2016, ni denove aperos....."