Quantcast
Channel: Esperanto-Informado..
Viewing all articles
Browse latest Browse all 468

Reta ESPERANTO-kurso por verkemuloj

$
0
0
ESPERANTO-KURSO por verkemuloj,


kun parolado
5-monata, internacia, en Interreto, kun instruistino
Jagelona Universitato
Krakovo, Pollando
decembro 2019- aprilo 2020 


esperanto.instruado.jag.univ.pl @ gmail.com.



Internacia Eaquals-kvalito en instruado de Esperanto 
en la Jagelona Universitato 


_______________________________________________________

Ni petas, bv. peri ĉi tiun mesaĝon al aliaj esperantistoj per naciaj aŭ regionaj listoj, ankaŭ rekte al gesamideanoj. Ni bezonas informadon.
Inter vi povas esti iuj, kiuj bezonas aŭ deziras progresi je meza aŭ supera nivelo.
E-kurso por verkemuloj - gvidota vive, en Interreto

E-kurso de la Jagelona Universitato por verkantoj de artikoloj, blogoj, por tiuj, kiuj aspiras beletran verkadon aŭ simple, pli bonan skribadon en Esperanto. La skribaj aktivaĵoj ampleksos leksikon, gramatikon kun speciala atento al sintakso, zorgan laboron pri stilo. La programo respektos la individuan stilon de la partoprenantoj, okazos laboro pri ties disvolvado, krome, lernado per la stilo de modelaj verkintoj de la E-literaturo. Parto de la kurso estos dediĉita al plibonigado de la parolkapablo - dezirantoj povos elekti tiun eblon.
5-monata kurso (decembro 2019- aprilo 2020), kun lecionoj okazantaj 1-foje semajne.
Niveloj: B2-C1 (meza kaj supera). 


La lernado okazos en Interreto, vive. La studanto partoprenas ĝin, estante en sia hejmo. Ĉiusemajne oni renkontas en la studgrupo esperantistojn el pluraj landoj. 
La kurson gvidos sperta universitata instruistino, Maria Majerczak. 

La oficialaj konfirmiloj pri la partopreno enhavas krom la konfirmo kaj blazono de la universitato, la markon de la internacia EAQUALS-kvalito de la Esperanto-instruado en la Jagelona Universitato, kio plialtigas ilian internacian prestiĝon.

La diversajn internaciajn kursojn de la Jagelona Universitato finis multaj esperantistoj el 5 kontinentoj. Parto de la studantaro partoprenis plurajn kursojn.

Limdato por aliĝi: 
30 novembro 2019 (aŭ poste, laŭ disponeblaj lokoj).


Se, studinte ĉiujn informojn en la ĉi-supre indikita retpaĝo, vi decidis ALIĜI, bv. skribi al: esperanto.instruado.jag.univ.pl(ĉe)gmail(punkto)com (ni publikigas la adreson de la kursoj en tia kontraŭ-spama formo).
Kore invitas vin 
Maria Majerczak
Gvidantino de la Esperanto-instruado en la Jagelona Universitato 


Esperanto estas regule, oficiale instruata en la Jagelona Universitato en Krakovo, la plej malnova universitato de Pollando. Jen nova kurso por esperantistoj el aliaj landoj. 
Pli da informoj 
Oni lernos en malgranda, 6-7-persona grupo. 
Ne estas ekzameno kaj atestilo (en la universitato la tn. specialaj kursoj aŭ tem-kursoj ne finiĝas per ekzameno). La partoprenantoj, kiuj plenumis la kursajn postulojn, povos ricevi de la fama universitato oficialan konfirmilon pri la sukcesa partopreno, portantan krom la blazono de la universitato, ankaŭ markon de la prestiĝa, internacia EAQUALS-kvalito.

La kursojn gvidas universitata instruistino, Maria Majerczak, filologo, metodikisto de lingvoinstruado, universitata formisto de lingvoinstruistoj, lingvisto.
Organizaj informoj
Lecionoj. La lecionoj okazos 1-foje semajne. La daŭro de unu renkontiĝo estas 3 studhoroj (45-minutaj), t.e. 2 horoj 15 min. (135 minutoj) + 10-min. paŭzo meze de la leciono. 
La proponata tago: merkredo
La horo de la komenco de la leciono estos konsultata kun la partoprenontoj.
La kurso estas paga laŭ nealtaj, universitataj prezoj.
Prezo de la kurso (54 studhoroj):
A-landanoj – 288 eŭroj,
la aliaj – 144 eŭroj (aŭ 600 polaj zlotoj).
A-landoj: Aŭstrio, Belgio, Britio, Danio, Finnlando, Francio, Germanio, Hispanio, Irlando, Islando, Israelo, Italio, Japanio, Kanado, Luksemburgio, Nederlando, Norvegio, Svedio, Svislando, Usono.
La prezoj de tiuj kursoj estas moderaj. Analogaj prezoj en polaj privataj lingvaj lernejoj kaj en iuj aliaj universitatoj povas esti 2-3-oble pli altaj.
Se vi decidis ALIĜI, bv. skribi al: 
esperanto.instruado.jag.univ.pl @ gmail.com (bv. klaki tiun ligilon).
Vi ricevos indikojn pri la maniero formale aliĝi (aliĝo kun pago por la kurso). 

Lernu Esperanton en unu el la plej prestiĝohavaj universitatoj mondskale. 
PLIAJ INFORMOJ:
OPINIOJ de kelkaj retaj studintoj pri la kursoj: 
Pri okazintaj kursoj



Pri la instruado


En 2012 la E-instruado en la Jagelona Universitato estis distingita de la universitato.





Viewing all articles
Browse latest Browse all 468