Quantcast
Channel: Esperanto-Informado..
Viewing all articles
Browse latest Browse all 478

2025: JUBILEO DE LA ELDONEJO LORENZ el BRAZILO.

$
0
0

 

FELIĈAN JUBILEON DE LA ELDONEJO LORENZ.


JEN IA PRIPENSADO ESPERRANTISMA JE LA OKAZAĴO.


Kiel kunlaboranto de la jara ALMANAKO LORENZ kaj kutima leganto de la revuoj kaj publikaĵoj de la ELDONEJO LORENZ, mi estis gentile invitita doni iom da miaj elpensadoj... pri tia ĉi ĵubilea memoraĵo. Kvindeko da jaroj bezonis interkunlaboro da granda kvanto da Samideanoj kredantoj de la valoro de la internacia lingvo kaj ĝia spirita kaj espirituala konekto kun la diaj kosmaj energioj...


Skibi iom ĉi tie estas afero tute alloga por mi, kiu pensas ke Esperanto elektis min ekde la juneco, kaj akompanis dum tutan mian vivon kun la emo preni la Movadon kiel “espiritualan-espiritisman aŭ espiritistan vojon...laŭ la homaranaj idealoj de nia Iniciinto.


En mia menso kaj post tiom da jaroj de sperto mi estas konvinkita ke ne mi elektis Esperanton, sed Esperanto elektis min...kaj tio significas ke se ni havas malferman menson kaj koronni kapablas ricevi aŭ kontakti la diajn energion Ĉieĉeestanta... “kiun ĉiuj malsame prezentas... Sed ĉiuj egale en koro sentas”...


Tio ne signifis que mi dediĉis mian vivon NUR al Esperanto... ĉar nia enkarniĝo aŭ reenkarniĝo sur la planedo tero, restas ĉiam “mistero” kiun ni apenaŭ sukcesas entrevidi... ĉar bezonas iniciaton kaj malferman menson antaŭ la multoblaj vojoj kiuj aperas antaŭ ni.do ankaŭ kion ni estus devinta fari kun nia vivo.


Esperanto kiu homarana vojo je nia ekzistado estas facile konstatebla en la historio de nia internacia lingvo.

Kaj tion mi volis asertis en mia artikolo en ALMANAKO LORENZ 1917 titolita “Serĉis monon kaj trovis Esperanton...”(pag. 117-130)

Do mi eble ne bezonas amplksigi ĉitie mian aserton... ke Esperanto estas supera energio kiu mistere prenas nin kun la homaj valoroj je la servo de la homaro.


Oni povus esti dirite ke estas ja mirinda afero, aŭ miraklo ke “malgrandeta infano” volu kreadi facilan internacian lingvon por la “frateco laj justeco inter popoloj”...kaj sukcesu!

Do, tian lingvon oni pravege estas definita kiel “Revelacio”... por tiuj kiuj ĉefe pripensas kaj kredas en kosma “sen korpa misterio....…..”


Fakte, mi unue aŭdis la vorton ESPERANTO dum la dua mond milito kiam la atombomboj estis falantaj sur Japanio....

Tia tempe Bonaero kaj Argentino estis plena de enmigrintoj esperantistaj kaj la movado vere floradis danke al Tibor Sekelj, Lanti, ktp kaj multaj aliaj....

Tiam mi “komencantis” postkvan aŭdis prelegon pri tia ĉi mirinde mirakla lingvo kiu estus destinita alporti pacon kaj universalan fratecon al la mondo.


Do dum jaroj mi klopodis studi kaj perfektiĝi en la uso de tia lingvo, kiu donis al mi feliĉon...

Facte danke al ĝi mi multe povis vojaĝi, partopreni kunvenojn, kongresojn kaj interŝandi leterojn kun tutmonda amikaro, krom publiki librojn kaj artikolojn en ĵurnaloj aŭ esperantaj revuoj ktp.


Mi sentas kaj mi povas konkludi ke ESPERANTO elektis min kaj mi laŭ pove korespondadis...Do mi kutimis nomi al la agado en la MOVADO: “la espirituala vojo de Esperanto”...ĉar tia estis la propono de nia INICIINTO, kiu nomis HOMARANISMON...tian agadon “ne nur penso pri praktika agado...sed la penso pri la sankta, granda kaj grava, kiun lingvo internaia en si enhavas: frateco kaj justeco inter ĉiuj popoloj”.

Sufiĉas legi la “Preĝon sur la verda standardo”, kaj liaj “kongresaj paroladoj” aŭ leteroj...Ne estas afero “religia” sed kosma divena perceptebla enigmo dia Ĉieĉeestanta... “kiun ĉiuj malsame prezentas... Sed ĉiuj egale en koro sentas”...



Jen nun, kun kiu alia nomo mi povas mencii la agadon dum kvindeko da jaroj de la esperantistaro laboranta en ELDONEJO LORENZ?

Tio estas: vivo ĉefe dediĉita al divastigado de ESPIRITISMO inter esperantistoj kaj ESPERANTO inter espiritistoj... ne kiel

afero komerca kaj financa, sed helpo de amo kaj karitato por dividi kun la proksimularo, la idealo de la paco kaj fratema kunvivado sur la planedo.


Tia agado komencis en RIO ĴANEIRO en 1975, kiel maturiĝa konkludo aŭ progreso de la agado de antaŭuloj... granda kvanto de esperantistoj kiujn en eblas mencii ĉi tie...

krom FRANCISKO VALDOMERO LORENZ, (1872-1957) poliglota ĉehia enmigrinto, kies mirinda vivo legindas.... kune al aro de “mediumoj”, instruistoj kaj verkistoj en Esperanto, kiuj fariĝis de Brazilo lando “elektita”... kie la internacia lingvo pli estas disvastigita kaj dauŭrige refloras, eĉ nun relanĉita tra la BRICSAJ LANDOJ...


Nun, kiam nia okcidenta grek-jud-latina-kristana civilizacio eniris en konfuza kaj konfliktiva kolapsanto mese de militoj, malamo kaj krimulaj detruadoj....longe de la paco kaj fratema kunvivdo....NIA ELDONEJO LORENZ REIROS ANTAŬEN... KAJ MALGRAŬ ĈIO, NI SCIOS KE ANKORAŬ ESTAS ESPERO DE SAVO POR LA HOMARO SUR LA PLANEDO TERO.

ĈIAM ANTAŬEN!

Ro, Sartoro, 27-01-2025


Viewing all articles
Browse latest Browse all 478