Quantcast
Channel: Esperanto-Informado..
Viewing all articles
Browse latest Browse all 478

BRICSAJ LANDOJ estas unuiĝo de landoj...kaj oni atendas la uzon de ESPERANTO kiel komuna lingvo...

$
0
0
[Esperanto - briksaj landoj] BRICS-novaĵoj februare 2025 Татьяна Лоскутова via groups.io jue, 27 feb, 5:08 para Esperanto-en-briksaj-landoj 27.02.2025 BRICS-novaĵoj el Rusio. La Ministerio pri eksterlandaj aferoj de Brazilo, kiu fariĝis la prezidanto de la unuiĝo por 2025 informis, ke BRICS ne planas daŭrigi plivastiĝon ĉi-jare. Novaj membroj aliĝis al la organizo en la lastaj du jaroj, kaj nur en 2024 dek du landoj ricevis invitojn fariĝi partneroj, naŭ el kiuj akceptis, kaj fina respondo de tri ankoraŭ ne estas ricevita. “La vastiĝo kreis plurajn instituciajn problemojn. Malfacilaĵoj aperas pro la kreskanta nombro da agadoj, parte pro duobligo de laboro inter ekzistantaj mekanismoj kaj la manko de kunigita kaj konstanta registro de dokumentoj kaj iniciatoj, kiu estas aparte defia por novaj membroj,” – diris Daniel Leitão, reprezentanto de BRICS en Brazilo,. En la rusia Ministerio pri eksteraj aferoj oni substrekis, ke la vastiĝo ne devas fariĝi celo en si mem, sed ĝi devas plialtigi la potencialon kaj aŭtoritaton de la unuiĝo.

Viewing all articles
Browse latest Browse all 478