ESPERANTO EN BIBLIOTECA NACIONAL DE ESPAÑA: fueron entregadas a la biblioteca Nacional, libros en Esperanto sobre Don Quijote de la Mancha.
Para que el ESPERANTO idioma internacional, pueda ser mas reconocido y valorado es necesario que donemos nuestros libros a las grandes bibliotecas universitarias o publicas.
Este es uno de los objetivos de la "Union esperantista de Mendoza"; crear una biblioteca basica de libros en Esperanto en alguna biblioteca universitaria o publica de Mendoza.
DON KIĤOTO EN ESPERANTO
EN LA NACIA BIBLIOTEKO DE HISPANIO.
Komence de marto, Hispana Esperanto-Federacio donacis al la Nacia Biblioteko de Hispanio tri historiajn verkojn rilatajn al "Don Kiĥoto" kaj ĝia aŭtoro: du el la unuaj partaj tradukoj, entreprenitaj respektive de Frederic Pujulà kaj Julio Mangada, kaj unu eseeton eldonitan de la Madrida Esperanto-Grupo jam en 1915: "Pri Cervantes kaj lia famkonata verko El Quijote".Krome, ĝis la 3-a de majo oni povas viziti en la sidejo de la Nacia Biblioteko de Madrido ekspozicion pri kolektemo kun rilato al Cervantes: "Coleccionismo cervantino en la BNE: del doctor Thebussem al fondo Sedó", inter kiuj eroj troviĝas vera juveleto:la manuskripto de la unua malneto de la traduko de "La malprudenta scivolulo", fare de Luis Hernández Lahuerta, kun liaj propraj desegnoj, kiun li donacis al la kolektemulo Juan Sedó.
Temas pri kelkaj el la unuaj programeroj de la publikaj kunmemoroj de la 400-a datreveno de la publikigo de la Dua Parto de la verko "Don Kiĥoto", kiu estos sekvata venontjare de la kunmemoro de la morto de ĝia aŭtoro Miguel Cervantes.-
(HEF. “La Bitbulteno”. N-ro. 15. 16/03/2015- NIA PONTO, marto-aprilo 2015)