Quantcast
Channel: Esperanto-Informado..
Viewing all articles
Browse latest Browse all 468

Ya puede leerse en la red la revista ESPERANTO de junio 2015.

$
0
0

Jam rete legeblas revuo Esperanto junia 2015.
 
 
LA REVISTA ESPERANTO ES EL ORGANO OFICIAL DE  UEA-UNIVERSALA ESPERANTO ASOCIO Y SE EDITA MENSUALMENTE EN ESPERANTO. LOS SOCIOS DE UEA Y QUIENES ESTAN SUBSCRITOS A LA REVISTA PUEDEN RECIBIRLA A DOMICILIO Y LEERLA ANTICIPADAMENTE POR INTERNET.
HAGASE SOCIO O SUBSCRIBASE PARA MANTENERSE INFORMADO SOBRE EL MOVIMIENTO ESPERANTISTA MUNDIAL-  http://ttt.uea.org
 
Ĉi-numere

La lasta numero de la kuranta semestro. Nu, ni ja povas diri, ke temas
ankaŭ pri la lasta de la unua fazo de la “nova” redaktoro. Li ĉiam tre atente legis la kritikojn tra la reto kaj taksis la konsilojn kaj proponojn de ĉiuj, kiuj volas pli bonan revuon. Fakto estas, ke Esperanto bezonas pliboniĝi kaj la unua paŝo farita de la redaktoro estis starigi pli racian kaj bone organizitan mastrumadon de la informfluo inter la redakcio kaj la kunlaborantoj. Pri tio bonvolu legi en la rubriko Kalejdoskopo. 

 123 ... Malferme: Pri la Eŭropa movado - Renato Corsetti
  • 125 ... Unua Alineo: AMO kaj M60: la plej lastaj novaĵoj
  • 126 ... Dek Demandoj: Peter Baláž, iniciatinto de grandaj projektoj kaj tre aktiva slovaka esperantisto, prezentas siajn ideojn kaj agadon.
  • 128 ... Strategio por Azio: Azio iom post iom okupas sian spacon en Esperantujo.
  • 130 ... Kalejdoskopo: Notoj pri interesaj eventoj, homoj kaj agadoj
  • 132 ... Movado | Ameriko: Maritza Gutiérrez kaj Ariadna García Gutiérrez prezentas siajn ideojn pri la amerika movado kaj ĝiaj malfacilaĵoj kaj aspiroj
  • 133 ... UK | Lillo: Xavier Dewidehem respondas kvin demandojn pri la 100-a UK en Lillo
  • 134 ... Estrara Raporto: La estraro de UEA per ses paĝoj prezentas sian raporton pri la jaro 2014. En kelkaj laborkampoj estas signifaj progresoj kaj AMO-seminarioj prezentiĝas kiel atuto por la evoluigo de la E-aktivularo
  • 140 ... Tutmonda Kolokvo: Historia evento, kiu ŝajne signalas la malfermon de nova epoko en la agado por la Esperanto-instruado.
  • 142 ... E-Korifeoj | Gaston Waringhien: André Cherpillod prezentas unu el la gigantoj de la E-kulturo, Gaston Waringhien, kiu naskiĝis en Lillo.-
 
Membroj de UEA, libere legas el la reto.

SE VI VOLAS ESTI BONE INFORMITA KAJ VERA KUNLABORANTO

DE LA INTERNACIA MOVADO

Aliĝu al UEA, aŭ subskribu al  ĝia LA OFICIALA REVUO

 ---000---
 

“Neniu politikisto eŭropa kuraĝas diri al la eŭropanoj, ke en la venonta generacio niaj gefiloj vivos malpli bone ol vivis iliaj gepatroj, ĉar intertempe la mondo malrapide egaliĝas kaj ankaŭ la gefiloj de hindoj volas vivi same bone kiel ni.
Tio por voĉdonantoj estas deprima informo.
Same neniu E-gvidanto kuraĝas eĉ nur pensi, ke Universala Esperanto-Asocio, en Eŭropo, donas la saman utilon, kiun ĝi povus eble doni en Brazilo, en Hindujo aŭ en Honkongo. Necesas kuraĝi kaj ŝanĝiĝi kun la mondo…”    (Renato Corsetti)
 
“Ideoj pri ŝanĝo, plibonigo de la mondo kaj ĝia funkciado estas tre malofte ĉeftemo de diskutoj aŭ vivodecidoj…Nuntempe nia movado bezonas de ni multe pli grandan sindediĉon, ol plejmultaj esperantistoj pretas al ĝi doni.” (Peter Balaž)
 
 
 
 
 
 
 
 

Viewing all articles
Browse latest Browse all 468