Quantcast
Channel: Esperanto-Informado..
Viewing all articles
Browse latest Browse all 468

Foto UNICEF 2015: "los niños refugiados a causa de las guerras actuales"

$
0
0
UNICEF ha premiado la presente foto de © epa / Georgi Licovski, como testimonio de los horrores que deven vivir los niños actualmente refugiados de guerra, huyendo solos o juntos a sus padres, familiares o amigos. Mas de 200 mil niños han ingresado solo a Europa durante el  presente años... Muchos miles mas viven en campos de refugiados  en Turquia, Libano, Siria, Grecia etc. Los crimenes de las guerras actuales están afectando dolorosamente al futuro de la humanidad representados por este niños... Un futuro incierto para una humanidad que marcha aceleradamente a la autodestrucción ayudada por los cambios climaticos...!





La « Foto UNICEF de la jaro 2015 » montras la teruran situacion, en kiu povas troviĝi la rifuĝintaj infanoj dum sia vojaĝo al Okcidenta Eŭropo.© epa / Georgi Licovski.

 28/12/2015

La premio « Foto Unicef de la jaro 2015 » estis aljuĝita al la makedonia fotisto EPA Georgi Licovski. La sceno estis fotita la 21an de aŭgusto 2015 kaj montras du plorantajn kaj senesperajn infanojn ĉe la landlimo inter Grekio kaj la eks-Jugoslavia Respubliko de Makedonio, ĉe la momento kiam la rifuĝintoj provas rompi barilon de la polico.
« La situacio estis terura », rakontas Locovski. « Ŝajnis al mi, ke mi vidis sufiĉe da sufero dum mia fotista vivo: divido de Jugoslavio, elpelado de centoj da miloj da albanaj kosovanoj… Sed la situacio estis ĉi tie tiom terura, ke por la unua fojo en mia vivo, mi vidis kolegojn plori, ili estis tiel ŝokataj de tio, kio okazis antaŭ iliaj okuloj. »
Provante influi la makedoniajn landlimajn fortojn, kelkaj rifuĝintoj sendis virinojn kaj infanojn ĉe la unua linio, esperante ke la makedonia polico lasos ilin trapasi. En la kaoso, kelkaj infanoj estis apartigitaj de siaj gepatroj. Kelkafoje, ili trapasis la landlimojn kun nekonataj homoj, dum iliaj gepatroj kaj familio restadis blokataj en Grekio.
Hodiaŭ, kvarono el la 800.000 rifuĝintoj, kiuj alvenis en Eŭropa Unio tra Balkanoj, estas infanoj. Nur en Belgio, 2370 azilpetoj de fremdaj ne-akompanataj neplenaĝuloj estis registritaj, t.e kvinoble pli ol en 2014.

Viewing all articles
Browse latest Browse all 468