Quantcast
Channel: Esperanto-Informado..
Viewing all articles
Browse latest Browse all 468

LOS QUE GOBIERNAN EL MUNDO NO QUIEREN LA PAZ...

$
0
0

LA MASTROJ DE LA MONDO NE VOLAS PACON….

....y a nosotros, esperantistas, cuya misión es difundir el ESPERANTO, como idioma internacional de la paz, nos cuesta mucho abstraernos  de los conflictos que se nos imponen con saña y masivamente en la sociedad desde todos los ámbitos de la vida. Comprender y resistir debe ser nuestra tarea y nuestro deber.



LA MASTROJ DE LA MONDO NE VOLAS PACON….
KAJ NI ESPERANTISTOJ ANKAU ENIRAS FAKTE EN ILIAJ  PLANOJ
SE VERE NE REZISTAS KONSCIE KAJ PRAKTIKE…



Mesaĝo de MARK FETTES POR LA NOVA JARO

Labori por paco en malpaca mondo

La pasintan jaron ombris militoj kaj atencoj. Sirio, Irako, Jemeno; Sud-Sudano, Niĝerio, Centrafrika Respubliko; Mjanmao, Pakistano, Afganio; Ukrainio, Meksiko, Kolombio… en ĉiuj kontinentoj, miloj da homoj mortis perforte, per bomboj kaj pafiloj, en daŭrantaj konfliktoj diversspecaj. Teror-atakoj amase mortigis civitanojn en Ankaro, Garisso, Bejruto, Parizo, Tunizo, San-Bernadino. Pri kelkaj el tiuj tragedioj oni vaste raportis; pri aliaj nur malmulte. Sed pri rapidaj kaj facilaj solvoj oni ne povas paroli, ĉar temas pri fruktoj de longa malpaca historio.

Tiu malpaca historio estas la fono, sur kiu aperis kaj disvolviĝis nia movado por lingvo neŭtrale homa. Ni ĉiuj konas la alvokojn de Zamenhof, ke ni, pacaj batalantoj, laboru por starigi unu grandan rondon familian en kiu ĉiuj homoj kaj popoloj povus senti sin sekuraj kaj juste traktataj. Sed ni ne forgesu, ke li faris tiujn alvokojn fronte al kruelaĵoj, kiuj hante similas tiujn de la nuna mondo. Jam en la dua Universala Kongreso en Ĝenevo, 1906, li elvokis la eventojn en sia ruslanda patrujo:

Terura estas la stato de aferoj en la multelingva Kaŭkazo, terura estas la stato en la Okcidenta Rusujo. Malbenita, milfoje malbenita estu la intergenta malamo! Kiam mi estis ankoraŭ infano, mi, en la urbo Bielostok, rigardadis kun doloro la reciprokan fremdecon, kiu dividas inter si la naturajn filojn de sama lando kaj sama urbo. Kaj mi revis tiam, ke pasos certa nombro da jaroj, kaj ĉio ŝanĝiĝos kaj boniĝos. Kaj pasis efektive certa nombro da jaroj, kaj anstataŭ miaj belaj sonĝoj mi ekvidis teruran efektivaĵon: en la stratoj de mia malfeliĉa urbo de naskiĝo sovaĝaj homoj kun hakiloj kaj feraj stangoj sin ĵetis kiel plej kruelaj bestoj kontraŭ trankvilaj loĝantoj, kies tuta kulpo konsistis nur en tio, ke ili parolis alian lingvon kaj havis alian gentan religion, ol tiuj ĉi sovaĝuloj. Pro tio oni frakasis la kraniojn, kaj elpikis la okulojn al viroj kaj virinoj, kadukaj maljunuloj kaj senhelpaj infanoj! Mi ne volas rakonti al vi la terurajn detalojn de la bestega Bielostoka buĉado; al vi kiel al Esperantistoj mi volas nur diri, ke terure altaj kaj dikaj estas ankoraŭ la interpopolaj muroj, kontraŭ kiuj ni batalas.

Kompreneble Zamenhof ne povis antauvidi, kiom pli teruraj kaj amasaj estos la suferoj de viktimoj en la unua kaj dua mondmilitoj, kiam pereos i.a. liaj propraj familianoj. Sed li jam komprenis, kiel li diris la postan jaron en la londona Gildhalo, ke longe dauros ankoraŭ malluma nokto sur la tero, antaŭ ol la homoj ĉesos esti lupoj unuj kontraŭ aliaj.

Kiel ni esperantistoj kondutu, fronte al tiuj realaĵoj? Evidente ni ne estas imunaj kontraŭ antaŭjuĝoj kaj misperceptoj pri niaj kunhomoj; ĉiu el ni dividas, certagrade, la valorojn kaj vidpunktojn de siaj etno, socia klaso, amaskomunikila medio kaj simile.Iĝante esperantisto, oni ne demetas siajn aliajn identecojn. Tiel eblas, ke esperantistoj tiriĝas al malsamaj flankoj en diversaj konfliktoj, aŭ pli spontane sentas solidarecon kun iuj viktimoj ol kun aliaj. Tiel eblas, ke ankaŭ en Esperanto foje aperas esprimoj de maltoleremo, malrespekto, eĉ malamo.

Lerni Esperanton estas efektive nur unu paŝo sur longa, preskaŭ senfina vojo al homaraneco. La lingvo donas al ni multon: esprimilon, komunikilon, kulturbazon, tradiciaron; unuvorte, komunumon. Sed, por citi Zamenhof denove: Ni ne kredas, ke neŭtrala fundamento faros el la homoj anĝelojn. Nia komunumo estas lernejo, en kiu la lernantoj estas samtempe la instruistoj, en kiu la studfakoj kovras la tutan vivon de la homaro, en kiu la fina diplomo neniam estas atingita. Esperanto provizas fundamenton, konstrumaterialojn; ni faras la ceteron mem, laŭ niaj povoj.

Tiuj povoj ankoraŭ ne etendiĝas al la ĉesigo de militoj, kiel revis Zamenhof. Ni dividas la timojn kaj la sentojn de la ordinaraj homoj, kiujn trafas la minaco de bomboj kaj kugloj. En niaj diversaj hejmlokoj, ni venas al diversaj starpunktoj pri la politikaj kaj sociaj demandoj, kiuj naskas teroron kaj militon. Sed kiel esperantistoj, ni povas strebi al solidareco, al reciproka kompreno, al kunlaboro kaj kunlernado nelimigitaj de haŭtkoloro, kredo, kulturo. Al la detruado ni povas kontraŭmeti konstruadon; al la klopodoj disigi kaj marĝenigi homojn ni povas respondi per malfermitaj brakoj kaj pordoj.

Kiel fari tion pli efike, pli konsekvence, pli bone – jen grava demando por la 101-a Universala Kongreso en Nitro. Sub la temo Socia justeco — lingva justeco ni havos okazon repripensi la laboron de la esperantistoj por pli paca mondo. Ni ja ne estas solaj en tiu laboro; amaso da movadoj, multe pli ol en la tempo de Zamenhof, dividas niajn valorojn kaj niajn celojn, se ne ankoraŭ nian lingvon. Malfermante nian modestan memlernejon al iliaj ideoj kaj atingoj, enplektante ilin en niajn diskutojn kaj planojn, ni samtempe plifirmigos nian pozicion en la tuthomara strebado por paco kaj justeco.
Mi deziras al ĉiuj esperantistoj pacan kaj solidarecan jaron 2016!”

Mark Fettes

Viewing all articles
Browse latest Browse all 468