Quantcast
Channel: Esperanto-Informado..
Viewing all articles
Browse latest Browse all 468

APARECIÓ LA REVISTA ESPERANTO DE ABRIL 2016

$
0
0




 Mientras llega la revista impresa podemos leer la misma en su edicion digital en internet. Este es el último numero editado por el Redactor brasileño
FABRICIO VALLE
que mediante la revista ha sido un impulsor de una renovación y actualización del Movimiento esperantista mundial.

A partir del próximo mes, la redaccion de la revista estará 
a cargo del esperantista hungaro
 Attila Kaszás.


MALFERME – Ferme   Fabricio Valle – Redaktoro.

En mia lasta numero de Esperanto kiel redaktoro mi ŝatus diri kelkajn vortojn pri miaj klopodoj, spertoj, frustriĝoj, eraroj, trafoj, problemoj, ĝojoj kaj malĝojoj, krom miajn konkludojn pri tio, kio estis mia laboro
en tiu grava posteno de la E-movado.
Tamen, ne estas spaco por tio kaj aliflanke estas preferinde prioritatigi la estantecon, kiu fluas, kaj alfronti novajn defiojn.
Do, mi rezignas pri longa konfesado kaj malfermo de mia koro. Mi faros nur leĝerajn komentojn pri aspekto, kiun mi opinias interesa: tradicio.
Pripensiga deirpunkto estas la vortoj de Henry James (Usono, 1843 -1916): “Estas  necese multe da historio por forĝi etan tradicion.” Ni devas fieri, ke en nia mallonga historio, ni konstruis multajn belajn tradiciojn kaj sendube la revuo Esperanto estas unu el la plej gravaj tradicioj de nia historio (http://bit.ly/22DuJWl).
Tamen, se bonan tradición ni devas gardi, aliflanke tro firme alkroĉiĝi
al ĉiuj tradicioj, afero pri kiu ne mankas grandaj fakuloj en Esperantujo, ne estas sekvinda vojo.
……………………………………………………………………………………….
Bonŝance la Estraro de Mark Fettes ŝajnas tute preta rompi kelkajn tradiciojn, eĉ se foje, klopodante profunde respekti la pasintecon,
ĝi eventuale fariĝas konservativa.
Fakto estas, ke la nova redaktoro devos, kiel mi devis, lerte mastrumi la konflikton inter la novo, kiu volas naskiĝi, kaj la malnovo, kiu ne volas morti. Tio ne estas teorio!
……………………………………………………………………………………….

Mi dankas tiujn, kiuj sendis artikolojn, la oficistojn de la CO, la UEA-Estraron, mian kunlaboranton en TEJO, la volontulajn provlegantojn de la revuo en Roterdamo kaj kelkajn tra la mondo kaj la volontulon
de TEJO kiu helpis en la ĝisdatigo de la dosieroj en Guglo. Mi dankas ankaŭ la legantojn.
Mi finas per la vortoj de bela brazila kanzono (Kiel niaj gepatroj, de
Elis Regina, kun subtekstoj en Esperanto: http://bit.ly/1PxwcAO), kiuj resume prezentas la perspektivojn de mia vivo de nun: “...mi sentas, ke vento alblovas odoron de freŝa sezono”. Ĝis revido!
*
La enhavlisto de la aprila kajero:
  • 75 ... Malferme: Fabrício Valle en sia lasta numero kiel redaktoro de Esperanto adiaŭas per artikolo pri la temo “tradicio”. Kiel konkludon oni povas preni la frazon de rusa poeto (Alexandre Blok): “Ankaŭ rompi la tradicion estas tradicio”.
  • 77 ... Afrikaj lingvoj: afero de Esperanto - Latifou Gbadamassi
  • 78 ... Dek Demandoj: La intervjuo kun Francesco Maurelli alportas tre interesajn ideojn pri UEA, la E-movado kaj la esperantista ekonomio. Kiel entreprenisto, li havas avangardajn vidpunktojn kaj klare analizas diversajn aspektojn de tre aktualaj temoj.
  • 81 ... UEA-Domo por Volontuloj en Roterdamo - Martin Schäffer
  • 81 ... Oficiala Komuniko
  • 82 ... Kalejdoskopo: Notoj pri interesaj eventoj, homoj kaj agadoj
  • 84 ... Lingvo kaj ekonomio: Esperanto kiel lingvo de monda ekonomio - El la redakcio
  • 86 ... Ĉu Esperanto estas vera internacia lingvo? - Wang Tianyi (Ĉielismo)
  • 87 ... AMO maturiĝas kaj en Koreio atingis sian 21-an okazaĵon! - Stefan MacGill
  • 88 ... Nur ĉef- kaj lok-motoraj asocioj: La dua artikolo de la serio “Sfinksa Demando” sufiĉe klare kaj longe pritraktas la strukturon de Reto Nova, kiu konsistas el E-movadidoj kun nur ĉef- kaj lok-motoraj asocioj. La celo estas doni al la faka agado per Esperanto viglan elanon.
  • 90 ... Opinio:Ĉu la junularo maljuniĝas? - Fernando Maia Jr.
  • 91 ... Faka agado sub novaj principoj - Fabrício Valle
  • 92 ... Recenzo: Elstara romanisto sed ne elstara rakontisto - João José Santos
  • 93 ... Opinio: UEA en la disvolvado de la faka agado - Fabrício Valle
  • 94 ... Membrostatistikoj: La membrostatistikoj de UEA rilate la jaron 2015
La aprila PDF-versio de la revuo Esperanto estas trovebla sub la menuero TEKO - kune kun pluraj antaŭaj numeroj. Junaj membroj trovos tie ankaŭ aktualajn PDF-versiojn de la revuo Kontakto. -Andrej Grigorjevskij, volontula prizorganto de UEA.ORG


Viewing all articles
Browse latest Browse all 468