MUZAIKO.INFO...Legu kaj donu vian opinion.
"Saluton karaj:, Estis prelego pri Muzaiko dum UK okaze de la Tago de Lernado, kun titolo: "Muzaiko: kiajn kapablojn evoluigas de la aŭskultantoj aŭ kunkreantoj?" kaj nun ni devus liveri artikolon en la eldonaĵon pri la tago. Mi ekverkis malneton de ĝi kun la helpo de Eva Fitzelova (magica):
Vi estas bonvenaj kaj liberaj redakti, plibonigi ĝin, la fina limdato estas marde, la 23-an de februaro, je la 20-a horo laŭ UTC.Demandoj, komentoj, kiel ĉiam: bonvenaj! :) Amike,Veronika Poor.-"
Muzaiko: kiajn kapablojn evoluigas de la aŭskultantoj aŭ kunkreantoj?
Mojoseco kaj muziko: Muzaiko! - tiel sonas la ĵinglo de Muzaiko, la tutvolontula interreta retradio, kiu ekde pli ol 4 jaroj elsendas ĉiutage programojn el la tuta mondo, al la tuta mondo - plene en Esperanto. Ĉu ĝi kontribuas al la movado kaj al la kapabligo de aktivuloj? Por respondi al tiu demando, ni rigardos Muzaikon de la vidpunkto de la Agadkampo: Kapabligo de la Strategia Laborplano de UEA (2013-2017).
La ĝeneralaj celoj de la Strategia Laborplano en la Agadkampo: Kapabligo
- Baza instruado de Esperanto
- Prilingva kaj kultura klerigado
- Normigado kaj lingvo-kultivado
- Instruista kaj aktivula trejnado
- Partopreno en la evoluigo de tutmondeca edukado kaj trejnado
Ĉu aktivaĵo kiel Muzaiko povas ion ajn kontribui al tio? Ja ĝi multe povas helpi en la kampo de Konsciigo, ĉar ĝi estas tuja respondo al la demando “lingvo estas io, kiu havas radiokanalon - ĉu ekzistas en Esperanto radio-kanalo?”, kaj la mencio de ĝi ŝanĝas la demandon de “ĉu Esperanto estas lingvo?” al “kia lingvo estas Esperanto?”. Logike, ĉar la enhavon de ĝi ne povas krei unuopulo, tuj sperteblas pere de Muzaiko ke ekzistas Esperanto komunumo. Tiu strategio por konsciigo estis jam multfoje tre sukcese uzata, do pri tio ni ne devas paroli nun.
La valoron de Muzaiko por la agadkampo Komunumo ni ankaŭ ne devas nun priparoli, Muzaiko estis menciita en tiu parto de la Strategia Laborplano.
Nun la demando estas: ĉu retradio kiu ne havas la ĉefan celon helpi komencantojn povas kontribui ankaŭ al Kapabligo? La respondo estas certe jes, kaj sube venu detaloj pri kiel vi povas utiligi Muzaikon kaj ties koncepton por viaj agadoj en la kampo kapabligo.
Baza instruado de Esperanto
Muzaiko apenaŭ elsendas malrapide laŭtlegitajn tekstojn, kiuj estus rekte utiligeblaj por instruado. La plej granda parto de la parolaj programeroj en Muzaiko estas en parola lingvo, sekve malofte oni pensas pri ĝia utileco en la baza instruado de Esperanto. Memoru, ke por atingi fluecon en ajna lingvo, nepras ne nur lerni ĝin, sed ankaŭ havi bonan eblon praktiki ĝin. Kaj ĝuste Muzaiko povas efike helpi, ĉar Muzaiko provizas al la aŭskultantoj lern-okazojn ĉiutage, iam ajn, por atingi fluecon en Esperanto.
Kaj ne nur al la aŭskultantoj! Muzaikon kunkreis kaj kunkreas kaj spertaj aktivuloj, kaj komencantoj, kiuj plibonigas sian lingvonivelon uzante Esperanton por kunlaboro.
Strukturo de Muzaiko
Kiel povas esti ke jam komencantoj povas kontribui al kunkreo de tiom komplika afero, por kiu bezonatas bona rego de la lingvo, kiel radio?
La respondo estas en la strukturo de Muzaiko, kiu estas elpensita por ebligi laŭeble plej rapidan kontribuadon al la komuna celo, respektante la kvalitajn kriteriojn de retradio-kanalo. La strukturo ankaŭ faciligas konstantan funkciadon, malgraŭ la plene volontula laboro. Legu pri ĝi en: vikio.muzaiko.info.
Por krei radion necesas la plej diversaj laboroj, kaj ne ĉiam nepras flua rego de la lingvo, kaj ankaŭ kunigas homojn kun diversaj kapabloj, talentoj:
- organizaj
- parolaj
- skribaj
- artaj
- muzikaj
- komputilaj
- prizorgi sociajn retojn
- varbi
- aktori
Kunkreado de Muzaiko estas ankaŭ tempe kaj sperte varia. Ĝi ne postulas plene trejnitan homon komence, kaj ĉiuj povas pliboniĝi laŭ siaj eblecoj kaj kapabloj. Pro la vasteco kaj la specifeco de konoj bezonataj por kunkrei Muzaikon, ĝi estas tre utila por akiri diversajn kapablojn, ankaŭ utilajn ekstermovade.
Prilingva kaj kultura klerigado
En tiu kampo Muzaiko sekvas ne-formalan manieron, kaj veras ke en tiu kampo eblas trovi malkoherecon, ne-planitecon kaj buntecon. Pro la vasta malfermiteco al kontribuoj, en Muzaiko estas programeroj de tre diversaj vidpunktoj, de kontribuantoj de variaj viveroj (ĉu geografie, ĉu socie, ĉu demografie). Muzaiko ebligas komunikadon de aktivulo al aktivulo, kaj kiel tio, Muzaiko forte kontribuas al la kultura klerigado de la aktivularo.
Aldone al la pri-esperanta programeroj, Muzaiko ankaŭ enhavas multajn programerojn kiuj temas pri ne-esperantaj temoj, kaj tiel Muzaiko aktive kaj efike partoprenas en la evoluigo de tutmondeca edukado kaj trejnado.
Normigado kaj lingvo-kultivado
Pri tiu aspekto Muzaiko estas helpa, sed povus esti malhelpa. Pro la relative vasta aŭskultantaro de Muzaiko, ĝi ja funkcias normige. Aliflanke, ĉar la lingvo de Muzaiko estas parola lingvo, Muzaiko povas kaŭzi problemojn enkondukante esprimojn ne tiom favoratajn. Tial tre gravas laŭeble plej diligente atenti pri la lingvonivelo en la parolaj programoj de Muzaiko. La fina rezulto aŭskultebla estas la kompromiso inter aktivigo de movadanoj, kovrado de plej diversaj temoj, kaj la norma lingvouzo.
Instruista kaj aktivula trejnado
Kvankam Muzaiko ne celas nepre trejnadon, tion ĝi atingas trejnante aktivulojn dum aranĝoj, ekzemple dum pluraj JES-oj kaj IJK-oj okazis trejnadoj, kaj Muzaiko plurfoje kontribuis al la programo de Kleriga Lundo dum UK - la rezultoj de tiuj eventoj poste ankaŭ aperis en la elsendo de Muzaiko. Aldone al trejnadoj dum aranĝoj, ankaŭ estas multe da spaco por individua kresko sub gvidado de pli spertaj homoj.
Aldone, pluraj programeroj de Muzaiko estas uzataj por trejnadoj, ekzemple de la trejnado de TEJO pri Eksteraj Rilatoj.
Ĉi tie nepre indas mencii la enpovigan flankon de Muzaiko. Muzaiko donas relative facilan eblon por mem kontribui, tiel komprenigante al la partoprenantoj la respondecon kaj povon mem influi la mondon.
Resumo
Kiel ilo por kapabligo, Muzaiko estas tre grandampleksa: ĝi ne nur rolas kiel ilo por lertiĝo, sed ankaŭ kiel ilo por enpovigo. Aldone, ĝi ankaŭ provizas eblojn al la partoprenantoj por kapabliĝante kontribui al la evoluigo de la movado.
Do, se vi volas proponi unikan sperton al viaj lernantoj, ĉu aktive, ĉu pasive, rekomendu al ili Muzaikon. Aŭskultu kaj kunkreu!