DE LISTA EN INTERNET DE LOS ESPERANTISTAS ARGENTINOS, CREADA EN EL AÑO 1998 Y QUE LUEGO DE 20 AÑOS HA PASADO LOS CIEN MIL MENSAJES COPIAMOS ESTA INFORMACION DE UN ARGENTINO QUE PARTICIPO DEL 53° CONGRESO ESPERATISTA DE BRASIL. TENIAMOS SOLO LA INFORMACION QUE HABIA ARGENTINOS QUE PESE A LA SITUACION ACTUAL DE BRASIL Y NUESTRO PAIS HABIAN VIAJADO PARA PARTICIPAR SOLIDARIAMENTE EN EL CONGRESO.
DEJAMOS SU TEXTO ORIGINAL EN ESPERANTO.
[Argent-Reto] 53-a Brazila Kongreso de Esperanto
Saluton al ĉiuj! Mi revenis hieraŭ vespere de Brazilo, kie mi partoprenis la 53-an Brazilan Kongreson de Esperanto en Kuritibo (ĉefurbo de la ŝtato Paranao). Entute estis pli ol 200 partoprenantoj, inter ili kvar argentinanoj: Soraya Alvarez, Eva Florido, mia edzino Inés Mabel López kaj mi. En la foto kiun mi algluas vi povas vidi Evan kaj Inés-an, sidantajn maldekstre en la planko, kaj min starantan inter ili. Mi ne distingas Sorayan en la foto. Se ŝi legas ĉi tiun mesaĝon, mi petas ke ŝi bonvole konfirmu ĉu ŝi aperas en la foto kaj kie. Mi poste rakontos iom pli. Dume mi algluas post la foto mesaĝon kiun mi sendis al la organizanta vacapa grupo de la Kongreso..Via, - Daniel Karaj samideanoj: Unue mi volas gratuli vin pro la granda sukceso de la kongreso, ne nur laŭnombre, sed ankaŭ laŭkvalite. Kelkaj rimarkindaj pozitivaj aferoj, skribitaj laŭ ordo de memoro kaj ne necese de graveco: 1) Publika disvastigo, ekzemple per anoncoj en publikaj veturiloj kaj similaj. 2) Ĉeesto de reprezentantoj de la urbaj aŭtoritatoj en la malfermo, kaj utiligo de la urba Memorialo kaj de universitataj ejoj, kio montras seriozecon de la evento. 3) Interesaj prelegoj kaj agadoj. 4) Ĝentileco kaj sindoneco de la volontuloj. 5) Bone provizita libroservo. 6) Tre bonaj artaj prezentadoj. 7) La kurado kaj marŝado, krom sia propra valoro kiel sporta kaj bonsana evento, ankaŭ estis efika propagandilo. 8) Relative malmulta krokodilado. 9) Bona lokigo en la centro de la urbo. 10) Gastamo kaj bona akcepto al eksterlandanoj. Kiam la romia poeto Ovidio ekloĝis en la lando de la geltoj, li priskribis sian sperton jenmaniere: "La barbaro ĉi tie estas mi, ĉar neniu min komprenas kaj la stultaj geltoj primokas la latinajn vortojn". Male, inter vi mi sentis ne kiel eksterlandano sed kiel unu pli el vi. Plie, en la okazoj kiam mi parolis mian kvazaŭportugalaĉan, neniu primokis miajn vortojn nek mian akĉenton eĉ se ili ja estas primokindaj.. Decas agnoski ke tiun afablecon mi trovis ne nur en la kongreso sed ankaŭ en ĉiuj kuritibanoj kun kiuj mi interagis. Kiel plibonigindajn aferojn mi mencias la jenajn: 1) Miaopinie la sonsistemo en la Memorialo ne funkciis bone, kaj mi nur pene kaj parte povis aŭskulti la paroladojn kaj anoncojn, ĉar, kvankam la sono estis forta, ĝi estis konfuza. En la portugala tio povus esti kaŭzita de mia ankoraŭ nur mezbona rego de la lingvo, tamen Esperanton mi normale komprenus. Aliaj personoj havis ankaŭ tiun sperton. 2) La planko de la Memorialo estas iom faligdanĝera por aĝaj aŭ malsanaj homoj. (Mi agnoskas, tamen, ke tio ne dependis de BEL). __._,_.___ Enviado por: Daniel Cotarelo Garcia <cotarelogarcia@gmail.com> Para interesados, además de la información que aparece en https://bke2018.wordpress.com/ hay mucha información en Facebook e internet. |