Quantcast
Channel: Esperanto-Informado..
Viewing all articles
Browse latest Browse all 468

EL MOVIMIENTO ESPERANTISTA EN LA ERA INTERNET DE LA GLOBALIZACION.

$
0
0

SABEMOS PERFECTAMENTE LO QUE HA SIGNIFICADO PARA EL MUNDO EL ADVENIMIENTO DE INTERNET.

INTERNET HA BORRADO FRONTERAS, HA UNIFICADO EL MUNDO Y DE ALGUN MONDO NOS HA PUESTO BAJO EL CONTROL SOSPECHOSO DE LOS QUE GOBIERNAN SECRETAMENTE EL PLANETA, DISPUESTOS A IMPONER UNA NUEVA GLOBALIZACION LLAMADA "NWO": NUEVO ORDEN MUNDIAL.

EL MOVIMIENTO ESPERANTISTA SE HA VISTO BENEFICIADO YA QUE EL DESTINO DE LA "FINA VENKO" ES EN CIERTO MODO UNA REALIDAD. HAY UN IDIOMA COMUN QUE ES UTILIZADO MAS ALLA DE LAS FRONTERAS FISICO-CULTURALES-ETNICAS-LINGUISTICAS O RELIGIOSAS, CON UN IDEALISMO HUMANISTA DE IGUALDAD, SOLIDARIDAD Y FRATERNIDAD.

POR SUPUESTO QUE ESTO MISMO NOS ESTÁ OBLIGANDO RAPIDAMENTE A UNA REORGANIZACION COMO MOVIMIENTO MUNDIAL.

EL PRESENTE ARTICULO DE UN EX PRESUDENTE DE UEA, FUE PUBLICADO EN UNA REVISTA ESPERANTISTA RUSA "LA ONDO DE ESPERANTO", QUE APARECE EN LA RED DESDE KALININGRADO. ESTE ARTICULO SE REFIERE A LOS ACTUALES CAMBIOS PROPUESTOS EN UEA Y OTRAS ORGANIZACIONES ESPERANTISTAS.

(Se sabe que el Esperanto no es aceptado por el SISTEMA actual que de algún modo esta aprovechando estos cambios necesarios como una forma de debilitar su influencia en el mundo, provocando divisiones y controversias internas, que se agigantan gracias a las redes sociales. Por lo que es necesario acertar en las decisiones que han de tomarse en un próximo futuro)

Ĉio ŝanĝiĝu por ke nenio ŝanĝiĝu: UEA kaj la movado ĉe vojkruciĝo

30 Majo 2018 de AlKo - Artikolo verkita de D-ro. Renato Corsetti, eksa Prezidinto de UEA.

Multaj ŝatantoj de statistikoj produktis longajn seriojn de numeraloj por klarigi, ke la membronombro de UEA falas kaj ke la nombro de paĝoj en Vikipedio kreskas. Ili certe faras utilan laboron, sed kiu ajn movadano konstatas sen statistikoj, ke UEA kaj la tradicia movado postlamas la evoluon de la mondo.
Tion oni simple vidas en la Esperanto-klubo de iu ajn granda urbo de Eŭropo (ekzemple, Londono aŭ Moskvo).
Tradicie, ĝis la sepdekaj jaroj de la pasinta jarcento oni normale estis varbita por kurso en sia urbeto, aŭ hazarde vidis kaj aĉetis lernolibron en sia librovendejo, lernis la lingvon, aliĝis al loka klubo, pere de ĝi kontaktis la landan asocion, kaj pere de la landa asocio kontaktis la internacian movadon. Tiu tuta procedo postulis kelkajn jarojn, dum kiuj firmiĝis la lojalecoj al la diversnivelaj tavoloj de la movado. Tiam, se oni volis resti parto de la movado, nepre oni bezonis la kluban bultenon, la landan revuon aŭ la revuon de UEA.
En la nuna mondo oni lernas ĉefe rete. Fenomenoj kiel Duolingo aŭ lernu.netpruvas tion. Iusence ili estas la moderna versio de la amasaj kursoj de Andreo Cseh. De la reta lernado oni transiras al la filmetoj en Jutubo kaj poste al skajpo kaj Fejsbuko kaj kompreneble oni faras tion tute senpage. La loka klubo, la landa asocio kaj UEA venas poste, se entute ili venas.
Se entute ili venas, ĉar la novaj lernintoj ne sentas iun ajn lojalecon al la strukturoj de la tradicia movado, kaj ili ankaŭ ne bezonas tiujn strukturojn. Por pruvi tion, mi interrompis la verkadon por pruvi, ke per la reto oni trovas ĉion. Mi entajpis “esperantistoj Ulan Bator” en serĉ-programo, kaj tuj mi trovis kelkajn informojn pri mongolaj esperantistoj, sen bezono pri la jarlibro.
Se mi dediĉus iom pli da tempo, certe mi povus trovi eĉ la koloron de la okuloj de la sekretario de la loka ulanbatora klubo pere de la fako “bildoj” de Guglo.
Do, ne estas mirinde, ke UEA (kaj ĉiuj aliaj esperantistaj asocioj, grupoj, kluboj) havas konsiderindan penon trovi homojn, kiuj estas pretaj pagi aliĝkotizon por servoj, kiujn ili ne plu bezonas.
Restas unu servo, kiu malgraŭ ĉiuj ŝanĝiĝoj ankoraŭ altiras homojn, kaj tio estas la homaj kunvenoj kaj de la lokaj grupoj kaj de landaj asocioj kaj de UEA, la Universalaj Kongresoj.

Malgraŭ ĉiuj teĥnikaj komunikiloj homoj ankoraŭ ŝatas rigardi aliajn homojn en la okuloj kaj rekte interparoli en Esperanto. Eĉ usonaj lernantoj de Duolingo iniciatas serĉi loĝantojn en la propra regiono por renkontiĝi. Bonŝance homoj ankoraŭ restas homaj.

Tamen, ĉu la tradiciaj strukturoj estas ankoraŭ utilaj? Pri ĉi tiu punkto la opinioj malsamas. Mi mem opinias, ke ili estas ankoraŭ necesaj. Monda asocio, kiu reprezentu nin ĉe Unesko, ankoraŭ estas bezonata. Landaj asocioj, kiuj postulu leĝojn pri instruado de Esperanto en la landaj lernejoj kaj informu en sia lingvo, ankoraŭ estas bezonataj. Lokaj kluboj, kiuj kontaktu urbajn estrarojn kaj informu pri Esperanto en sia medio, ankoraŭ necesas.
Aliflanke por ke ili restu en la centro de la movado kaj kun la tradicia gvida rolo, alivorte por ke nenio ŝanĝiĝu en la strukturo de la movado, ili devas komplete renoviĝi, ĉio devas ŝanĝiĝi.
Imponaj fizikaj sidejoj kaj oficejoj en multekostaj landoj fariĝas malpli kaj malpli bezonataj. Jam de jardekoj firmaoj migris al pli kosto-favoraj landoj kaj transportis tien siajn servojn. Se oni telefonas informpete al la propra banko en Britujo, plej ofte respondas barata telefonisto, kiu sidas ie en Barato. Oficistoj cedas sian lokon pli kaj pli al aŭtomatigitaj procedoj. Se oni ne kredas pri tio, oni demandu sindikatistojn, kial ili protestas pro perdo de laborlokoj en Francujo aŭ en similaj landoj.
Paperaj revuoj estas io de la pasinteco. Oni bezonas ilin por la generacio, kiu estas malaperanta, sed ne por la novaj generacioj.
Mi konas kelkajn junajn intelektulojn, kiuj neniam aĉetis ĵurnalon dum sia tuta vivo, kaj mi mem estas postĉasata de gazetoj kiel Le monde diplomatique aŭ The Economist, kiuj daŭre proponas al mi kelkajn siajn artikolojn senpage en la reto en la espero, ke mi iam pretos pagi por la papera versio.

“Librojn legu la verkisto”, – diris fama poemo de Baghy. Fakte ankaŭ la publiko legu ilin sed prefere en elektronika legilo. Mi volas diri, ke la tradiciaj libroservoj estas ĉie en krizo, kiel enkrizas kaj fermiĝas la librobutikoj de niaj urboj. Ni ne povas pretervivi la normalan mondon.
Do, se neniu servo, krom la renkontiĝoj, altiras homojn, kion organizu la tradiciaj strukturoj? Al kio ili dediĉu sin? Unue ili dediĉu sin al sia moderniĝo laŭ la supraj rimarkoj. Ne temas pri io facila. Mi ne envias la estraranojn de UEA kaj de la landaj asocioj, kiuj devas fari la decidojn kontraŭ maljunaj membroj, kiuj protestas, ĉar oni tro rapide transformiĝas, kaj kontraŭ junaj membroj, kiuj protestas, ĉar oni tro malrapide transformiĝas.
Poste ili dediĉu sin al la vera kaj sola kialo, por kiu la Esperanto-organizaĵoj ekzistas, al la daŭrigo de la tasko de Zamenhof, al la disvastigo de la ideo de internacia lingvo kiel ilo de frateco inter la popoloj kaj de paco.

Eble mi estas iom ekstrema, sed la Esperanto-movado rajtas ekzisti nur pro tiu unu sola ideo de Zamenhof, kaj danke al ĝi ni travivis ekstreme sangan jarcenton kaj rezistis persekutojn kaj militojn. La mondo bezonas, ke ni parolu pri ĝi ĉefe al tiuj, kiuj ne volas aŭskulti ĝin. Se ni ne faras tion, ni estas sensignifaj por la mondo.

Tamen por esti liberaj fari tion, ni devas transformi nin de asocioj por vartado de la nunaj parolantoj de Esperanto en tradicia maniero al asocioj de agadoj por Esperanto, de asocioj de membroj al asocioj de partoprenantoj en kaj financantoj de agadoj por plibonigi la mondon.
Renato Corsetti
Ĉi tiu artikolo aperis en la maja numero de La Ondo de Esperanto (2018).
Ĉe represo aŭ citado bonvolu nepre indiki la fonton: Papere: La Ondo de Esperanto, 2018, №5. Rete: La Balta Ondo http://sezonoj.ru/2018/05/corsetti
__._,_.___



Viewing all articles
Browse latest Browse all 468