AUNQUE EL PRESENTE NUMERO DE LA REVISTA KONTAKTO DE TEJO, PODRA SER LEIDO SOLAMENTE POR LOS QUE SON MIEMBROS DE TEJO O ESTAN SUBSCRITOS A LA REVISTA, ES INTERESANTE PRESENTARLA A LOS ESPERANTISTAS QUE NO ESTAN TAN INFORMADOS.
POR SUPUESTO QUE UN AÑO DESPUES TODAS LAS REVISTAS QUEDAN EN INTERNET Y PUEDEN SER LIBREMENTE BAJADAS Y LEIDAS
LA REVISTA AHORA ES AHORA REDAKTADA PROFESIONALMENTE EN BRASIL POR UN PERIODISTA Y TECNICO VERDADERAMENTE PROFESIONAL LLAMADO: ROGENER PAVINSKI Y EDITADA, ENVIADA Y FINANCIADA POR UEA.
PUEDE LEERSE LA PRESENTACION DE LOS TEMAS QUE SON REALMENTE DE INTERES QUE MERECEN SER LEIDO POR LOS ESPERANTISTAS "MILLENNIALS".
POR ULTIMO TAMBIEN SE MANIFIESTA LO QUE YA HA SIDO DIFUNDIDO EN LAS REDES: LA FALTA DE FINANCIACION Y LA NUEVA "INDEPENDENCIA" DE TEJO, PONE EN CRISIS A LA REVISTA, QUE QUIZAS TENDRIA QUE APARECER SOLO EN INTERNET Y NO EN PROLIJA EDICION ACTUAL EN PAPEL Se sabe que esta crisis de financiacion afecta a todo lo que es publicado en papel. desde diarios, libros, revistas etc. ESPERAMOS QUE LA REVISTA PUEDA CONTINUAR APARECIENDO COMO AHORA Y FINANCIADA POR ALGUNA FUNDACION O EMPRESA INTERESADA.
La kvanto da elektra energio, kiun postulas la transakcioj kaj "minado" de tiu mono, estas absurde granda. Inter aliaj malavantaĝoj, ĝi nun estas rigardata de kelkaj kiel "monaĉo". Tion asertas Robert Nielsen en artikolo, kiu malgraŭ tio proponas ke Esperantujo havu propran ciferecan valuton. Aliflanke, Jens Spillner prezentas al ni socimedian retejon, kiu kompense al popularaj afiŝoj, pagas la aŭtorojn per alia cifereca mono. El ambaŭ kontribuoj eblas havi pli bonan superrigardon pri la nova modo de la cifereca mono kaj kiel ili povus ― ĉu nun aŭ estontece ― utili al ni.
Nek ciferecan nek realan monon vi bezonas por ekhavi la kartludon Kartoj Kontraŭ Esperantujo. Temas pri libere elŝuteblaj kartoj, kiujn Tim Morley tradukis kaj disponigis al nia komununo. Mi ludis ĝin por la unua fojo en la plej lasta IJK en Badaĵozo kaj, ĉar ĝi estas iom polemika, certe mi ne maltrafis la ŝancon intervjui la kulpulon, kiu venigis tiun pekan kartludon en nia "lingvosanktan" amikaron.
Tiun amikaron mi krome ŝatus danki, ĉar multaj el vi dum la ĉi-jara UK kaj IJK parolis al mi pri la revuo. Kelkajn mi konis nur laŭnome antaŭe. Do estis vere ĝojige vidi la vizaĝojn de la homoj, kiuj efektive ― per siaj verkaj, raportaj kaj foje tradukaj talentoj ― faras tiun ĉi revuon. Pro tiu du-semajna vojaĝo, tiu ĉi numero aperas iom malfrue. Mi devas tamen ankaŭ manifestacii min malfavore al tio, kio estas laŭ mia percepto la sinteno per kiu TEJO kaj UEA rilatas al tiu ĉi revuo.
Miasente, Kontakto nuntempe aspektas kvazaŭ filo de divorcintaj gepatroj, kiujn ĝenas la fakto ke ĝi deficitas finance, tamen unu atendas de la alia, ke oni prenu la iniciaton ion fari. La diskutoj pri ĝi ĉiam tuŝas la problemojn kaj la eblaj solvoj estas nur la plej simplaj (ekz. ĉesi presi la paperan version). Ne ekzistas ideoj aŭ plano por reklamado, kaptado de novaj abonantoj k.s. La nurajn ekzemplerojn, kiuj reklamcele troveblis en la kongresoj ĉi-jare, estis mi, kiu kunportis.
Kontakto ne estas mia. Ankaŭ ne de TEJO aŭ UEA simple. Ĝi apartenas al la tutmonda esperantistaro, kaj estas unu el la ĉefaj publikaĵoj ― nedubinda elmontrilo de la Esperanta kulturo, kiu dum pli ol duonjarcento aperis seninterrompe. Jes, la gepatroj jam havas siajn proprajn problemojn, sed tio ne povas esti senkulpigo por la malatento, kiu iom post iom povas damaĝi tiun ĉi jam 55-jaran revuon. -///