Quantcast
Channel: Esperanto-Informado..
Viewing all articles
Browse latest Browse all 468

RISKO, ESPERANTA LUDO utila por plia lingva kaj kultura lernado.

$
0
0
EDUKADO NET, estas reta eduka kaj instruistiva institucio de la Espèranto Movado. Antaŭ kvin jaroj ĝi kreadis LUDOn, kies nomo estas RISKO, Oni ludas ĝin pere de la reto kaj havas premiojn. 
LA NOVAĴO ESTAS KE

Jam estas pli ol mil ludantoj en RISKO


En tiu ĉi novaĵo ni resumas la rezultojn kaj la spertojn de la pasintaj tri monatoj de la RISKO-ludo. 
La unua bona novaĵo estas, ke la ludo havas jam pli ol 1000 aliĝintojn. La jubilea ludanto aliĝis al la ludo la 30an de julio, li estas Luzius Juon el Svislando, kiun ni kore gratulas. 
Estas 4 personoj, kiuj transiris 1400 ludtagojn, kaj pliaj 42, kiuj estas super 1000. El tiuj 42 ludantoj 13 personoj rajtas pluludi ĝis 1400 tagoj. Ili ricevis tiun eblon ĉu danke al iu kontribuaĵo al la paĝaro, ĉu pro aparta donaco. 29 ludintoj simple ĉesis pluludi. 
Ankaŭ pro tio post la enkonduko de la novaj reguloj bedaŭrinde falas la nombro de la monataj ludantoj. Ne aliĝas tiom da novaj ludantoj, kiom elfalas pro la atingo de la maksimuma ludtaga nombro. Ankaŭ tio veras, ke nur malmultaj sendas donacon por akiri pliajn ludtagojn. Tio estas bedaŭrinda afero, ĉar la funkciigo de la retejo kostas monon, kaj se ni eĉ kontraŭ servoj kaj utilaĵoj malfacile sukcesas pri tio konciigi la membrojn, ni devos trovi aliajn manierojn sekurigi nian funkciadon. Ĉiuokaze ni kore dankas ĉiujn, kiuj iumaniere subtenas nin kaj helpas.
Gratulojn al la du gajnintoj de la pasintaj tri monatoj:
  • en julio kaj aŭgusto la unuan lokon finis la konkuradon Miĥaelo (Miguel Rocha Bento el Brazilio) kaj 
  • en septembro tiu honoro iras al anna_lowenstein el Britujo.
Mikaelo elektis la libron "107 krucenigmoj en Esperanto" de Stano Marĉek. La elekton de Anna ni ankoraŭ ne scias. La sendadon de la donacoj ni baldaŭ prizorgos. 
Ni invitas ĉiujn ludantojn informi pri RISKO kaj inviti al la ludo novajn riskemulojn.
Sciu, ke ankaŭ novaj demandoj bonvenas. Sendu ilin kune kun la ĝustaj respondoj al la redaktoro. 
Ni atentigas la ludantojn, ke se ili kelkfoje forgesas ludi, ni konsilas prizorgon de ĉiutaga avertomesaĝo, kiu memorigas la forgesemulojn pri la ludo. Ĝin vi povas aboni ĉe la Agordoj-paĝo. 
Pluan bonan ludadon kaj bonŝancon deziras al ĉiu riskumanto, Katalin kaj Mogens -  2018-09-30 
EXISTEN MILES DE JUEGOS DE TODO TIPO EN INTERNET. Y MILLONES DE PERSONAS DEDICAN MUCHO TIEMPO A ESTOS JUEVOS. TAMBIEN POR SUPUESTO LOS NIÑOS, MAS AHORA QUE TIENEN LOS JUEGOS EN LOS CELULARES O APARATOS ADECUADOS...
LOS JUEGOS NO SON INOCENTES. INSTRUYEN. NADIE LO PUEDE IMPEDIR NI NADIE PUEDE CONTROLAR INTERNET.
HAY JUEVOS MUY PELIGROS Y LA MAYORIA DE LOS JUEGOS PROVOCAN EN LA MENTE UNA ADICCION IRRESISTIBLE.

EN ESPERANTO NO HAY MUCHOS JUEGOS.  EL "RISKO" DE "EDUKAD0O.NET" ES
ORIGINAL, EDUKATIVO E INSTRUCTIVO QUE PUEDE ACONSEJARSE A QUIENES ESTUDIAN ESPERANTO, SOBRE TODO A LOS "DUOLINGANOJ" . HAY PUNTOS POR LA JUGADA DIARIA Y ALGUNOS PREMIOS. MAS DE MIL ESPERANTISTAS DEDICAN ALGUNOS MINUTOS  DIARIOS A ESTE  JUEGO QUE REALMENTE TERMINA CONVIRTIENDOLOS EN "ESPERANTOLOGOS".-

Viewing all articles
Browse latest Browse all 468