Dum ĉe ni okazis la 59 AKE, oni malkovris la lokon kie falis nia "ARA S.Juan" kaj krom la fina River-Boca...la G20 prenas nian tutan atenton...
la Decembra Revuo Esperanto jam estas legebla en la reto por subskribintoj. Aliĝu al UEA kaj legu ESPERANTON...
KIEL (MAL)UNIVERSALAJ NI ESTAS?
"Por ke lingvo estu internacia, ne sufiĉas nomi ĝin tia."
L.L. Zamenhof
"Estas mirige, kiom vaste ni kredas Estas oportuna momento
je la universaleco de nia Universala
Esperanto-Asocio.
esplori pli detale la limojn de tiu universaleco. Ni trovos, ke tiuj limoj estas pli okulfrapaj ol ni populare kredas. Kiuj estas la esplorindaj terenoj? Komence, evidente, ni rigardu la membronombron. Due, ni analizu la konsiston de la Komitato, la supera decidorgano de la Asocio. Poste la nombron de delegitoj, kotizperantoj kaj ĉefdelegitoj. Gravan indikon donas ni- aj ‘tutmondaj’ renkontiĝoj: UK, IJK kaj la Kongresoj de ILEI. Esplorindas krome nia Akademio. Ĉiuj datumoj laŭ la Jarlibro 2018 aŭ la Reta Oficejo de UEA, ĉiam pri 2018 komence de oktobro, jaro kiu estas ankoraŭ ne finkalkulita.,,," (Legu la tuton en la paĝoj 256-57?
Estimataj abonantoj de la revuo Esperanto
En la retejo UEA.ORG jam estas elŝutebla la PDF-versio de la decembra numero de la revuo Esperanto. Tio estas ALDONA servo por la ricevantoj kaj abonantoj de la UEA-revuoj.
La enhavlisto de la decembra kajero:
- 243 ... Malferme: Lahtio: modernaj kondiĉoj ene de la vivanta naturo
- 246 ... Reprezentantoj de UEA kaj TEJO vizitis Lahtion
- 247 ... Kie, kiam, kion manĝi en Universala Kongreso de Finnlando?
- 248 ... Recenzo: Serena krimromano
- 249 ... Esperanto en universitatoj: Esperanto en la konferenco “Taksado de mondaj lingvoj” ĉe la Universitato de Makao
- 250 ... Recenzo: Testamente
- 251 ... Afriko brilas: La 7-a Afrika Kongreso de UEA – altpinto de 2019
- 251 ... Oficiala Informilo
- 252 ... Novaj esperantistoj naskiĝas en Norda Koreio
- 255 ... Eventoj: Kongreso ukrainia kun inaŭguro de memortabulo
- 256 ... Kiom maluniversalaj ni estas?
- 258 ... Laste Aperis
- 259 ... La 55-aj Baltiaj Esperanto-Tagoj sub aŭspicio de UEA
- 260 ... Furoraĵoj de la kongresa libroservo en Lisbono
- 260 ... Elekto de komitatanoj B de UEA
- 261 ... Kalejdoskopo
- 262 ... Indekso
- 263 ... Forpasoj
Por elŝuti tiun ĉi kaj pli fruajn numerojn de UEA-revuoj vi povas viziti retpaĝon https://uea.org/revuoj/ (unuafojaj vizitantoj bezonas registriĝi).