LA MAS QUE CENTENARIA UEA, VIENE CONDUCIENDO EL MOVIMIENTO ESPERANTISTA MUNDIAL DESDE LA EPOCA DE ZAMÒENHOF...
NO HAN SIDO FACILES ESTOS AÑOS CON GUERRAS MUNDIALES A CONFLICTOS INTERNOS ADEMAS DE PENURIAS ECONOMICAS.
YA AHORA EN LOS AÑOS DEL NUEVO MILENIO, NADA CONFORMA A TODOS. DE MODO QUE ESTÀ CONTINUAMENTE BAJO LA MIRA DE LOS OPOSITORES.
PERO SIN DUDA EL PRINCIPAL PROBLEMA ES ECONOMICO.
ESTA CARTA DEL ACTUAL PRESIDENTE DR. MARKO FETTES SE REFIERE AL TEMA Y VALE LA PENA LEERLA Y COLABORAR AUNQUE NUESTRAS PENURIAS ECONOMICAS SEN MUY SUPERIORES A LAS DE UEA.
"Karaj amikoj:
Mi skribas por peti vian helpon en la membrokampanjo de UEA por la jaro 2019. Niaj aliĝintaj landaj asocioj estas la plej gravaj fontoj de novaj
individuaj membroj de nia Asocio. Ju pli da tiaj membroj ni havas, des pli
bone UEA povas reprezenti la tutmondan esperantistaron.
Kaj ne temas pri ordinara jaro. En Lisbono la Komitato reformis nian
membrosistemon, tiel ke ekde la venonta jaro la kategorioj “Membro kun
Gvidlibro” kaj “Membro kun Jarlibro” anstataŭiĝas per la nova kategorio
“Baza Membro”. Ni bezonas vian helpon por klarigi tiun ŝanĝon al viaj
membroj.
Fariĝi “baza membro” de UEA estas maniero montri sian solidarecon kun la mondvasta komunumo de esperantistoj. La kotizoj por baza membreco estas ligitaj al la relativa riĉecnivelo de la diversaj landoj, ekde nur 2 eŭroj
en la plej malriĉaj landoj ĝis 44 eŭroj en la plej riĉaj. Ĉiu esperantisto,
kiu aliĝas laŭ la plej alta tarifo, samtempe subtenas la membriĝon de homoj kun multege malpli da rimedoj. Tiu sistemo celas esti pli justa kaj
inkluziva.
Plia novaĵo estas la rabatoj por junuloj. Ĝis la aĝo de 19 jaroj, homoj
povas aliĝi je nur kvarono de la kutima kotizo (t.e. 11 eŭroj en la plej
riĉaj landoj). Inter la aĝoj 20 kaj 25, la kotizo estas duono de la kutima.
Ni tre esperas, ke vi helpos nin diskonigi tiujn rabatojn inter la junaj
esperantistoj en via lando.
Bazaj membroj ricevas ĉiujn servojn kaj rajtojn de membreco, inkluzive de rabato por la Universala Kongreso. La informoj en Jarlibro estos alireblaj elektronike per la nova reta membrospaco de UEA, al kiu iom post iom aldoniĝos novaj funkcioj. Papera eldono de la Jarlibro estos daŭre mendebla, kontraŭ aldona pago.
La kategorio Membro-Abonanto restas pli-malpli senŝanĝa. La kotizo estas
tiu de Baza Membro plus 30 eŭroj por ricevi la paperan eldonon de la
revuo Esperanto. La reta eldono estos legebla por ĉiuj membroj.
Ankoraŭ eblas fariĝi Dumviva Membro de UEA. Ekde la nova jaro la kotizo por tio egalas al 30-oblo de la koncerna jarkotizo (de Baza Membro aŭ de Membro-Abonanto). Ĝis la fino de 2018, oni ankoraŭ povas fariĝi Dumviva Membro je la malnovaj tarifoj (25-oblo).
La kialoj fariĝi individua membro de UEA restas la samaj. Ne temas nur pri la konkretaj servoj, kiujn oni ricevas kiel membro. Temas pri tio, ke UEA estas la sola Esperanto-asocio malfermita al esperantistoj en ĉiuj landoj, ĉiuj tendencoj, ĉiuj vivsituacioj. Nia Asocio estas konkretigo de la vizio de D-ro Zamenhof, pri mondo en kiu homoj renkontiĝas, amikiĝas, kunvivas kaj kunlaboras kun homoj. Eĉ en la plej riĉaj landoj, la kosto de baza membreco estas malpli ol unu eŭro semajne. Tio estas malgranda investo en granda idealo.
Niaj landaj asocioj estas kolonoj de nia Asocio, videblaj pruvoj de nia
tutmondeco. Bonvolu helpi nin montri tion ankaŭ per la kreskigo de nia
individua membraro! Eĉ 10%-a kresko en via lando estos bela indiko pri la solidareco de viaj samlandanoj kun aliaj samideanoj tra la terglobo.
Elkore, bondezire,
Mark Fettes
Prezidanto de UEA