PINTKUNVENO DE LA MEMBROJ DE LA
"G20"
(...se vi ne scias ankoraŭ pri kio temas
demandu al GOOGLE... kaj legu informojn en la ĵurnalaro)
-0-
EN LA PINTKUVENO PARTOPRENAS ANKAU LA PREZIDENTO DE SUDKOREIO
S-ro Moon Jae-in.
Laŭ onidiroj, li estas la nura "esperantisto" partopreninto la G20, eĉ se ankaŭ PUTIN lernis Esperanton...kaj eble aliulo.
Do mi profitas montri kiel en Suda Koreio progresas la instruadon de Esperanto post la lasta Universala Kongreso en 2017.
Lernanto el Irano kaj el Pakistano, perfektigas Esperanton en S-koreio.
"Hodiaŭ (2018.11.27) s-roj Mohammad Mahdi Javidan el Irano kaj Asad Naeem el Pakistano vizitis 'Seula Esperanto-Kulturcentro'-n. Javidan parolis sufiĉe bone en Esperanto kaj Asad ĵus komencis lerni Esperanton. Nun Javidan kaj Asad studas en Koreio por doktoriĝa-kurso. SEK donacis 'Lernolibro de Esperanto'- n kaj 'Leteroj el Koreio'-n memore al ilia vizito. Mi esperas ke iam ili brile kontribuos por nia movado en Irano kaj Pakistano. — kun Mohammad Mahdi Javidan."