PLENA RAPORTO PRI LA 59-a AKE
Argentina Esperanto-Ligo
NUN ENIRIS EN INSTAGRAM
JEN FOTARO DE LA 59-a AKE
59-A ARGENTINA KONGRESO DE ESPERANTO
URBO: MONTE HERMOSO (BELEGA MONTO) ,
PROVINCO: BUENOS AIRES (BONAERO)
17-a ĝis 19-a de NOVEMBRO - 2018
Kongresa temo: “La malkomunikado en la nuna
diĝita/cifereca/interreta erao”
Kiel planite, la akcepto de kongresanoj, disdonado de dokumentoj kaj legomaterialoj okazis sabaton la 17-a de rovembro, inter la 10:00 – 12:00 horoj. Ĉe la akceptejo deĵoris la organizantoj. AEL plenkonsciis pri la grava malfavora ekonomia situacio de nia lando
kiu iamaniere konspiris kontraŭ la realigadon de nia kongreso. Simila situacio okazis al la sam-tempa t.n. “Ferio de la Kolektivecoj” (Feria de las Colectividades), kiu atendis pli da turistoj kiuj finfine ne alvenis , pro la sama manko da mono.
"Sendube dum la venonta 60-a AKE aperos pli da partorenantoj ĉar okazos renovigon de la AEL-estraro.
Ni atenteme observis ke ĉiun duan jaron aperas pli da ĉeestantoj. Ĉu hazarde? . Amike,
Prof Ruben Sanchez"
NIA Protokolo de la Asembleo:
Liga Argentina de Esperanto
Asamblea General Ordinaria N° 78
Domingo 18 de noviembre de 2018
Monte Hermoso, Buenos Aires
Siendo las 19:00 hs se da comienzo a la Asamblea. Se nombra a Raimundo Carletto como Presidente y a Ruben Sanchez como Secretario, para llevar adelante el Orden del Dia. Luego, se da lectura a las Actas anteriores y se aprueban. Se pasa a considerar la Memoria, Inventario,
Cuenta de Gastos y Recursos y el Informe de la C. Rev. De Ctas. Se aprueban todos. Luego de varias propuestas analizadas, se decide realizar el proximo 60° Congreso Argentino de Esperanto en la ciudad de General San Martin (La Pampa) que tendra a Fernando Weht como
organizador principal, en conjunto con la CD de AEL. A continuacion se comentan algunas actividades realizadas y el informe del ĈD, disponible en PDF. Finalizando el Orden del Dia, se tratan los montos de cuotas de AEL. Se decide Activos $300, Simpat. $150. Se transfiere a Fernando Weht la suma de $3000 para organizar el AKE 2019 (Wagner $1500 + Sanchez $1500). Sin nada mas que agregar, se cierra la Asamblea.
Argentina Esperanto-Ligo
Ĝenerala Ordinara Asembleo N° 78
Dimanĉo, la 18-an de novembro 2018
Belega Monto, Bonaero
Je la 19-a horo komencas la Asembleo. Oni nomumas kaj elektas s-anon Raimundo Carletto kiel Prezidanto, kaj s-ano Ruben Sanchez kiel Sekretario por antaŭen-irigi la Tagordon. Poste, oni legis la antaŭajn protokolojn kaj oni aprobis ilin. Oni konsideris la Memoron, la
Inventarion , la Ĝeneralan Bilancon , la Ens- kaj Elspezojn, kaj la Verdikton de la Kontoprizorganto. Oni aprobis ĉion. Post kelkaj proponoj analizitaj, oni decidis fari la 60-an AKE-on en la urbo Generalo San Martin, Provinco La Pampa, kaj nomumis s-anon Fernando
Weht kiel ĉefa organizanto kune kun la Estraro de AEL. Sekve, oni prikomentis pri kelkaj agadoj (individuaj kaj instituciaj) kaj la raporto de la ĈD, disponebla en PDF-o. Je la fino de la Tagordo, oni konsideris la kotizojn de AEL. Oni decidis Individua Membro ARP 300 jare,
Simpatianto ARP 150 jare. Oni transdonis ARP 3000 al s-ano Fernando Weht por organizi la AKE-on 2019 (s-ano Wagner ARP 1500 + s-ano Sanchez ARP 1500). Nenio plu por aldoni, la Asembleo estis fermita.//-//