L. L. ZAMENHOF 1859-2018
159 ANIVERSARIO DE SU NACIMIENTO.
EL Proximo año se cumpliran 160 años del nacimiento de
L.L.Zamenhof
INICIADOR DEL ESPERANTO
"LENGUAJE COMUN PARA LA HUMANIDAD"
ya utilizado en todo el mundo
gracias al proceso evolutivo de la globalizaciòn.
La Esperanto movado, festas la 15-an de decembro la
EL 15 DE DICIEMBRE
ANIVERSARIO DEL NACIMIENTO DE
L. L. ZAMENHOF
SE CELEBRA EN EL MOVIMIENTO ESPERANTISTA
COMO JORNADA DEL LIBRO Y DE LA
LITERATURA ESPERANTISTA.
Con este motivo, cada año se elige un
TEXTO PARA SER LEIDO POR TODOS EN ESE DIA.
COPIE Y LEA, JUNTO A SUS COMPAÑEROS Y AMIGOS.
EL TEXTO ABAJO INDICADO
Komuna Legado okaze de la Tago de la Libro.
Mia esperantujo
(Julian Hernandez Angulo, Kubo. 2018)
"Mia esperantujo estas la detaloj, kiujn mi ne preteratentas, por ke la movado pli kaj pli evoluu kaj fruktojn donu kaj por ke kresku en niaj membroj sento de aparteno…
Mia esperantujo estas la faktoj, kiujn mi produktas kaj kreas, por ke nia lingvo estu pli sencohava kaj konvinkoveka…
Mia esperantujo estas la aranĝoj, kiujn mi partoprenas, por doni kaj ricevi, por lerni pri historio kaj kulturo de mia eta lando, por dividi spertojn kaj por nutri mian esperantistecon kaj animon…
Mia esperantujo estas miaj oftaj kontaktoj kun esperantaj libroj kaj alispecaj materialoj, kiuj igas min pli kompetenta kaj klera kaj faras mian verdan vivon prospera…
Mia esperantujo estas miaj ĉiutagaj etaj kontribuoj al la asocio kaj al la monda komunumo, ĉu varbante, ĉu parolante kun novuloj, ĉu verkante, ĉu esplorante, ĉu respondante leterojn, ĉu gastigante samideanojn, ĉu ĉiĉeronante vizitantojn, ĉu akceptante diferencojn de la aliaj, ĉu helpante ĉiujn diversmaniere…
Mia esperantujo estas la amikeco, kiun mi konstruas, kiu igas min senti hejme pli kaj pli homa, pli gaja kaj pli feliĉa aliloke , alilande,…
Mia esperantujo estas mia bona kaj malbona uzado de la akuzativo, mia nekompreno de korelativaj vortoj, miaj ludoj per prefiksoj kaj sufiksoj, miaj timoj paroli, mia kuraĝo deklami, miaj ĝuoj kunkanti, nia libroservo, nia biblioteko…
Mia esperantujo estas mi, vi, ŝi, li kaj la aliaj, ni duope, triope, kvarope, okope, dekope, kaj pliope, kiuj Esperante klubas, interparolas, praktikas kaj eĉ geedziĝas…
Mia esperantujo estas miaj trajtoj kaj viaj trajtoj kaj la pontoj kreataj de ni, por ke nia lingvo iru antaŭen…
Mia esperantujo estas kiel mi subordigas kelkajn miajn ŝatojn kaj preferojn por la bono kaj prospero de la grupo, de la kolektivo, de la rondo familia, de la asocio, de la komuna ideo.
Mia esperantujo estas la pioniroj kaj nepioniroj, kiuj daŭre kreas esperantistajn valorojn, por ke niaj celoj estu pli plenumeblaj, aŭdeblaj kaj kompreneblaj de eksteruloj kaj por ke niaj idoj sentu sin pli dankemaj kaj fieraj pri ni…
Mia esperantujo estas niaj aranĝoj, niaj renkontiĝoj, niaj kongresoj, niaj deziroj, ke Esperanto progresu kaj estu pli komprenebla ideo de ĉiuj…
Mia esperantujo estas via kaj mia Zamenhof, via kaj mia flago, via kaj mia himno, viaj kaj miaj simboloj, viaj kaj miaj pioniroj kaj elstaruloj…
Mia esperantujo estas vi, li, ŝi, ni, ili kaj mi. Niaj virtoj kaj malvirtoj, niaj klopodoj kaj atingoj, nia lingvo, nia lingvo, nia lingvo.
Mia esperantujo estas: Mi estas Esperanto, Mi estas Esperanto, Mi estas Esperanto."