APERIS JAM LA FEBRUARA 2019 NUMERO DE LA REVUO
ESPERANTO DE UEA
La enhavlisto de la februara kajero:
- MALFERME -Dima Ŝevĉenko kaj Anna Striganova
"La lastaj monatoj de 2018 kaj la unua monato de 2019 portis por la Esperanto-Movado multajn pozitivajn novaĵojn, sed ankaŭ multajn tristajn. Tristecon portis la novaĵoj pri forpasoj de kelkaj niaj samideanoj, fervoraj esperantistoj, kiel ekzemple la forpaso de Baldur Ragnarsson, elstara esperantisto, Honora Membro de UEA, kiun konis preskaŭ ĉiuj. Ni invitas vin komenci konatiĝi kun ĉi tiu numero ĝuste de la artikolo, el kiu vi povas ekscii iom pri li (p. 32–33). Bonaj novaĵoj venas el Barato, kie okazis la Esperanto-Kongreso. Sukcesis ankaŭ la jarŝanĝaj Esperanto-aranĝoj, pri du el ili – NR kaj Luminesk’ legu la artikolon de Amri Wandel. Bona progreso okazas ankaŭ rete: naskiĝis nova retejo uea.facila, redaktata de Anna Lowenstein, kiu celas novajn esperantistojn; aktiva teamo revivigis la voĉlegan servon de UEA: nun rete eblas elŝuti son-dosierojn de la lastaj ses numeroj de la revuo Esperanto. Pri tiuj ĉi projektoj legu ĉi-numere, kaj en la sekva numero estos aperigitaj materialoj pri la aktiva evoluo de la Reta Revuo. Sed ne nepre vi devas atendi la martan numeron, jam nun vi povas sekvi ĉiutagajn publikaĵojn pri la diversaj temoj ĉe https://revuoesperanto.org."
- 27 ... Barato montras vojon por Azia fortigo
- 28 ... Rete: Facillingva retejo
- 29 ... Recenzo: Tiel necesa hodiaŭ, kiel antaŭ 500 jaroj
- 30 ... Landa agado: Pompa 5-jara jubileo de la Esperanto-Muzeo de la Zaozhuanga Universitato
- 31 ... Por pli da fortigo kaj brilo de la afrika movado
- 32 ... Forpasis Baldur Ragnarsson
- 34 ... Oficiala Informilo
- 35 ... Unesko: Alia rigardo al migrado
- 36 ... Esperantistoj vigligas la mondcivitanojn!
- 37 ... Deka Unesko-forumo pri scienco en Moskvo
- 38 ... Laste Aperis
- 39 ... Eventoj: IIK esenco de nia kongresa heredaĵo
- 39 ... Universala Kongreso: Junulara programo dum la lahtia UK konigos la finnan kulturon
- 40 ... Rete: Repreno de la voĉlega servo por vidhandikapitoj – kaj por ceteraj membroj
- 41 ... Recenzo: Rusio vide el Brazilo
- 42 ... Feliĉan Novjaron 2019: NR, Luminesk’ kaj IVU
- 43 ... ILEI: Festa kongreso en Serbio
- 44 ... Edukado: Esperanto-sukcesoj en la sud-pola urbo Nowy Sącz
- 45 ... KER-ekzamenoj en 2018 kaj 2019
- 46 ... Eventoj: La 2-a Komuna Esperanto- Kongreso de Japanio kaj Koreio
- 46 ... Kulturo: Forpasis Amos Oz, aŭtoro de la novelo Esperanto
- 47 ... Forpasoj
Por elŝuti tiun ĉi kaj pli fruajn numerojn de UEA-revuoj vi povas viziti retpaĝon https://uea.org/revuoj/ (unuafojaj vizitantoj bezonas registriĝi).