Audinde, por praktikado de la lingvo.
Posted by:
Jan 27, 2019
En la 47a podkasto de “Radio Esp
(Kaliningrado, Ruslando),
aperinta du monatojn post la 46a, oni
povas aŭdi la Kaliningradan felietonon de Halina Gorecka pri
du novaj projektoj realigataj en Kaliningrado kunlabore kun
partneroj el Litovio kaj Pollando. Poste aŭdeblas
Esperanto-novaĵoj, unu el kiuj sonas en aparta
programero – temas pri la proklamo de la
Esperantisto de la Jaro 2018. Sekvas prezento de la du intertempe
aperintaj numeroj de “La Ondo de Esperanto”, kaj en
la fino de l’ programo sonas Kristnaska kanto, ja
inter la antaŭa kaj la nuna programoj okazis la
Gregoriaj kaj Juliaj Kristnaskoj kaj Novjarfestoj.
Aŭskultu kaj/aŭ elŝutu ĉi tiun kaj pli fruajn
programojn de “Radio
Esperanto” ĉe http://radio.esperanto-ondo.ru