Quantcast
Channel: Esperanto-Informado..
Viewing all articles
Browse latest Browse all 468

15-a de familio. tag

$
0
0

Ĉiu asertas ke nia homaro alfrontas grandan krizon. Eble nia jud-grek-kristana civilizacio kolapsas antaŭ la akcela antaŭeniro de la teknologio kune al klimataj ŝanĝoj kaj detruo de la normalaj planedad vivkondiĉoj.
Ĉiu asertas ke la FAMILIO ESTAS LA BAZA UNO DE LA SOCIETO.
Tamen, ĵuste estas la familio kiu alfrontas la plej grandan detruadon.
Kion okazos kun la novaj naskigintoj sen familio?
Tia estas la demando.
Ĉu vere UNIĜINTAJ NACIOJ priokupiĝas pri la afero?
La nuna tago ekzistas por testi pri la afero.
Esperantistoj kaj ĝia "interna ideo" favoras la kreadon de "GRANDA RONDO FAMILIA", fare de la internacia lingvo Esperanto. 

MESAĜO DE UNIVERSALA ESPERANTO-ASOCIO OKAZE DE LA INTERNACIA TAGO DE FAMILIOJ, 15 MAJO 2019

Ĉiujare, je la 15-a de majo, Unuiĝintaj Nacioj festas la Internacian Tagon de Familioj. Tiutage, Unuiĝintaj Nacioj rekonas, ke la familio estas la baza unuo de socio. Pere de la familio, infanoj komencas sian edukon, lernas uzi lingvon kaj lernas ankaŭ kiel interagi kun aliaj personoj. Poetoj, verkistoj kaj pensuloj tra la jaroj substrekis la gravecon de familioj. Kiam Zamenhof kreis Esperanton, li konceptis la lingvon kiel ligon kaj komunikilon, kiu igu ĉiujn homojn en la mondo anoj de unu tutmonda familio.
Hodiaŭ multaj familioj estas dividitaj – de milito, de naturaj katastrofoj, de malsato. Familianoj estas dismetitaj, kontraŭvole, tra la tuta mondo.
Universala Esperanto-Asocio solidariĝas kun Unuiĝintaj Nacioj en ties subteno de la kondiĉoj en kiuj tiaj dividoj estu superitaj kaj en kiuj dividitaj familioj povu reunuiĝi en paco, prospero kaj kompreno.
Gazetaraj Komunikoj de UEA - N-ro 803 -2019-05-15
www.esperantoporun.org

Viewing all articles
Browse latest Browse all 468