Quantcast
Channel: Esperanto-Informado..
Viewing all articles
Browse latest Browse all 468

RETE LEGEBLAS SEPTEMBRA 2019 ESPERANTO REVUO.

$
0
0
 Septembra ESPERANTO revuo

MALFERME. Dima Ŝevĉenko, Anna Striganova

"Junio, julio kaj aŭgusto jam tradicie estas tre vigla periodo por la Esperanto-renkontiĝoj. Ankaŭ ĉi-jare ne okazis escepto. La septembra numero de la revuo Esperanto komencas serion de rakontoj pri la plej gravaj kaj interesaj el ili. Ĉi tiu, la septembra, kajero tradicie estas dediĉita al la Universala Kongreso, kiu okazis en Lahtio, Finnlando, 20–27 julio 2019. Krome vi povas legi pri kelkaj aliaj aranĝoj, kiel la 85-a Internacia Kongreso de Blindaj Esperantistoj, kiu ĉi-jare okazis samtempe kaj en la sama loko kun la UK, la 48-a Internacia Infana-adoleskanta Kongreseto kaj la 52-a Kongreso de ILEI, grava faka asocio, forte ligita kun UEA, kiu okazis en Čačak, Serbio. Ni planas daŭrigi la temon de la Lahtia Kongreso en la sekvaj numeroj, ekzemple, rakontante pri la riĉa ekskursa programo de la kongresa semajno. Kompreneble, krom pri la UK venos raportoj pri la Somera Esperanto-Studado, Internacia Junulara Kongreso, Itala Kongreso de Esperanto, postkongresa Kolokvo de CED kaj pluraj aliaj aranĝoj...."


La nova Estraro de UEA elektita en Lahtio-
En sia unua kunsido dum la 104-a Universala Kongreso de Esperanto, la Komitato de Universala Esperanto-Asocio
elektis novan Estraron por gvidi la Asocion dum la 
venonta trijara periodo
  •  La enhavlisto de la septembra kajero:
  •  
  • 172 ... Universala Kongreso: Resumo de la reĝisoro
  • 173 ... Futbalmatĉo dum la UK: ankoraŭ unu venko
  • 174 ... La 85-a Internacia Kongreso de Blindaj Esperantistoj ĉi-foje kubut-al-kubute kun la UK
  • 175 ... Kulturo: “15 Fabeloj de Eroŝenko Eljapanigitaj” rete publikigita
  • 176 ... Eventoj: Intima kaj tre memorinda kongreso
  • 177 ... La sveda ministro Amanda Lind salutis la Universalan Kongreson
  • 177 ... Faka agado: Dum la UK naskiĝis nova Faka Asocio
  • 178 ... UEA: Mirejo intervjuas Jérémie Sabiyumva
  • 180 ... La 104-a UK kiel la unua sperto de Esperanto-renkontiĝo
  • 181 ... Eventoj: Mil kaj unu lagoj
  • 182 ... Universala Kongreso: Altnivelaj scienca programo kaj IKU-libro en Lahtio
  • 184 ... Kultura programo de la UK. Pri Norda Stelo kaj verdaj koroj
  • 186 ... UEA: Kelkaj demandoj al la Ĝenerala Direktoro de UEA Martin Schäffer
  • 187 ... Kulturo: Bela sukceso!
  • 188 ... UEA: Premiitoj de la 70-a eldono de la Belartaj Konkursoj de UEA
  • 189 ... Premio Deguĉi 2019 al Heidi Goes
  • 189 ... 12 Elstaraj Agantoj premiitaj en Lahtio
  • 190 ... Afriko brilas: Esperanto vivas en Afriko
  • 191 ... La nova Estraro de UEA elektita en Lahtio
Por elŝuti tiun ĉi kaj pli fruajn numerojn de UEA-revuoj vi povas viziti retpaĝon https://uea.org/revuoj/ (unuafojaj vizitantoj bezonas registriĝi).

Viewing all articles
Browse latest Browse all 468