MESAĜO AL LA ESPERANTISTARO
OKAZE DE LA INTERNACIA TAGO DE PACO, 21 SEPTEMBRO 2019
Ĉiujare, tra la tuta mondo, oni festas la Internacian Tagon de Paco.
La Ĝenerala Asembleo de Unuiĝintaj Nacioj deklaris la 21-an de septembro tago dediĉita al plifortigo de la idealoj de paco ene de, kaj inter, ĉiuj nacioj kaj popoloj.
La membroj de UN akceptis la 17 Celojn por Daŭripova Evoluigo en 2015 ĉar ili komprenis, ke ne eblos konstrui pacan mondon se oni ne ekpaŝos por atingi ekonomian kaj socian evoluigon de ĉiuj homoj ĉiuloke, kaj certigi la protekton de iliaj rajtoj. La 17 Celoj tuŝas larĝan gamon de demandoj, inkluzive de malriĉo, malsato, sano, edukado, klimato, seksa egaleco, akvo, higieno, energio, la natura medio kaj socia justeco.
La 13-a Celo por Daŭripova Evoluigo, “Agado pri Klimato”, alvokas al tuja agado por malaltigi varmigajn emisiojn, kreskigi klimatan ŝanĝoreziston, kaj plibonigi klerigon pri klimata ŝanĝiĝo.
“Klimata Agado por Paco” estos do la temo de la ĉi-jara Internacia Tago de Paco.
La temo atentigas pri la graveco kontraŭstari klimatŝanĝiĝon por protekti kaj disvastigi pacon tra la mondo. Klimatŝanĝiĝo pligrandigas minacojn kontraŭ internaciaj paco kaj sekureco. Naturaj katastrofoj dislokas trioble pli da homoj ol dislokas militaj konfliktoj. La saligo de akvo kaj rikoltoj endanĝerigas nutraĵan sekurecon, kaj ties negativa efiko je publika sano daŭre altiĝas. Kreskantaj streĉitecoj pri naturaj rimedoj kaj pro amasa moviĝo de homoj evidentas ĉiulande en ĉiu kontinento.
Paco estos atingebla nur se okazos konkreta agado por kontraŭbatali klimatŝanĝiĝon.
La 23-an de septembro, Unuiĝintaj Nacioj kunvenigos Pintkonferencon pri Klimata Agado, kun konkretaj kaj realismaj planoj por pli rapida agado al plenumo de la Pariza Interkonsento pri Klimatŝanĝiĝo.
La Esperanto-movado, per sia tutmonda reto de komunikado, povas ludi signifan rolon en la pozitiva agado por paco kaj klimato. Ni alvokas al esperantistoj ĉie en la mondo dediĉi sian atenton, okaze de la Internacia Jaro de Paco, al tiu ĉi esenca demando. Sendu viajn ideojn, kaj raportu pri via agado, pere de #PeaceDay kaj #ClimateAction – kaj al info@esperantoporun.org.

Gazetaraj Komunikoj de UEA N-ro 825 - 2019-09-20
-------------------------------------------------------------------------------------------------------------------------------------------
BONEGE KE UEA KLOPODU INTERESIGI NIN PRI LA PROBLEMO DE LA MONDA PACO, ĜUSTE KIAM LA UNUIĜINTAJ NACIOJ, KUNVENOS KAJ PRITRAKTOS LA AFERON, ĈEFE KUN LA ALVENANTA SENSOLUCIA PROBLEMO DE LA "KLIMATAJ ŜANĜOJ".... ESTU TIEL, KE LA TUTA MOVADO INTERESIĜU KAJ PARTOPRENU EN PUBLIKAJ MANIFESTACIOJ, ĈAR EN LA NUNA SOVAĜA KAPITALISMO, NENIO ALIA POVAS BLOKADI LA MARŜON DE LA HOMARO AL LA MEMDETRUO KUNE AL LA PLANEDO...
(2) DUME, HODIAŬ OKAZAS INTERNACIA KAJ MONDA TAGO DE STRIKO KAJ PROTESTAJ MANIFESTACIOJ DE LA MONDA JUNULARO KIU KOMENCAS INTERESIĜI PRI ĜIA ESTONTECO, ĈAR LA PLANEDO, LAŬ LA NUNA DAŬRIGA DETRUADO, FARIĜOS NE PLU LOĜEBLA DE LA HOMARO KAUZE DE LA MALBONA VIVMEDIO...
MILIONOJ DA JUNULOS MANIFESTACIIS EN LA TUTA MONDO SED ĈEFE EN NOVA IORKO-USONA, KIE OKAZAS LA UN-KUNVENOJ EKDE MORGAU.
ESTAS ALVOKO AL REPETIĜO DE TIAJ MANIFESTACIOJ EN LA MONDO, KUN PLIA ENFAZO, DUM VENONTA VENDREDO 27-a, KUN PARTOPRENO DE LA ORGANIZITA MONDA LABORISTARO.
(3) DUME, ĈE NI HODIAŬ ESTAS LA "TAGO DE LA EMERITULOJ"... KIUJ APENAŬ POVAS SURVIVI EN NIA LANDO, ĈAR LA NUNA LIBERALA REGISTARO SEKVAS LA DIREKTIVOJN DE LA IMF: "La muitigo de la emeritularo estas tre danĝera por la ekonomio: do oni devas rapide fari ion por malpliigi kaj reduktigi tian maljunularon...."ĈU VI KOMPRENAS, KION OKAZAS?
(4) SAME MORGAŬ: TAGO DE LA PRINTEMPO, MILOJ DA JUNULOJ FESTOS....EN LA TUTA LANDO, KUN LA ĈIUJARA PLI STRIKTA KONTROLO DE LA POLICARO, ĈAR DROGOJ KAJ ALKOHOLAĴOJ ESTAS LA SOLVO POR LA VIVO DONITA DE LA NUNA SISTEMO KAPITALISTA, KAJ APLIKATA DE LA NUNA LIBERALA REGISTARO EL NIA LANDO.
(5) FIN FINE, ĈAR LA NUNA SISTEMO ABOMENAS ESPERANTON KIEL LINGVO KAJ LA ESPERANTO-MOVADON, EN NIA LANDO ONI KLOPODIS DETRUI LA SOLIDARAN TRADICIAN UNUIĜON DE LA ARGENTINA ESPERANTISTARO, POR NULIGI ĜIAN AGADON. FACILE KOMPRENEBLA: "DIVIDU kaj REGU"... Bedaŭrinda nia situacio, pri kiu ne decas publiki paroli.-

DUA MESAĜO
MESAĜO DE ILEI PRI INTERNACIA TAGO DE LA PACO.
Mireille Grosjean Prezid, de ILEI.
Mireille Grosjean Prezid, de ILEI.
*21-a de septembro : Internacia Tago de PACO*
Karaj kolegoj, instruistoj, instruantoj, karaj geamikoj,
Kiel iu homo povas agi por paco, kiam la ŝtatestroj, kelkaj el ili, estas
tiom malraciaj, malrespektaj…. Jes, ni ne kalkulu je la porpaca agado de la
politikistoj. Ni devas agi el la nivelo de la civitanoj. Ni devas agi tie,
kie ni estas. La civila socio kaj ĉefe la junularo estas alportantaj la
necesajn ŝanĝojn. En nia rolo de instruistoj, ni havas ŝlosilan pozicion.
Ni povas alparoli geknabojn montrante la gravecon de respekto de knabo al
knabino, de viro al virino. Ni povas montri Gandhi pli ol Hitler en niaj
kursoj pri historio. Ni povas emfazi pozitivajn faktojn kaj pozitivajn
personecojn, kiel ni ĉe ILEI provas fari redaktante nian revuon *Juna Amiko*.
Ni povas prezenti pozitivajn agadojn kaj artaĵojn el la tuta mondo kaj ne
nur el nia eta konata cirklo enlanda aŭ enkontinenta. Ni estas bonŝancaj,
ĉar per Esperanto ni havas aliron al scioj pri la tuta mondo. Ne multaj
homoj havas tian avantaĝon. Per agado respekte al la naturo, al la medio,
al ĉiuj bestoj kaj homoj, ni montru bonan ekzemplon al niaj gestudentoj ;
ni ne povas eviti esti ekzemploj.
Diversaj institucioj kiel Unuiĝintaj
Nacioj kaj UNESKO laboras por paco ; ni povas prezenti iliajn agadojn en
niaj kursoj. Ekzakte nun en septembro 2019 oni festis en Ĝenevo la fondon
de la Ligo de Nacioj en septembro 1919, estis la unua paŝo al multilaterala
kunagado. Unuiĝintaj Nacioj heredis tiun rolon kaj klopodas laborigi la
registarojn unuvoĉe.
Nenio estas perfekta, neniu estas perfekta. UN ne estas perfekta organizo,
niaj ŝtatestroj ne estas perfektaj. Sed se ni rezignas pri porpacaj agadoj
pro la fakto, ke niaj registaroj nenion faras, la mondo neniam ŝanĝiĝos kaj
pliboniĝos.
Ni devas ekpaŝi konscie kaj celtrafe, loke kaj tutmonde. Nia
instruado devas esti modelo de justeco kaj efikeco, devas transdoni al niaj
lernantoj solidarecon, toleremon, resume respekton. Temas pri respekto al
ĉiuj homoj kaj al la naturo, por ke nia planedo kaj la tuta homaro povu plu
vivi.
Nia lingvo Esperanto donas al ni senton de aparteno al tutmonda homa
familio. Tio donu al ni kuraĝon kaj agemon.
------------------------------------------------------------------------------
(Resume: Komentarietoj el la SOCIAJ RETOJ:
(1) LAŬ SOCIAJ RETOJ ŜAJNAS KE LA ESPERANTISTARO ESTAS IOM FOR EL LA MONDO KAJ NE TRO INTERESIĜAS PRI KION OKAZAS: ĈAR NIA CELO KAJ PRIOKUPO ESTAS LA "LINGVO"ĜIA INSTRUADO KAJ DISVASTIGO EĈ SE NE FARIĜAS TRO UTILA POR LA UZANTARO EN LA TUTA MONDO.Karaj kolegoj, instruistoj, instruantoj, karaj geamikoj,
Kiel iu homo povas agi por paco, kiam la ŝtatestroj, kelkaj el ili, estas
tiom malraciaj, malrespektaj…. Jes, ni ne kalkulu je la porpaca agado de la
politikistoj. Ni devas agi el la nivelo de la civitanoj. Ni devas agi tie,
kie ni estas. La civila socio kaj ĉefe la junularo estas alportantaj la
necesajn ŝanĝojn. En nia rolo de instruistoj, ni havas ŝlosilan pozicion.
Ni povas alparoli geknabojn montrante la gravecon de respekto de knabo al
knabino, de viro al virino. Ni povas montri Gandhi pli ol Hitler en niaj
kursoj pri historio. Ni povas emfazi pozitivajn faktojn kaj pozitivajn
personecojn, kiel ni ĉe ILEI provas fari redaktante nian revuon *Juna Amiko*.
Ni povas prezenti pozitivajn agadojn kaj artaĵojn el la tuta mondo kaj ne
nur el nia eta konata cirklo enlanda aŭ enkontinenta. Ni estas bonŝancaj,
ĉar per Esperanto ni havas aliron al scioj pri la tuta mondo. Ne multaj
homoj havas tian avantaĝon. Per agado respekte al la naturo, al la medio,
al ĉiuj bestoj kaj homoj, ni montru bonan ekzemplon al niaj gestudentoj ;
ni ne povas eviti esti ekzemploj.
Diversaj institucioj kiel Unuiĝintaj
Nacioj kaj UNESKO laboras por paco ; ni povas prezenti iliajn agadojn en
niaj kursoj. Ekzakte nun en septembro 2019 oni festis en Ĝenevo la fondon
de la Ligo de Nacioj en septembro 1919, estis la unua paŝo al multilaterala
kunagado. Unuiĝintaj Nacioj heredis tiun rolon kaj klopodas laborigi la
registarojn unuvoĉe.
Nenio estas perfekta, neniu estas perfekta. UN ne estas perfekta organizo,
niaj ŝtatestroj ne estas perfektaj. Sed se ni rezignas pri porpacaj agadoj
pro la fakto, ke niaj registaroj nenion faras, la mondo neniam ŝanĝiĝos kaj
pliboniĝos.
Ni devas ekpaŝi konscie kaj celtrafe, loke kaj tutmonde. Nia
instruado devas esti modelo de justeco kaj efikeco, devas transdoni al niaj
lernantoj solidarecon, toleremon, resume respekton. Temas pri respekto al
ĉiuj homoj kaj al la naturo, por ke nia planedo kaj la tuta homaro povu plu
vivi.
Nia lingvo Esperanto donas al ni senton de aparteno al tutmonda homa
familio. Tio donu al ni kuraĝon kaj agemon.
------------------------------------------------------------------------------
(Resume: Komentarietoj el la SOCIAJ RETOJ:
BONEGE KE UEA KLOPODU INTERESIGI NIN PRI LA PROBLEMO DE LA MONDA PACO, ĜUSTE KIAM LA UNUIĜINTAJ NACIOJ, KUNVENOS KAJ PRITRAKTOS LA AFERON, ĈEFE KUN LA ALVENANTA SENSOLUCIA PROBLEMO DE LA "KLIMATAJ ŜANĜOJ".... ESTU TIEL, KE LA TUTA MOVADO INTERESIĜU KAJ PARTOPRENU EN PUBLIKAJ MANIFESTACIOJ, ĈAR EN LA NUNA SOVAĜA KAPITALISMO, NENIO ALIA POVAS BLOKADI LA MARŜON DE LA HOMARO AL LA MEMDETRUO KUNE AL LA PLANEDO...
(2) DUME, HODIAŬ OKAZAS INTERNACIA KAJ MONDA TAGO DE STRIKO KAJ PROTESTAJ MANIFESTACIOJ DE LA MONDA JUNULARO KIU KOMENCAS INTERESIĜI PRI ĜIA ESTONTECO, ĈAR LA PLANEDO, LAŬ LA NUNA DAŬRIGA DETRUADO, FARIĜOS NE PLU LOĜEBLA DE LA HOMARO KAUZE DE LA MALBONA VIVMEDIO...
MILIONOJ DA JUNULOS MANIFESTACIIS EN LA TUTA MONDO SED ĈEFE EN NOVA IORKO-USONA, KIE OKAZAS LA UN-KUNVENOJ EKDE MORGAU.
ESTAS ALVOKO AL REPETIĜO DE TIAJ MANIFESTACIOJ EN LA MONDO, KUN PLIA ENFAZO, DUM VENONTA VENDREDO 27-a, KUN PARTOPRENO DE LA ORGANIZITA MONDA LABORISTARO.
(3) DUME, ĈE NI HODIAŬ ESTAS LA "TAGO DE LA EMERITULOJ"... KIUJ APENAŬ POVAS SURVIVI EN NIA LANDO, ĈAR LA NUNA LIBERALA REGISTARO SEKVAS LA DIREKTIVOJN DE LA IMF: "La muitigo de la emeritularo estas tre danĝera por la ekonomio: do oni devas rapide fari ion por malpliigi kaj reduktigi tian maljunularon...."ĈU VI KOMPRENAS, KION OKAZAS?
(4) SAME MORGAŬ: TAGO DE LA PRINTEMPO, MILOJ DA JUNULOJ FESTOS....EN LA TUTA LANDO, KUN LA ĈIUJARA PLI STRIKTA KONTROLO DE LA POLICARO, ĈAR DROGOJ KAJ ALKOHOLAĴOJ ESTAS LA SOLVO POR LA VIVO DONITA DE LA NUNA SISTEMO KAPITALISTA, KAJ APLIKATA DE LA NUNA LIBERALA REGISTARO EL NIA LANDO.
(5) FIN FINE, ĈAR LA NUNA SISTEMO ABOMENAS ESPERANTON KIEL LINGVO KAJ LA ESPERANTO-MOVADON, EN NIA LANDO ONI KLOPODIS DETRUI LA SOLIDARAN TRADICIAN UNUIĜON DE LA ARGENTINA ESPERANTISTARO, POR NULIGI ĜIAN AGADON. FACILE KOMPRENEBLA: "DIVIDU kaj REGU"... Bedaŭrinda nia situacio, pri kiu ne decas publiki paroli.-
Unua tutlanda Asocio fondita en 1916.