Quantcast
Channel: Esperanto-Informado..
Viewing all articles
Browse latest Browse all 468

"La Ondo de Esperanto" sur la vojo de la malapero.

$
0
0
Kiel "peranto" de la ONDO DE ESPERANTO, en ARGENTINO
mi ĵus ricevis la malbonan novaĵon: "La Ondo" malaperas.
Kiel multaj esperantaj revuoj ĉi jare aperos la lastaj numeroj.
Jam lastatempe la ONDO ne plu aperadis en papera eldono sed nun elektronike.

 TRE BEDAŬRINDA NOVAĴO.

La ONDO naskiĝis en 1909 kaj estis eldonita ĝis 1921.sub la redaktado de fama rusa esperantisto Aleksandro SAHAROV. (Pro politiko-ekonomiaj problemos la eldonadojn ĉesis)
Post multaj jaroj en 1991, Aleksandro KORJENKOV,  alia grava rusa esperantisto, reprenis publikadon ekde KALININGRADO, Ĝis nun en tute 300 numerojn.
La ONDO havis ankaŭ eldonejon de libroj kaj radio programojn.
Ĉio troveblas ene de La retejo : http://sezonoj.ru/
Kaj ene de http://sezonoj.ru/kiosko/  estas serio da elektronikaj libroj -pdf...ktp- libere ekŝuteblaj. 

Jen la ricevita letero:

Karaj kolegoj,
kutime en septembro vi ricevis nian cirkuleron pri la abonado en la venonta jaro. Bedaŭrinde, ĉi-septembre ni ne povas dissendi ĝin, ĉar la nuna abonjaro estas la lasta en la 29-jara eldonado de “La Ondo de Esperanto”.
Ni estas devigitaj fari ĉi tiun decidon pro la daŭra malboniĝo de la vidkapablo de Aleksander, kiu apenaŭ povas plu labori ĉe la komputilo ĉiutage po 18 horoj (ekde la 9a matene ĝis la 3a nokte) dum la ĉiumonata redaktoperiodo de “La Ondo”; li urĝe bezonas redukti sian labortagon kaj fari kelkajn paŭzojn en la laboro ĉiutage.
Bonvolu do forigi “La Ondo”n el la listo de la gazetoj, kiujn vi peras.

Kompreneble, ni ne forlasos Esperanton. Ni plu okupiĝos pri la libroeldonado (“Sezonoj”), reta informado (“La Balta Ondo”), sonprogramoj (“Radio Esperanto”), verkado, tradukado, recenzado, esplorado, prelegado, bibliografiado k. s. 
Kaj ĝis la jarfino aperos tri numeroj de “La Ondo”, inkluzive de la nun redaktata oktobra eldono, kiu estas la 300a eldonita de ni ekde 1991.
Ni dankas vin pro via multjara perado, kiu ebligis al ni kontentige vivi dum pli ol kvarona jarcento.

Bondezire viaj,
Halina Gorecka (eldonanto)
Aleksander Korĵenkov (redaktoro)




Viewing all articles
Browse latest Browse all 468