Quantcast
Channel: Esperanto-Informado..
Viewing all articles
Browse latest Browse all 468

JAM RETE LEGEBLAS OKTOBRA ESP-REVUO.

$
0
0

Oktobra 2019 ESPERANTO REVUO

("Belegaj fotoj ĉiam kun optimisma sinteno pri la estonteco de Esperanto!
Do ĈIAM ANTAŬEN!!!")

MALFERME

Tra jardekoj ekzistis kontinentaj komisionoj en UEA – la plej aktiva estas la Azia Komisiono KAEM, aliaj estas la Afrika (praktike por la subsahara Afriko), la Amerika (praktike Latin-Ameriko) kaj la Eŭropa. La Oceania Komisiono malfondis sin antaŭ kelkaj jaroj, provizore la Azia Komisiono prizorgas tiun antipodejon.
Aldone al tio estas regiona komisiono, kiu ja aktivas en malforta mondparto – MONA, tio estas la Mez-Oriento kaj Nord-Afriko. La komisionoj organizas la kontinentajn kongresojn, sub la aŭspicio de UEA tipe unufoje en tri jaroj. MONA organizas Mezorientajn Kunvenojn (MK) ĉiujare. Plena listo de tiuj Kongresoj troviĝas ĉe: <https://revuoesperanto.org/kongresoj_mona >.
Intensaj laboroj okazadis tra la lastaj monatoj kaj precipe depost la UK en Lahtio por rekonsistigi kaj laŭeble efikigi la laborojn de la regionaj komisionoj. Ili havas mandaton de 2019 ĝis 2022. Konsterniga fakto estas ke nur KAEM funkciis por iom bone prizorgi la landan agadon, eĉ se iom elekteme.
La ceteraj aŭ neniam funkciis aŭ ĉesis efike funkcii. Nia celo estas esplori la kialojn por tio kaj proponi bazajn ŝanĝojn por krei pli vivipovajn solvojn...... (legu rete)

--------------------

TEJO kaj UEA serĉas volontulojn
TEJO kaj UEA konstante serĉas volontulojn. Se vi konsideras helpi al niaj organizaĵoj volontule aŭ se vi konas junulojn aŭ aktivulojn, kiuj pretus volontuli en Roterdamo aŭ de siaj urboj, bv. ne heziti skribi al direktoro@co.uea.org aŭ info@ tejo.org. Facila aliro al komputilo kaj interreto estas dezirinda. Jen kelkaj kampoj, kie volontuloj estas bezonataj: landa agado, grafikaj laboroj, programado, redaktado de tekstoj, kontrollegado, voĉlegado de la Revuo Esperanto kaj Kontakto, merkatigo, helpo ĉe administraĵoj, helpo ĉe IJK, kultura evoluigo. Ankaŭ aliaj ideoj estas bonvenaj.
....................

Ĉu vi ŝatas la Revuon ESPERANTO de UEA? Rakontu pri la revuo al viaj amikoj, por ke ankaŭ ili povu ĝui la revuon Esperanto. Membriĝu kaj ricevu la revuon Esperanto ĉe: http://uea.org/alighoj/alighilo
Aŭ kaze de nepagipovo legu, kiel ricevi subtenon de Fondaĵo Canuto ĉe: http://uea.org/asocio/fondajhoj
---------------------

La enhavlisto de la oktobra kajero:

  • 195 ... Malferme: Regionaj Komisionoj – niaj pordoj al la landa agado
  • 197 ... UEA: Nova Afrika Komisiono kun novaj vizaĝoj
  • 198 ... Montrealo-2020: LKK respondas
  • 201 ... Universala Kongreso: Kortuŝa momento: Haleluja!
  • 201 ... Salutmesaĝo de la Ambasadoro de Kanado en Finnlando, S-ro Jason Tolland
  • 202 ... Eventoj: SES – la eksa UK-urbo denove bonvenigis esperantistojn
  • 202 ... SEP – nova evento kun nova elano por Esperanto
  • 203 ... La kolokvo de CED, organizita de ESF
  • 204 ... La 75-a Internacia Junulara Kongreso de TEJO
  • 206 ... Multkulturismo en multkultura urbo: la 86-a Itala Kongreso en Triesto
  • 208 ... Tiĥvinaj Esperanto- Metiejoj. Pri pluvoj kaj homoj
  • 209 ... Afriko brilas: Afriko kaj filmoj en Esperanto­
  • 210 ... Landa agado: Aleo de Gandhi plantita en Slovakio
  • 211 ... Laste Aperis
  • 212 ... "Malgranda UK" en Litovio – grandaj kaj internaciaj 55-aj Baltiaj Esperanto-Tagoj
  • 214 ... Recenzo: Esperantigita Strangaĵoj de Liaozhai
  • 215 ... La Biblioteka Apogo Bachrich
  • 215 ... Oficiala Informilo
Por elŝuti tiun ĉi kaj pli fruajn numerojn de UEA-revuoj vi povas viziti retpaĝon https://uea.org/revuoj/ (unuafojaj vizitantoj bezonas registriĝi).







Viewing all articles
Browse latest Browse all 468