Quantcast
Channel: Esperanto-Informado..
Viewing all articles
Browse latest Browse all 468

KIAM ZAMENHOF REVIS HELÍ MIGRINTOJN (REV ESPERANTO SET 2023...

$
0
0
KIAM ZAMENHOF REVIS HELPI MIGRANTOJN Kion okazas nun en la mondo ni ĉiuj perfekte scias… Kaŭse de la militoj, la kolonialisma ekspluatado, la klimataj ŝanghoj...ktp ktp oni prognozas kreskadon de malordema emigrantaro en la tuta mondo, kiel jam okazadas ekde keljaroj en la limoj de Eŭropo kaj aliaj landoj. La fenomeno ne estas io nova. La homo estas nature migranto, kaj emigri estas “homa rajto”. “La tero estas iunu lando kaj ĝia loĝantaro egalrajtaj civitanoj”, eĉ se tio ne plaĉas al aro kiu konsideras sin regantoj de la planedo. La homo -fiere titolita “sapiens”- post miloj da jaroj konkeris la tuta planedon kaj evoluadis kune al la vivantuloj... nun minacas eĉ detrui la teron.… Do vana estos la strebo halti  aŭ oposicii ĉefe al la “rifuĝintaro” invadanta ĉiujn limojn  serĉante survivon. Plie ankoraŭ: la teknologio jam fariĝis de la planedo unu lando momente komunikita. La nunaj naciaj limoj estas grandparte tute falsaj aŭ  absurdaĵaj resultoj da militoj aŭ imperialismoj. Do estis la teknologio -sen ia helpo de Esperanto- “kiu detruadas la muregojn…” (“kiuj falos por ĉiam…por ke amo kaj vero ekregos sur tero”)...en ebla estonta evoluado. Kompreneble la afero de klimataj ŝanĝoj aŭ iu sovaĝa emigrado ne havas rapidan solvon, ĉefe ĉar ĉie lastaj ondoj de inmigrintoj estas vera “refuĝintaro” forkuranta de militoj aŭ ne plu tolereblaj vivkondiĉoj. La problemo ĉefe en Eŭropo povus esti la “integriĝo” de tia ĉi lavango, tre malfacile rapida, unue pro la manko de komuna lingvo kaj ekonomiaj malfacilaĵoj. 1.-Indas ke ni pensu en nia ZAMENHOJ. Nia Iniciinto, profunde komprenis ene de si mem kio signifis esti “migranto”, li men emigris el Bialistoko al Varsovio, poste al Rusio, al Aŭstrio… krome ke la Biblio montris al li ke la granda suferado de la Juda Popolo estis afero de migrado en la “Diasporo”… From Abrahamo, al Egipto, al Babilonio, al Greka kaj Romia imperioj…fin fine al la tuta mondo. Unu el la preceptoj, ĉiutage memorigenda estis: “Ne mistraktu migranton, ĉar migrantoj vi estis en lando de Egipto” (Deut. 10,19) Li mem deklaris ke lia “integriĝo” en estis perfekta, pli ol polandano li sentis sin esti rusiano... Do en lia menso aperadis kune al la “komuna” lingvo kaj la baza “hillelismo” la ideo proponi -unue por la juda persekutita popolo en Rusio-Ukrainio- la kreadon de novaj komunumoj en la “nova mondo”...almenaŭ por solvi momente la problemo de persekutado kaj “progromoj”... 2.- En la ruslingva broŝuro “Gillelizm” (Hillelismo), eldoninta de L. L. Zamenhof en la jaro 1901 sub la pseudonimo “Gomo sum” (“Homo sum”) sed verkita post la “Unua Sionista Kongreso” de 1897, la Iniciinto de Esperanto revis trovi solvon por la “progroma” daŭriga persekutado de judoj (ĉefe en Ukrainio) danke al organizonta komunuma emigrado (kun Esperanto kaj “Hilelisma” baza doktrino) al Argentino, Usono kaj Kanado, (paĝo 66) landoj konataj de li kun libera eniro de migrantaro. Post la unua  Sionista Kongreso Basilea kun kiu li ne akordis... li volis esprimi proprajn vidpuntojn pri kelkaj aferoj. Uzis kaŝnomon dum estis  tempo jam de granda emigrado de judoj al Argentino, ĉefe ekde 1890 danke al agado de Barono Hirsch kaj sia “Jewish Colonization Association” kiu tion financis kaj akordis kun la argentina registaro laŭ novaj leĝoj pri emigrado… (Same en Usono kaj Kanado)... Sendube Zamenhof  estis bone informita pri la atero... Eĉ se kredeble, en sia menso kaj animo komencis kompreni ke la problemo de la juda popolo superis lin... Do disvastigi la komunan lingvon Esperanto en la tuta mundo (eĉ sen “homaranismo”) jam estos komenco de helpo al la monda paco. ktp Estas konata la historio de Argentino, ke kiel Usono aŭ Kanado ktp. liberigis  aŭ “neŭtraligis” la aborigenajn popolojn de la lando -kiun lasis la konata “hispana malkovro kaj konkero”-…- Do la loka loĝantaro malpliiĝis kaj la novaj “nacioj” (sen aborigena registaro) kun granda kvanto de grundo malplena kaj vaka... volis eniri “civilización” ĉefe danke al “sapiens” eŭropa migrantaro!... Pri la milionoj da enmigrintoj en la tuta Ameriko oni jam sufiĉe troviĝas dokumentaro, eĉ se la plej parto estis vera “rifugintaro” ne nur el Europo, sed el mezoriento, ktp. ĉar la unua, dua kaj aliaj militoj okazis  kaj daŭrigas ĝis nun... Do, rifuĝintoj daŭrigas serĉantaj novajn landojn por survivi. La resulto de tia emigrado videblas nun en la tuta Ameriko –“Nova Mondo”, kiu jam estis ricevinta la “nigra-afrikanan sklavaron”… La “novaj” popoloj kiuj naskiĝis estas ne kredeblaj “miksaĵoj” de landoj kaj kulturoj…sekve de inteligenta kulturo de integriĝo... Tamen tio ne estas io nova por la “Patrino Tero” kiu subtenas vivantulojn ekde da milionoj da jaroj. Verŝajne kun la emo perfektigi aŭ evoluigi la “homon sapiens”… 3.- Oni povas aserti ke Zamenhof iom sukcesis: en la nova mondo Esperanto eniris en la novaj komunumoj. Eĉ se la hillelisnma broŝuro ne esti bonŝance konata la rapida evoluo kaj disvastigo de la “internacia” lingvo je ĝia homarana “interna ideo” eble iom helpis al juda emigrantaro ĉar multaj “Rabenoj” akompanis la migrantojn por pli bona organizado kun sinagogoj kaj lernejoj, ktp. Sed ene de la politiko de integriĝo kaj egaleco antaŭ la leĝoj La resulto por la judoj, en Argenitino estis la unua generacio de “Judaj gaúĉoj” agrikulturistoj... poste multaj reenmigrinte al Israelaj “kibutsin”...Car Argentino estis inter la unuaj kiu agnoskis Israelon kiel nova Ŝtato. Kaj Esperanto estis jam instruinta en Bonaero ekde la jaro 1889, kun la mencio de esperantistoj en la LISTOJ publikitaj de Zamenhof mem kaj la unua “Argentina E-Asocio” de 1906, kies prezidenteco li akceptis. Eĉ se ĉiuj povus aserti ke ankorau Esperanto kaj ĝia “interna ideo” ne multon helpis al paca monda kunvivado...ni estas sub la vojo de la Zamenhofa revo: “Nia diligenta kolegaro en la laboro paca ne laciĝos ĝis la bela sonĝo efektiviĝos!”.  La Esperanto Movado povus danki al novaj teknologioj. Post 136 jaroj Esperanto jam estas “internacia lingvo”, kiu rete aperas apude al ĉefaj lingvoj de la planedo kun la kapablo traduki kaj verki, ktp… Kian alian “finan venkon” ni devus atendi? La nuna TORINO 108 UK kies temaro Enmigrado kaj kunfluo de homaj valoroj estas tre aktŭala... kaj povus doni al nia nova esperantista generacio novan ŝancon de pli aktiva kaj organiza agado por paca interkompreniĝo kaj monda kunvivado... SEN LA DEĴORO DE KUTIMAJ IMPERIALISMOJ “ŜAKALE” SUBMETANTAJ POPOLOJN, “la granda homaro” povus praktiki la “kredon del Koro” kaj helpe de komuna lingvo feliĉe integriĝi laŭ ĝia kosma destino sur la planedo. Do, ek ĉiuj al laboro! // Ro. Sartoro. Mendoza-Argentino-2023.-

Viewing all articles
Browse latest Browse all 468