Gaby Treanton (1920-2019)
Estas sciite, laŭ tradicioj esperantistaj diroj, ke ESPERANTO FAVORAN LONGAJN VIVOJN AL ESPERANTO PAROLANTOJ KAJ AKTIVULOJ.
Jen ĵus forpasis S-ino GABY TREANTON, al kiu mankis nur monaton por fariĝi centjarulino.
Legu ĉi tie malarĝan biografieton kiu aperis en EDUKADO.NET kiam ŝi estis elektita kiel elstara membro el la Panteono.

"Ŝi naskiĝis en Guingamp (Norda Bretonio) en majo 1920. Bedaŭrinde, ŝia patrino estis malsana, kaj mortis pro tuberkulozo kiam Gaby estis 3-jaraĝa. Ŝiaj patraj geavoj okupiĝis pri ŝi, dum ŝia patro laboris en St-Brieuc. Ŝi obtenis sian abiturekzamenon en 1939, ĵus antaŭ la militdeklaro.
Post pluraj jaroj da staĝoj kaj provpostenoj, ŝi estis nomumita instruistino, en 1944. Ŝi estis tiam tute sola en la vivo, ĉar ŝia patro mortis en 1941.
Ŝi instruis en pluraj lernejoj de Côtes d'Armor.
Ŝi ekkonis Esperanton en 1944, tuj post la milito. Ŝi lernis ĝin per koresponda kurso. Post kelkaj monatoj ŝi jam povis paroli ĝin. Dum la sekva somero, ŝi partoprenis en laborkampo organizata de la Internacia Civila Servo.
La junuloj interkomunikiĝis en la angla aŭ la franca, sed unu el ili parolis nur svede kaj Esperante. Gaby diras ke ŝi multe pli bone komprenis Esperanton post tri monatoj, ol la anglan lingvon post 7 studjaroj.
Post tiu unua sperto, ŝi komencis korespondadon kun multaj eksterlandanoj, kaj ŝi proponis kurson de Esperanto en apuda vilaĝo. Ŝi havis 4 lernantojn.
Ĉiusomere ŝi feriis en eŭropaj laborkampoj, kie ŝi ofte renkontis esperantistojn. Post 1948, ŝi kelkfoje partoprenis internaciajn kongresojn. Ĉirkaŭ la jaroj 1950, ŝi partoprenis en la bela aventuro de la Greziljono Kastelo.
Ŝi longtempe laboris kiel instruistino sur Brehat Insulo, en Bretonio, fakte ĝis 1957.
Ŝi ofte akceptis Esperantistojn tie, kiuj volis malkovri la vivon sur bretona insulo. Poste, ŝi havis postenon en Lanvellec, ĝis 1969.
Ŝi daŭrigis vojaĝojn pere de Esperanto: Hispanio, Tunizio, Grekio, Ĉekio, Pollando, Finlando, Svedio, Bosnio, Brazilo, ktp.
Finfine, ŝi emeritiĝis en 1976.as, ke ŝi havis 5 novajn lernantojn averaĝe.
Nun en 2014, ekzakte 70 jaroj post kiam Gaby eklernis Esperanton, oni povas diri ke ŝi vivis per Esperanto kaj por Esperanto.
Dum ĉiuj tiuj jaroj, ŝi instruis la lingvon, kaj se oni supoz ĉiujare, oni atingas la nekredeblan sumon de 350 lernantojn!!!
Sed kompreneble ŝi daŭre instruas al kelkaj el ili, do ŝi havas ĉiujare inter 10 kaj 15 lernantojn. Ŝi ankaŭ gvidis kolektivajn kursojn al infanoj, en francaj mezlernejoj, kaj eksterlande en Bosnio (Gorazde) aŭ en Brazilo (Bona Espero). Ekde sia emeritiĝo, ŝi preferas instrui hejme. Ŝi estas tre atentema kaj pacienca kun ĉiuj. Ŝi loĝas en dometo meze de sovaĝa ĝardeno, kaj vivas tre proksime al naturo.
Ŝi ĉiam batalis kontraŭ militoj, kaj havis daŭran agadon ĉe la Mondcivitanoj. Ŝi renkontis Albert Jacquart kiam li venis en ŝian vilaĝon (St-Quay-Perros) por la inaŭguro de la lernejo Albert Jacquart. Tiu franca sciencisto ĉiam subtenis Esperanton.
Ŝi estas unu el la plej fidelaj partoprenantoj en la "Internaciaj pluezekaj renkontiĝoj". Ŝi ankaŭ ofte vizitas ĉiujn francajn lokojn kie oni parolas Esperanton : Kvinpetalo, Greziljono, kaj ankoraŭ nun, je la aĝo de 94 jaroj, ĉiufoje kiam okazas kongreso aŭ esperantista aranĝo ne tro malproksime de ŝia regiono.
Bravo al Gaby."!
Por la Panteono resumis la vivon de Gaby Maja Meriaux, iama lernantino de ŝi...//
Redaktora aldono: Gaby forpasis en la maljunulejo de Tregastel la 6an de aprilo, 2019, ĵus antaŭ sia 100a datreveno.